|
Katalogo
Unu el la plej vaste ellaboritaj kaj daŭre riĉigota servo estas la KATALOGO de la lerniloj. Per ĝi eblas serĉi lernilojn, ricevi priskribon de ties enhavo kaj aspekto. Vi povas legi ankaŭ nian recenzon kaj tiujn de la uzantoj de la retpaĝaro. Por ke tiu parto estu pli riĉa ankaŭ vi povas kontribui per via opinio ĉe la konkretaj lerniloj. Se mankas lernilo, kiun vi proponas aldoni al la katalogo, sendu retmesaĝon pri tio al la redaktanto. Ĉe la lerniloj troveblas informoj ankaŭ pri la vendeblo kaj tujaj ligoj al libroservoj. Iliaj vendokutimoj malsamas, bonvolu ĉiam legi la regularon de la vizitata libroservo.
Lerniloteko - elŝuto nur por la membro
Ĉi tie eblas intersanĝi ekzercojn, testojn kaj stencilojn. En la kolekto nun troveblas pli ol 320 materialoj, diversaj laŭ niveloj, temoj kaj tipoj. Rapida plurfunkcia serĉilo helpas la uzanton trovi la taŭgan ekzercon. Vi povos ankaŭ alŝuti viajn dokumentojn al la datenbazo kaj elŝuti tiujn dokumentojn, kiujn aldonis aliaj instruistoj. La riĉeco de la teko dependas de tio, kiom vi, la uzantoj kontribuos. Ni esperas je ĉies helpo. Bonvolu ne forgesi per via opinio rekompensi la kolegojn por ilia laboro, doni utilajn konsilojn kaj realan taksadon pri la de vi elprovitaj materialoj. Dankon.
Monda Mozaiko
En tiu ĉi nova sekcio de la paĝaro vi trovos ĉiusemajne novajn tekstojn pri interesaj, kredeblaj aŭ malpli realaj okazintaĵoj en la mondo. Plurfoje ni aldonos diversajn ekzercojn kaj eventuale ankaŭ sondosieron. La tekstoj estos bone uzeblaj kaj por amuziĝo, kaj por enkondukaj varmigoj komence de kunvenoj kaj kursoj. La membroj povas mendi la mesaĝan sendadon de la tekstoj.
Internaciaj Ekzamenoj
En tiu sekcio troviĝas la plej bazaj informoj kaj kalendaro pri la internaciaj ekzamenoj, organizitaj de ILEI kaj UEA. En la parto ‘ekzamenejo vi trovas ankaŭ malnovajn specimenojn de la ekzamensistemo. Bonan prepariĝon.
Legejo
En tiu sekcio ni disponigas artikolojn, studojn kaj eventuale diplomlaboraĵojn, koncerne metodikajn kaj lingvoinstruajn temojn. La Legejo celas esti reta arkivo de valoraj materialoj, utilaj por Esperanto-instruistoj kaj studantoj, esploristoj de la historio de Esperanto-instruado.
La elŝuteblaj artikoloj troveblos aŭ tra ligiloj en aliaj hejmpaĝoj, aŭ en PDF-formato en la LEGEJO de nia paĝaro. La orientiĝon kaj la serĉadon helpos serĉfunkcioj laŭ aparte metita ajna vorto aŭ temvorto.
Retligiloj
Sub tiu ĉi rubriko ni kolektas la rete atingeblajn E-kursojn kaj aliajn utilajn ligilojn pere de kiuj vi povas trovi aliajn riĉajn fontojn en la reta mondo. Se vi volas riĉigi la liston, sendu retposton al la redaktanto.
Kursoj – alŝuto nur por membroj
Pri portempaj kursoj, kelksemajnaj Esperanto-edukaranĝoj ni diskonigas detalajn informojn en tiu ĉi sekcio. Krom la kutime anoncitaj detaloj, vi povas legi pri la uzotaj metodoj, lerniloj, cirkonstancoj, ekzamenebloj kaj rapidaj serĉfunkcioj helpas vin trovi la por vi plej taŭgan aranĝon.
Koresponda Servo
Ni disponigas grupan kaj individuan korespondajn servojn, kie pere de la serĉfunkcioj vi povas rapide trovi la deziratajn korespondpartnerojn. La alŝuto de novaj anoncoj estas same senpaga kiel ankaŭ la trovo.
POR KUNLABORI
E-lernejoj – registriĝo nur por membroj
Ĉi tie ni ebligas registri la oficiale aprobitajn instituciajn Esperanto-kursojn kaj klasojn. Vi povas trovi detalajn informojn kaj ekhavi kontaktojn kun la koncernaj grugvidadntoj, klasoj. La sekcio tre utilas se vi per fidinda statistiko volas pledi por la instruado de la internacia lingvo
Anoncoj – anonceblo nur por membroj
Loko por edukcelaj anoncoj, kiuj legeblas al ĉiuj vizitantoj.
Metiejo - nur por la membroj
Ateliero por niaj kolegoj kun la eblo el- kaj alŝuti dokumentojn, sonmaterialojn kaj fotojn, utilajn helpilojn kaj demonstrilojn por la instruista laboro. La sekcio enhavas diversajn diskuttemojn, konsilejon, celas fariĝi virtuala loko por faka kunlaboro.
Eduka Forumo - nur por la membroj
En la Forumo oni povas interŝanĝi ideojn, spertojn lasante mesaĝojn aŭ reagante al tiuj de la aliaj. Sub la komenca mesaĝo grupiĝas ĉiuj reagoj al ĝi, tio faciligas la orientiĝon kaj la sekvadon de konkretaj temoj kaj diskutoj.
Kursgvidantoj - anonceblo nur por membroj
La sekcio enhavas liston de laborpretaj kolegoj, kiuj povas gvidi kursojn, akceptas invitojn.
PRI edukado.net
Komunumo - Membriĝo
Ĉi tie vi povas aliĝi al la paĝara KOMUNUMO kaj kiel membro aboni diversajn senpagajn retmesaĝajn informojn. Esti membro rajtigas vin uzi ankaŭ tiujn servojn de la paĝaro, kiuj por la ne-membroj estas fermitaj.
Via profilo
La membroj havas la eblon krei sian profilon, kaj decidi kiuj informoj montriĝu sur ilia vizitkarto, aperanta ĉe la surpaĝaraj kontribuoj kaj lasoj de opinio.
Gastlibro
Salutoj, opinioj, sugestoj de niaj vizitantoj.
Informoj, Teknikaĵoj
Ĉi tie vi trovos informojn pri la efektivigantoj kaj subtenantoj de la paĝaro, helpon pri la oportuna uzo de la retejo.
Cirkulero – nur parte funkcias
En la cirkuleroj la redaktoro informas la KOMUNUMOn pri la atingaĵoj de la pasinta periodo. La arkivon de tiuj komunikoj vi povas relegi ĉi tie. La alŝuto de la malnovaj numeroj okazos en la sekvaj semajnoj.
Mi rimarkis, ke ...
Portempa sekcio, kie la redaktoro kaj la programistoj atendas viajn rimarkojn pri eroj, problemoj, misfunkciado kaj povas respondi ankaŭ je teknikaj demandoj.
NOVAJ PLANOJ
En 2005 la paĝaro estis komplete rekonstruita.
Kiel ĉiam, la redaktanto volonte ricevos viajn komentojn kaj proponojn por kune konstrui nian paĝaron.

servo por instruistoj kaj instruantoj
Funkciigita de ESF - Realigita de E-duKati - Programita de Hoppinger
|