Antaŭparolo

El la Antaŭparolo por la esperantlingva eldono

Eŭropa Referenckadro en Esperanto – Esperanto en Eŭropo

Meze de decembro 2007 finpretiĝis la esperantlingva traduko de grava lingvopedagogia verko de la Konsilio de Eŭropo.

La resuma verko Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado celas en travidebla kaj kohera maniero subteni lingvolernantojn, lingvouzantojn kaj instruistojn ĉe la difinado kaj atingado de siaj celoj. La ellaboritaj taksosistemoj ebligas unuecan mezuradon de lingvaj kapabloj, kun travideblo kaj internacieco, kiu faciligos kompari lingvokonojn en diversaj landoj kaj pro tio servas kiel bazo de la ekzamensistemo de UEA-ILEI. La akreditigo de tiu novtipa ekzameno nun okazas ĉe ALTE. La unuaj tiaj ekzamenoj estas planataj por la dua parto de 2008.

La Referenckadro-projekto disvolviĝis sub la gvido de la porinstruista retejo www.edukado.net. La diplomatian kaj organizan laboron plenumis Katalin Kováts, kiun helpis en diversaj fazoj de la laboro Sylvain Lelarge, Osmo Buller kaj Renato Corsetti.

La tradukinto Roel Haveman, dum monatoj per persista kaj diligenta laboro esperantigis la dokumenton. Por la traduko de la Referenckadro kolektiĝis fakaj terminoj, kiuj, post la publikigo de ĉi tiu esperanta versio, estos norme sekvindaj kaj aplikindaj en ajna ekzamensistemo ene de Esperantio. Dum la tradukado Roel Haveman zorge kompilis ankaŭ librofinan indekson, kiu estas la plej riĉa indekso de la ekzistantaj Referenckadro-versioj.

En la kontrolo de la 262-paĝa dokumento partoprenis multnacia provlegantaro: Marc Bavant, Ranieri Clerici, István Ertl, Katalin Kováts, Rob Moerbeek kaj Brian Moon. La kovrilo de la eldonaĵo estas kreita de Francisco L. Veuthey. La Esperanto-traduko de la Referenckadro listiĝis sur la oficiala retejo de la Konsilio de Eŭropo kiel la 32a versio apud 31 nacilingvaj tradukoj. La traduklaboron financis Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj la donaco de la Fondaĵo Saliko estas uzata por eldonaj kaj organizaj kostoj.

La libro estas elŝutebla el la retejo www.edukado.net, kaj multobligebla por nekomercaj celoj. Ĉe la Libroservo de UEA fine de januaro kontraŭ produktokostoj akireblos multobligitaj ekzempleroj, kiuj bone povas servi kiel informmaterialo donacota al bibliotekoj kaj al landaj edukinstancoj.

Kun la espero ke per tiu ĉi laboro la teamo kontribuis al pli kvalita kaj pli moderna instruado de la internacia lingvo, al pli sistema kaj internacie normigita pritaksado de niaj lingvokapabloj, kaj al la akceptigo de Esperanto kiel socikultura kaj lingvopolitika fakto, eŭrop- kaj mond-nivele, jene ni donacas ĝian rezulton al Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj al la uzantoj kaj instruantoj de la internacia lingvo tutmonde.

Apliku ĝin flekse por pluiri la komencitan vojon.

Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net, gvidanto de la Referenckadro-projekto

La kompletan libron kun la supra antaŭparolo vi povas elŝuti ĉi tie.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.