Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Dennis KEEFE
Vivtempo:1951 -
Devenlando:Usono
Agadlando(j): Barato, Ĉinujo, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Italujo, Japanujo, Usono
Prezento:Mi naskiĝis la 17an de junio 1951 en Bloomington, ILLINOIS, USONO

Mia instruado de Esperanto komenciĝis en 1981 unu jaron post mia eklernado de tiu lingvo en la Liceo de Esperanto en Madrido. Tiutempe mi laboris ankaŭ ĉe la tutmonda lingvolernejo nomata Berlitz. Kvankam, ke mi ne speciale scipovis instrui Esperanton, mi prunteprenis kelkajn instruo-procedurojn de Berlitz, utiligante ilin por instrui miajn hispanajn gelernantojn. Mi havis 34 gelernantojn ĉekomence, kaj 13 ĉefine. Mi ne speciale volis ripeti tian sperton pro la forfuĝo de la plejparto de miaj gelernantoj, tamen mi provis duan fojon: ĉi-foje kun 34 ĉekomence, kaj 33 ĉefine. Mia kariero kiel Esperanto-instruisto tiel lanĉiĝis.
Mia instruado-vojaĝo serpentumis tra multaj landoj kaj multaj situacioj. Mi lernigis Esperanton en Hispanio, Francio ĉe Gresillon dum multaj jaroj, Germanio ĉe la Goethe-Instituto, Usono ĉe NASK, Italio, Japanio dum monatoj ĉe Oomoto, Hinda Unio en Bangaloro ĉe Venkatesh Reddy, kaj finfine en Ĉinio en plej neatenditaj lokoj: en templo de Budhanoj dum tri semajnoj, en la prestiĝa Universitato de Nankino, dum horoj en trajno, en publika parko, en vendejo, ĉe ILEI Ĉinio kaj che IKEF Ĉinio.
Dum jaroj kiel instruisto pri merkatiko kaj strategio ĉe la franca komerc-lernejo HEC mi ĉiam donis specimenan lecionon de Esperanto al ĉiuj studentoj por montri la valoron de senpaga, specimena varo en merkatiko! Tiajn kursojn mi ankaŭ prezentas nun en Ĉinio. Ĝis nun pli ol mil studentoj spertis Esperanton per tia metodo.

En marto 1995, mi kreis la unuan Lingvan Festivalon en Tours, Francio, kaj starigis asocion por lanĉi movadon de tiaj Lingvaj Festivaloj. Nun ili jam okazis en eble pli ol 20 landoj. Mi mem estris festivalojn en Francio, Usono, Japanio kaj Ĉinio. En la Jaro de Lingvoj de Unesko, la Ĉina Lingva Festivalo kun 82 lingvoj, pli ol 250 kursetoj kaj 13,500 gelernantoj estis la plej ampleksa lingvo evento speciale farita por tiu evento en la tuta mondo laŭ la raporto de Unesko. La lasta festivalo kiun mi starigis havis 105 lingvojn kaj dialektojn kaj pli ol 400 kursetojn kun 240 instruantoj. (Vidu la dokumentojn pri la Lingaj festivaloj.)

Eble la plej interesa parto de mia lingvo-instruado estas la BEKkurso. Tiu kurso malsimilas aliajn kursojn pro multaj kialoj. BEK estas tre longa kurso kun 80 horoj por eŭropanoj kaj 200 por azianoj. BEK estas lernanto-centra kun la plej parto de la praktikado okazanta sen la instruisto. En BEK ne estas la instruado kiu gravas, sed la praktikado kiu estigas ĝis 90% de la kurso-daŭro. La instruisto povas utiligi iun ajn metodon por instrui: la rektan, la tradukon, ne gravas ĉar la instruado uzas nur 10% de la tuta tempo. BEK facile intermiksiĝas kun alia instrumaterialo kaj aliaj instru-metodojn.

Por fini, unu el miaj specialaĵoj de mia instrua kariero estis la kreado kaj gvidado de novaj programoj. Mi estris programojn en Hispanio, Francio, Usono kaj Ĉinio, kreante 10 originalajn lingvajn kaj internaciajn programojn.

Mi verkis sep librojn pri Esperanto, kaj eble 20 artikolojn en Esperanto, IPR, Libera Folio kaj inter 1981 kaj 1997, en Heroldo de Esperanto. Retejoj kun la BEKkurso, kaj Lingvaj Festivaloj troviĝas ĉe https://www.bekkurso.info/ kaj www.linguafest.info

En decembro 2011 proklamita la Esperantisto de la Jaro.

Fonto: Dennis Keefe por la Panteono de www.edukado.net - 9a de decembro 2010.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 9; | Aldoni propran komenton

9.
Henri je 2012-01-15 08:22:19

Gratulojn, Dennis, pro tiu vere meritita distingo, des pli ke mi scias ke vi ne haltos tie ! ;-)
Kaj dankon al tiuj, kiuj elektis vin.
Mi esperas ke inter viaj lernantoj aperos multaj pliaj "Esperantistoj de la jaro".

8.
Arlette je 2011-12-20 10:52:52

Ni ghojas kaj fieras, ke vi estas elektita. Antaù dekoj da jaroj ni konatighis en Grezijono, ni spertis metodikan kurson per via BEK kurso kaj ni konstatis kiel rapide kaj vigle parolis la komencantoj. Vi iniciatis nin instrui la lingvon en gaja, malstrechita etoso. Vi ankaù perfekte priskribis la organizadon de lingvo-festivalo, Dank'al viaj agadoj ni mem trovis fidon por instrui kaj organizi lingvo festivaleton en nia urbo.
Vi estas unu el niaj majstroj. Dankon Dennis, ni ghojas retrovi vin sur la Esperanta-insulo. Denove GRATULON!
Amike
Arlette kaj Edmond Plutniak

7.
margaretha je 2011-12-20 10:01:06

Gratulon Dennis! Mi ĝojas povi renkonti vin baldaŭ en Ĉinio.

6.
phdebrix je 2011-12-20 00:19:46

Bek, Bek, Beko, ĉu vi scias ke pariz-slange "Beko" signifas "varmegan Kison" ? Tio kion, ĉiu el ni sendas al vi. Mi deziras al Esperanto-Insula universitato grandegan sukceson. Kompreneble mi ŝategus partopreni ; venontan jaron mi promesas...
Ĉiukaze miras pri via ĉiutaga knaba aktiveco. Filip' el Parizo.

5.
Katalin je 2011-12-19 23:41:46

Mi kore gratulas Dennis kaj kun feliĉo transdonas la torĉon al kolego, meritinta la distingon. Dennis, feliĉu kaj sciu, ke esti LA ESPERANTISTO DE LA JARO estas honoro, mi ĝuis tiun statuson.
Mi aparte ĝojas, ke la komisiono elektis denove aktivulon de la movado, kiu estas pedagogo, kiu okupiĝas pri instruado de la lingvo. Tio montras la gravecon de nia agado.
Aparta ĝojo estas por mi, ke post unu monato ni kune povos labori ankaŭ fizike sur la Esperanto-Insulo kaj mi promesas al vi ke ni pretigos feston je via honoro.
Havu multe da energio kaj bonan sanon, feliĉon en viaj agado kaj persona vivo.
Amike, Katalin Kovats

4.
Myntsy je 2011-12-19 20:37:05

Gratulojn kaj dankegon pro la daŭra laboro por esperanto, viatipajn instruistojn ni bezonas.

3.
goberiko je 2011-12-19 17:08:58

Gratulojn al Dennis, kiu estas ĉiam inspiriga kaj instiga al novaj spertoj kaj aventuroj en nia Esperantujo.

2.
Arko je 2010-12-18 02:10:12

Gratulon, Dennis. Mi kore dankas al vi pro via granda laboro en E-instruado en Ĉinio.
Arko ( Prof. Dr. GONG Xiaofeng), sekci-estro de ILEI-Ĉinio

1.
Katalin je 2010-12-14 21:16:30

Bonvenon en nia Panteono, Dennis kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo, precipe nuntempe en Ĉinio.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.