Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Stefan MacGILL
Vivtempo:1948 -
Devenlando:Nov-Zelando
Agadlando(j): Britujo, Francujo, Germanujo, Hungarujo, Japanujo, Nederlando
Prezento:Stefan MacGill - prezidanto de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj
Naskiĝis en Nov-Zelando en 1948. Denaska esp-isto.
Kunfondinto de Esperanta Junulara Asocio de Nov-Zelando (1964) kaj aktivulo tie ĝis 1972. Studis en Universitatoj Victoria, Canterbury kaj Massey (69-75), ĉefe geografion. Diplomiĝis instruisto por elementaj lernejoj en 1974. Volontulo(la dua en la programo) en la CO de UEA (1976), oficisto (1977-86). Redaktoro/kunordiganto de Jarlibro (76-86), teknika redaktoro de Kontakto (78-86). Vicprez de TEJO (77-79), prez. 1979-80). Direktoro de CO (1980-84). Redaktoro de Juna amiko (1986-96 kaj ekde 2000). Vicprez. de ILEI (1989-92), prezidanto (1992-94). Restariginto de la ekzamenoj UEA/ILEI kaj ĝia sekretario (1989-95).
Gvidis kursojn kaj ekzamensesiojn en multaj landoj. Kunlaboras en la lanĉado de la ekzamenoj de UEA/ILEI laŭ la Eŭropaj normoj kun oficiala agnosko.
Profesie ekde 1989 verkas help-tekstojn por komputilaj programoj (i.a. optika karaktro-rekono). Esploras lingvo-didaktikon kaj preparas E-instrumaterialojn. Vivas en Hungario de post 1986. Havas tri filinojn, Karina (1990), Hajnal (1992) kaj Sonja (2000) – denaskajn esp-istojn.

Eldonaĵoj:
1979 La laŭta vekhorloĝo. 32-paĝa legolibro.
1981 Tridek roluloj. 84 paĝoj. Kvin teatraĵetoj por lingvo-lernantoj.
1985 Pordoj. 88 paĝoj. Simplaj teatraĵetoj por lingvo-lernantoj.
1986 Streĉ' eĉ, Steĉj Skeĉ'. 88 paĝoj. Ne-simplaj skeĉoj.
1989 La laŭta vekhorloĝo. 200 paĝoj. HEA. Kvar rakontoj kun ekzercoj.
1989 Gvidilo por la elementa kaj meza niveloj de la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI.
1991 Najbaroj kaj boroj. 216 paĝoj. Edistudio. Du teatraĵoj kun ekzercoj.
1991 Tendaraj tagoj: kajero 1: (1991), kajero 2 (1992), kajero 3 (1993)
1996 Mazi en Gondolando: traduk-helpado. Apoga materialo (ne eldonita).
1998 Ekzercoj por la vid-bendo ‘Pasporto al la Tuta Mondo’.
2006 Kontribuinto kaj kunlaborinto en Manlibro de Esperanto, ILEI, 200p.
2007 Nemave Edifi, FEL, 264 p. Kvar teatraĵoj, sep eroj.

Ligojn al la libroj de Stefan MacGill vi trovas ĉi tie.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; | Aldoni propran komenton

6.
Mireille je 2013-02-16 05:31:46

Dankon Stefan! Vi laboris por ILEI profesie, energie, efike kaj fruktodone. Kun granda admiro kaj dankemo. Mirejo (prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono, ricevinto de diversaj subtenoj de ILEI por agadoj en Afriko)

5.
Andrea je 2013-02-10 19:02:21

Dankegon kaj daŭrajn sukcesojn al vi.

Andrea
Prezidantino de Centro Esperanto de la Regiono Liona

4.
Barboza je 2013-02-09 10:19:23

Ĉiaman dankon, kara Stefan!! Josias Barboza, Braziljo

3.
Luigia je 2013-02-05 19:25:48

Mi ja dankas pro via chiamdaura granda laboro, estimata sinjoro Stefan MacGill. Mi nur esperas, ke baldau pli ol unu kompetentulo trovighu kiu kapablu helpi al vi.
Elkore salutas vin
Luigia Oberauch Madella, Italio

2.
Forigita uzanto je 2010-12-14 23:04:29

Saluton, Stefan. Mi forte deziras, ke ĉiuj viaj signaloj estu verdaj ... Amike, PPG

1.
Katalin je 2010-12-14 21:20:07

Bonvenon en nia Panteono, Stefan kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo kaj speciala danko pro tio ke vi reprenis la direktadon de la ILEI-aferoj kiuj sub viaj manoj ŝajnas bone funkcii.... .
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.