Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Zsófia KÓRÓDY
Edukado-ensalutnomo:herzbergcentro
Vivtempo:1956 -
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Benino, Germanujo, Hungarujo
Prezento:Naskiĝis en Hungario. Parolataj lingvoj: la hungara (gepatre), angla, E-o, germana, rusa (baza).
Inter 1975 kaj 1980 studis en la Universitato ELTE (Budapeŝto) en la fakoj angla, hungara kaj
E-o. Estas diplomita instruistino pri tiuj 3 lingvoj.
1980-87: dungito de HEA (respondeca pri instruado kaj ekzamenado).
1980-81: partatempa instruistino de E-o en bazgrada lernejo.
1987-2003: instruistino pri la angla kaj E-o en Nemeth Laszlo-Gimnazio.
1989-97: instruistino de la angla en la Budapeŝta Teknika Universitato.
1994-98: partatempa dungito de la Akademio de Belartoj: instruistino de la angla kaj respondeculo pri internaciaj kontaktoj.
1995-2006: mentoro pri instrupraktiko: en sia mezlernejo ŝi gvidis kaj superrigardis la instrupraktikon de la studentoj el 3 budapeŝtaj universitatoj.
E-aktiveco: gvidis/as lingvokursojn, ankaŭ rekt-metode, organizis tendarojn, konferencojn (ekz. ILEI-Konferenco en 1981), landajn Erenkontiĝojn. Iamaj/nunaj titoloj, funkcioj: vicprezidanto de HEJ (Hungara E-Junularo), komitatano de TEJO, vicprezidanto de TEJO, helpantoorganizanto de TEJO- kaj UEA-kongresoj en Hungario en 1983, estrarano de HEA, gvidanto de Instru- kaj Ekzamenkomisiono de HEA, rajtigita ekzamenanto de IEK, ekstera kunlaboranto respondeca pri E-instruado ĉe la
Hungara Edukministerio, ekzamenanto por E-o ĉe la hungara ŝtata lingvoekzamenkomisiono (ITK), honorofica kunlaboranto/instruisto por Interkultura Centro en Herzberg, komisiito de GEA por instruado.
Ekde 2006 estro de la germana ILEI-sekcio.
Publikaĵoj: artikoloj en E-gazetoj, Gramatika Ekzercaro (eldonis: Hungara
E-Asocio, Bp. 1987. – 105 p.), kunlaboranto de Hungara–Esperanta Meza Vortaro (HEA, 1996).

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; | Aldoni propran komenton

6.
Katalin je 2016-05-25 08:08:38

Zsofia, korajn gratulojn pro via jubilea datreveno. Pluajn sukcesojn kaj bonan sanon deziras, Katalin

5.
Mireille je 2015-09-22 20:24:18

Okaze de la 48-a ILEI-Konferenco en Oostende, Belgio, la Komitato elektis Zsofia Korody HONORA MEMBRO de ILEI.
Gratulon Zsofia!!!

4.
Esteranto76 je 2013-04-03 14:37:53

Kara Zsófi,
Bonvolu skribi al mi ian kontakton de sinjoro dr. László Szabó, ĉar unu el miaj konatuloj el Havano ŝatus ekkoni lin. Mi mem ne
konas sinjoron dr. László Szabó persone kaj retrovis nenian adreson (e-majlon, poŝtan adreson) de li. Se mi bone rememoras,
Vi skribis E-lernolibron kune kun Pálma Csiszár kaj László Szabó, tial mi supozis, ke Vi konas ian kontakteblecon. (Sur la edukado.net li certe ne estas aktiva membro, krome lia namo estas tre ofte uzata, same, kiel la mia.)
Mi antaŭdankas pro ĉio: Eszter

3.
fejfi je 2010-12-14 23:21:43

Kara Zsófia!
Mi ĝojas, ke niaj vojoj jam kelkfoje kruciĝis. Mi devas diri, ke via sinprezento estas multe malpli densa ol viaj laborrezultoj - vi estas tro modesta. Mi deziras al vi kaj al ĉiuj herzberganoj, ke la unua Esperanto-urbo - dank´al via sindono kaj laborego de la tuta teamo - floru poreterne! Kaj ĉar mi ion aŭdis, ke SES translokiĝu tien venontjare, al mi mi deziras, ke mi fine sukcesu veni al ICH...
Sincere salutante
Fejfi

2.
herzbergcentro je 2010-12-14 22:51:19

Dankon, Katalin! Tre volonte mi aktivas por Esperanto: laboro kaj hobio kunfandiĝas. Rezultoj detale ĉe http://esperanto-urbo.de

1.
Katalin je 2010-12-14 21:17:54

Bonvenon en nia Panteono, Zsófi kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo en la Kormontaro.
Mi ŝuldas al vi apartan dankon por tio, ke vi estis mia korektanto de la koresponda kurso, kiam mi lernis Esperanton antaŭ ...... jaroj. :-)
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.