Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Tibor SEKELJ
Vivtempo: 1912 - 1988
Devenlando: Slovakujo
Agadlando(j): Argentino, Bolivio, Brazilo, Ekvadoro, Hungarujo, Kroatujo, Montenegro, Nikaragvo, Papuo-Nov-Gvineo, Peruo, Ruando, Serbujo
Prezento: TIBOR SEKELJ
post Zamenhof la plej grava esperantisto en la eksteresperantista mondo

Tibor Sekelj naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spiŝska Sobota en Slovakio de hungaraj gepatroj, vivis kaj lernis ĝis sia studentiĝo en Rumanio, Montenegro kaj Serbio, studis juron en Kroatio (tiam Jugoslavio) en Zagrebo, kie li ankaŭ esperantistiĝis kaj poste vojaĝis tra la mondo trairante centon la landoj sur ĉiuj kontinentoj. Li mortis la 23-an de septembro 1988 en Subotica, Serbio (tiam Jugoslavio).
Diference de aliaj mondvojaĝantoj kaj esploristoj lia esplorcelo esence ne estis la materiaj aspektoj de la mondo, sed li volis kompreni kaj malkovri la esencon de la homa animo. Kampoj sur kiuj li agis ege sukcese estas multegaj kaj mi mencios nur dekon kaj ĉiuj meritus apartan detalan priesploron.

Geografio:
Vojkaĝante li ja estis geografo per si mem, sed la vivo devigis lin iĝi vera kvalifikita geografo kaj li tiusence esploris kaj desegnis mapojn de pluraj ĝis tiam neesploritaj partoj de Sudameriko, aparte en Bolivio kaj Brazilo. Pro tio eĉ iu rivereto en Brazilo havas lian nomon Rio Tibor. Li aperigis Mondmapon en Esperanto kaj redaktoris fakan revuon Geografia Revuo inter 1956 kaj 1964. Pro meritoj tiukampe la Reĝa geografia societo de Britio akceptis lin kiel membro.

Ĵurnalismo:
Li lernis pri ĵurnalismo dum siaj studjaroj en Zagrebo kaj iĝis tie korespondanto de kroataj gazetoj kaj iu el ili sendis lin kiel sian korespondanton al Argentinio kaj tiel li iĝis vojaĝanto en 1939. Tie li eklaboris kiel ĵurnalisto por iu argentina ĵurnalo kaj por verki apartan raportraĵon li decidis aliĝi al tiam planata ekspedicio al Akonkagvo, la plej alta Sudamerika monto (pli ol 7000 m). En la posta vivo li plejparte vivtenis sin per ĵurnalisma laboro kontribuante al multaj gazetoj ĉefe en Sudameriko kaj Jugoslavio. En Jugoslavio li kontribuis al multaj porinfanaj gazetoj, tiel ke ankaŭ mi eksciis pri Esperanto ĝuste per iu lia artikolo en infana gazeto. En la 60-aj jaroj li iĝis ankaŭ televida ĵurnalisto kiu filmis serion da tv-filmraportaĵoj por la beograda Televido pri la Karavano de Amikeco (vojaĝado tra Afriko) por la Zagrebe Televido pri esplorado de nekonataj triboj en Aŭstralio kaj Novgvineo kaj por la Novisada televido pri Bolivio, Ekvadoro kaj Peruo. Ankaŭ en Esperanto li estis elstara ĵurnalisto. Krom kontribuo al multaj e-gazetoj kaj revuoj li ĉefredaktis dum 8 jaroj la Geografian Revuon, E-Gazeton (komence IOE-Gazeto) de 1966-1972 (monata revuo – entute aperis 65 numeroj) kaj Velo dum ses jaroj (1983-1988 - vojvodinia E-gazeto).

Alpinismo:
En Argentinio li lernis pri alpinismo preparante sin kaj partopreninte en la ekspedicio al Akonkagvo kaj li iris ankoraŭ unu fojon sur tiun danĝeran monton. Poste li grimpis sur multajn altegajn montegojn sur ĉiuj kontinentoj inter kiuj elstaras montoj en Nepalo, Meksiko kaj Kilimaĝaro en Afriko. Lia detala priskribo de la eskpedicio al Akonkagvo en hispanlingva libro iĝis lernolibro pri alpinismo en Meksiko kaj oni tiusence uzas ĝin ankaŭ en kelkaj aliaj sudamerikaj landoj.
Etnologio:
Dum siaj vojaĝoj li specialiĝis pri kolektado de indiĝenaj maskoj, ĉapoj kaj instrumentoj kaj la neskribita indiĝena poezio. Pri la ĉi-lasta li aperigis la libron Elpafu la sagon, kiu aperis en la serbokroata kaj Esperanto. La materiajn kolektaĵojn de maskoj, instrumentoj kaj ĉapoj li donacis al Etnografia muzeo en Zagrebo kaj al Urba muzeo de Subotica el kiu plejparto poste estis transdonita al la muzeo de Senta (Serbio).
Muzeologio:
Jam en la malfrua vivaĝo en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento li postdiplome studis muzeologion en Zagreba Universitato kaj doktoriĝis pri tio. Tial li iĝis direktoro de Urba Muzeo en Subotica (Serbio – Vojvodinio) kaj profesie gvidis la muzeon dum 4 jaroj. Tiutempe li iĝis ankaŭ sekretario de Internacia Muzeologia Asocio, kie li faris aron da iniciatoj interalie pri novtipaj muzeoj kun dioramoj.
Politika aktiveco:
Inter aliaj talentoj li posedis kapablon rapide amikiĝi kaj povi konvinke rilati kun politikistoj. Dum siaj vojaĝoj li estis akceptita de dudeko da ŝtatestroj kaj ofte li donis utilajn sugestojn al ili, studinte kaj vidinte detalojn de iliaj landoj. Li renkontis multajn diplomatojn, ambasadorojn kaj ministrojn. Sed la pinto de lia politika aktivado estis en 1985 kiam li transprenis nome de UEA prepari duan rezolucion de UNESCO pri Esperanto. Li unue sukcesis persvadi la jugoslavian registaron proponi tiun rezolucion al la Asembleo de UNESCO en Sofio. Poste li agis dum kelkaj monatoj vizitante ambasadojn de 7 aliaj landoj kaj sukcesis konvinki ilin ke ili proponu al siaj registaroj kaj ke tiuj akceptu subteni la rezolucion kaj fine en Sofio mem li varbis inter delegacioj de plurdeklandoj por voĉdoni pri la rezolucio kiu efektive estis akceptita. Al tiuspeca lia agado ni povas aldoni ankaŭ lian kelkmonatan kunvivon kun hinda filozofo kaj politika aganto Vinoba Bhave kaj multajn rilatojn kun tribestroj kaj estroj en urboj kaj regionoj.

Artisto:
Tibor estis krom verkisto – do literaturartisto ankau pentristo kaj skulptisto kion li ankau lernis en Zagrebo dum sia studotempo. Dum sia komenca vivperiodo en Argentinio li vivtenis sin interalie per desegnado de portretoj kaj poste li ofte mem ilustris siajn librojn.

Verkisto:
Laŭ mi Tibor estis la plej granda originala E-verkisto el la vidpunkto de lia konateco en neesperantista mondo, sekve laŭ la nombro de liaj tradukitaj verkoj el Esperanto. La plej sukcesa lia literaturaĵo Kumeuaŭa - la filo de ĝangalo estas tradukita al trideko la lingvoj de preskaŭ ĉiuj kontinentoj kaj pluraj aliaj al du ĝis dek lingvoj. Li verkis originale en tri lingvoj: Esperanto, hispana kaj serbokroata. El lia plumo naskiĝis trideko da diversaj volumoj, ĉefe vojaĝpriskribaj eseoj, romanoj, rakontaroj kaj poezio. Eĉ kelkaj kuriozaĵoj. Kaj ĉiuj ili havis centon da eldonoj en diversaj lingvoj. Kumeuaŭa estas certe la plej sukcesa, eĉ rekomendita literaturaĵo por elementlernejanoj en Japanio dum kelkaj jaroj. Tempesto super Akonkagvo kiel jam dirite estas ankoraŭ lernolibro pri alpinismo en kelkaj Sudamerikaj landoj. Kumeuaŭa estas unika libro. Laŭ ĝia disvastigiteco videblas ke ĝi estas libro kiu plaĉas al ĉiuj generacioj en ĉiuj partoj de la mondo. Bedaŭrinde la E-litaraturaj fakuloj maljuste evitas lin meti inter la plej gravaj E-verkistoj. Aro da liaj noveloj gajnis premiojn de Belartaj Konkursoj kaj lia poezio kvankam malmulta estas ege valora kaj studinda.

Poligloto:
Tibor Sekelj estis konata kiel poligloto. Li lernis ĝis bona uzgrado kaj povis paroli en diversaj periodoj entute tridekon da lingvoj. Dek el ili li konservis vive kaj aktive ĝis la vivofino kaj nur en tri li verkis – eĉ ne en la gepatra hungara, ĉar li ne konis ĝin sufiĉe por verkaj bezonoj. Li ofte ankaŭ interpretis inter diversaj lingvoj dum siaj vojaĝoj kaj ankaŭ poste dum sia agado por PIF dum akceptoj, aranĝoj ktp.

Esperantisto:
La tutan vivon de post sia esperantistiĝo en Zagrebo en 1929 li estis fidela al Esperanto. Liaj poresperantaj agadoj estas enormaj. Li fondis dekon da landaj Esperanto-Asociojn en Sudameriko kaj Azio kaj kvindekon da E-societoj ĉie tra la mondo. Li estis pli ol 20 jarojn komitatano de UEA kaj ĉefmerita por la dua rezolucio de UNESCO pozitive traktanta Esperanton en 1985. Li skribis trionon de siaj verkoj originale en Esperanto. Li skribis multegajn artikolojn por tre diversaj E-gazetoj kaj revuoj kaj li redaktis geografian Revuon, E-Gazeton kaj Velon. Sed lia revolucia poresperanta agado rilatis al lia fondo kaj gvido de Internacia Instituto por Oficialigo de Esperanto (IOE) kiu lancxis la sloganon Pli bona praktiko ol 100-hora prediko tiel postulante pli malferman agadon de esperantistoj. Kadre de tio li aparte engaĝiĝis en sfero de turismo kaj organizis aron da aranĝoj kaj aŭtobusaj karavanoj tra la mondo. Sed ŝajnas al mi ke tiu agado havis kiel la plej valoran kosekvencon la startigon de Pupteatra Internacia Festivalo (PIF) en Zagrebo kaj iom pli poste la fondon de Internacia Kultura Servo. PIF ekzistas ankoraŭ nuntempe post 44 jaroj kaj distribuas ĉiujare premion Tibor Sekelj por la plej homama mesaĝo. Lia tre intensa agado kadre de IOE influis grave al la ŝanĝo de klasika neŭtrala E-movado unuflanke al praktika apliko (kiel en kulturo kaj turismo) kaj aliflanke al pli elasta koncepto de neŭtraleco kiun sekvis TEJO.

Edukisto: Li ankau influis al E-pedagogio. Liamerite oni lanĉis la unuan televidan kurson de E en Ĉinio en sepdekaj jaroj, li verkis kelkajn lernolibrojn (Curso fundamental de esperanto del maestro Tibor Sekelj para los países iberoamericanos, Meksiko 1970, Eldonis Junulara Esperanto Asocio de Meksiko; "Kurso de Esperanto - laŭ aŭdvida struktura metodo" aperadis en formo de folioj ekde 1966 (poste  kunigitaj kiel kompleta materialo).  La aŭtoroj estis A. kaj T. Sekelj kaj la ilustraĵojn faris Klas Aleksandar kaj Novak Koloman. Ĝi ekzistis ankaŭ en formo de diapozitivoj - fakte filmstrioj - projekcieblaj.
Li mem gvidis amason da E-kursoj ĉie kie li vojaĝis kaj interalie ankaŭ kunpartoprenis en la plibonigo de la Zagrebmetoda lernolibro.

Aventuristo:
Kvankam tio neniam estis lia celo, la plej alloga aspekto de lia vivo por la publiko, aparte la neesperantista, estas aventureca karaktero. Sercĉante la esencon de la homa animo li devis renkontiĝi kun ĉiuspecaj homoj en la plej malfacile atingeblaj mondopartoj. Li renkontis kaj studis aron da triboj en praarbaroj de Brazilo kaj Novgvineo, kutimojn kaj vivmanierojn kaj filozofiojn de tiam nekonataj popoloj kaj popolgrupoj en Azio kaj Afriko kaj en multaj okazoj klopodante proksimiĝi al homoj nefidantaj blankulojn li troviĝis en vivdanĝero. En Esperanto pri tio rakontas ĉefe la libro La mondo de travivaĵoj kaj tio certe estas bonega bazo por produkti streĉan filmon pri vivovojo ofte aventuroza pli ol la intrigoj de filmoj pri Indiana Jones. Bedaŭrinde ke esperantistoj ne klopodis instigi grandajn televidajn kompaniojn baze de lia vivo produkti filmon au eĉ filmserion.

Aliaĵoj:
Tibor Sekelj kiel edukisto efektivigis inter 7000 kaj 8000 prelegoj, plej ofte kun diapopzitivoj pri siaj vojaĝoj, verkis sennombrajn artikolojn inter kiuj treege ofte pri Esperanto en nacia gazetaro kaj estis intervjuata plurcentfoje por nacilingvaj radioj, gazetoj kaj televidoj kaj ĉiam li ankaŭ informadis pri Esperanto. Ĉie kie li estis li klopodis dum siaj prelegoj kaj agadoj influi la homojn kompreni lian simplan vivofilozofion: Homo kiel individuo estas la plej valora estaĵo en sia ĉirkaŭo kiun li plej bone konas sendonsidere pri sia deveno au instruiteco (Tion plej evidente esprimas lia verko Kumeuaua) kaj homo kiel kulturestaĵo socia estas produkto de la tuta homaro ĉar en ĉiuj liaj ĉiutagaj funkcioj kunpartoprenas produktoj kiujn inventis tre diversaj popoloj (li tion kutimis ilustri per manĝotablo klarigante ke ĉiun el la manĝilaroj inventis iu alia popolo, ke ĉiun el la manĝaĵoj unue evoluigis kaj plantis iu alia popolo kaj ke nur jam ĉe la tablo kunpartoprenas plurdeko da kulturoj. Tial por li ĉiu homo estis estiminda unuopulo kaj ĉio kion ni havas estas rezulto de la klopodoj de ĉiuj popoloj kaj sekve apartenas al ĉiuj. Tiu humanisma filozofio evidente ne estas ankoraŭ komprenata kaj estas ege necesa en la nuna profitema kaj posedobsedita socio..

Multaj liaj aktivecoj kaj verkoj verŝajne ne estis ĉi tie menciitaj kiuj meritas prinotadon kaj estus grava tasko de la nuna generacio de esperantistoj pli detale esplori la vivon de Tibor kaj aperigi libron pri tio. Mi esperas ke UEA proklamos la jaron 2012 pro la centjariĝo de lia naskiĝo La Jaro de Tibor Sekelj kiu instigus esperantistojn tra la mondo dediĉi agadojn rilatajn al tiu plej granda postzamenhofa esperantisto kaj eventuale mem lanĉi kunordigan agadon por verki ampleksan monografion pri lia vivo.

Zlatko Tiŝljar por la Panteono de www.edukado.net

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
horjoz je 2012-03-07 14:13:40

Tibor Sekelj naskiĝis kiel SZÉKELY Tibor en Szepesszombat en Hungario (tiam Slovakio tute ne ekzistis), lia denaska lingvo estis la hungara. Poste la familio transloĝiĝis al Csene (Transilvanio, do same Hungario), kie li pasigis siajn infanjarojn. Ĝis 1920 ĉi tiuj lokoj apartenis al Hungario, pli precize Aŭstrio-Hungario, aŭ kiel la hungaroj kutimas nomi, Aŭstra-Hungara Monarĥio.

3.
kolombisto je 2012-02-21 17:26:27

Tre interesa artikolo pri la vivo de eminenta esperantisto kaj mondvojaĝanto, tre grava afero ke la gejunuloj ekkonis lian vivon kaj agadojn. Bedaŭrinde mi havas ununuran libron de Tibor Sekelj: "Nepelo malfermas la pordon"

2.
Katalin je 2012-02-21 15:16:08

Dankon, Bojana, Mi unuecigis la lokindikojn.

1.
Forigita uzanto je 2012-02-21 14:51:22

Tibor Sekelj studis en Zagrebo en Kroatio ... kaj mortis ... en Subotico en Serbio (ne Jugoslavio)...

Aŭ Tibor Sekelj studis en Zagrebo en Jugoslavio (ne Kroatio) ... kaj mortis ... en Subotico en Jugoslavio.

Tiam kaj nun Zagrebo estas en Kroatio (eksa Jugoslavio) kaj Subotica en Serbio (eksa Jugoslavio).

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.