Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Sam JANSSON
Vivtempo:1876 - 1939
Devenlando:Svedujo
Agadlando(j): Svedujo
Prezento:Sveda liceestro, vicprezidanto de Sveda Esperanto-Federacio, prezidanto de Sveda Esperanto-Instituto kaj komitatano de UEA.
Jansson naskiĝis la 9-an de decembro 1876 en Linde, profesie li estis pedagogo, laboris kiel direktoro de granda kaj fama liceo, la Beskowa lernejo, en Stokholmo (Svedio).
Unuan fojon aperis en la movado, inter la esperantistoj de Stokholmo, en 1921. Li rapide kleriĝis pri la lingvo, movado kaj Esperanto-kulturo kaj ĉar mankis kompetentuloj kaj respondeculoj pri la ekzamen-aferoj, li transprenis kaj tre kompetente prizorgis tiun terenon. Kiam Sveda Esperanto-Federacio (SEF) en 1922 fondis Ekzamenan Konsilantaron, la rektoro fariĝis ĝia prezidanto kaj post kiam tiu ĉi konsilantaro en 1929 reorganiziĝis je Sveda Esperanto-Instituto (SEI), Jansson plenumis la funkcion de ĝia direktoro inter 1922 kaj 1930.

En 1925 SEF aranĝis elementan perkorespondan kurson, kiun ĝis la komenco de aprilo 1933 mendis pli ol 27.000 personoj en Svedio. Ĝi estis unu el la plej bonaj varbiloj kaj kreis multajn bonajn esperantistojn. Perfektiga koresponda kurso de SEF en ses leterlecionoj estas verkita en 1926 de rektoro Jansson, kiu ĝin prizorgis. Pli ol 1000 personoj mendis ĝin antaŭ 1933.
Jansson estis larĝvida esperantisto kun bonaj organizaj kapabloj kaj malferma al novaj ideoj kaj eksperimentoj.

La fakto, ke Andreo Cseh en 1927 estis vokita en Svedion por fari propagandvojaĝon kaj poste kurson, estis la merito de Jansson. En la jarkunveno de SEF oni hezitis pro la kostoj de tiu invito, sed Jansson garantiis la mil kronojn bezonatajn. Same en 1930 pri la presado de la libro Andrée «Per balono al la poluso» - Jansson pruntis la necesan kapitalon por la eldono. La Sveda Antologio estis frukto de lia intereso, lia lerta laboro kaj organizado.
Li agadis en la Lingva Komitato, en IEL kaj kaj en la komitato de UEA kaj ĉie abundis liaj laboremo kaj bonaj konsiloj. Al la Sveda Federacio li donis sian fortan apogon kiel agema vicprezidanto. Plej proksime al lia koro estis la laboro por la Sveda Esperanto-Instituto kaj ties korespondaj kursoj kaj ekzamenoj.

Krom organizaj laboroj li mem gvidis kursojn, kaj eĉ propralerneje instruis Esperanton. La liceo, kiun li estris, estis neŝtata, sed sub ŝtata kontrolo, bonfama kaj kun fieraj tradicioj. Ekz. la reĝo kaj liaj fratoj studis tie en siaj junaj jaroj, kaj same la filo de la kronpinco Carl, hereda princo de Svedujo, duko de Östergötland, studis eĉ Esperanton en la Beskowska liceo sub la gvido de la rektoro Jansson.

La edzino de Sam Jansson estis nevino de anglo, nomata Owen, kiu meze de la 19a jarcento konstruis la unuajn vaporŝipojn en Svedujo. Sam sukcesis esperantistigi sian tutan familion kaj tiel kaj lia edzino kaj iliaj du filinoj kaj unu filo, Sam Owen Jansson, parolis Esperanton. Lia filo Sam Owen Jansson sekvis la vojon de la patro, verkis kun li lernolibron kaj fariĝis Esperanto-vortaristo.

En somero 1939 Sam Jansson partoprenis en la Instrukcian kurson en Viggbyholm, kie post kelktaga kursumado li malsaniĝis pro la koro, poste lin trafis embolio kaj fine gangreo en unu piedo.
La nokton de 29a de septembro 1939 li forpasis lasinte post si grandan vakuon en la sveda movado.

Lernilo de Sam Jansson, la eldonaĵo Övningsbok - till Elementarkurs i Esperanto, (Ekzercolibro al elementa kurso de Esperanto) estis publikigita en Stokholm, fare de Förlagsföreningen Esperanto en la jaro 1931.
En 1931 publikigita de la Eldona Societo Esperanto aperis la Gramofona kurso por komencantoj (Esperantokurs på grammofon), konsistanta el 3 diskoj. La unua enhavis ekzemplojn de bona elparolo de vokaloj kaj konsonantoj (kun paŭzetoj sufiĉaj por ripeto de la aŭditaĵoj). La dua serio disponigis modelfrazojn kun sonoj fremdaj por svedoj, kaj la tria enhavis dialogojn por alproprigi fluan paroladon en Esperanto. La materialon preparis Sam Jansson kaj la ĉefa parolanto estis lia filo Sam Owen Jansson, krome kontribuis ankoraŭ E. Ahlström kaj E. Malmgren

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.