Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ronald J. GLOSSOP
Kromnomo:Ron
Vivtempo:1933 -
Devenlando:Usono
Agadlando(j): Ĉinujo, Usono
Prezento:LA VIVRESUMO DE RONALD J. GLOSSOP

Ronald Glossop naskiĝis je la 17-a de Februaro 1933, en Aurora, Illinois, 55 km okcidenten de Chikago. Tio okazis ok minutojn post la naskiĝo de lia identa ĝemelfrato Donald, kiu akiris la personan nomon de la patro. Fratino Carol naskiĝis en 1936. La gepatroj loĝis en Aurora ĝis la patro mortis en 1980 kaj la patrino en 1993.

Post la diplomatiĝo de la duagrada lernejo, la ĝemeloj iris en malsamaj direktoj, Donald al la Illinois Institute of Technology en Chikago por iĝi inĝeniero kaj Ronald al Carthage College en okcidenta Illinois por iĝi instruisto pri matematiko. Tie li interesiĝis pri filozofio post unu kurso en la unua jaro. Dum kelkaj jaroj li ekpensis pri la ebleco iĝi pastro en la Luterana eklezio, sed fine decidis iĝi Unitariano kaj profesoro pri filozofio. En 1955 li diplomitiĝis summa cum laude ĉe Carthage College. En 1958 li edziĝis al Audrey Lutz el Sankta-Luiso, Misurio. En 1960 li doktoriĝis ĉe Vaŝingtono Universitato en Sankta-Luiso.
Li instruis filozofion dum unu jaro en Boise, Idaho kaj dum kvar jaroj en Portland, Oregono. Filo Kent naskiĝis en 1961. En 1965 li moviĝis al Southern Illinois University ĉe Edwardsville (SIUE) apud Sankta-Luiso. Li instruis tie dum 35 jaroj ĝis la emeritiĝo en 2000.
Kelkaj liaj artikoloj (plej ofte pri la filozofio de David Hume) aperis en profesiaj revuoj, kaj Glossop helpis fondi asocion pri la filozofio de Hume. En la jaro 1974 aperis lian unuan libron, Philosophy: An Introduction to Its Problems and Vocabulary. Tamen en 1972, pro la milito en Vjetnamio li komencis repensi pri la temo pri kiu li debatis en la jaro 1947, ke la Unuiĝintaj Nacioj devus esti transformataj al federala monda registaro. Li decidis iom ŝanĝi la fokuson de sia instruado al la problemo de milito kaj paco kaj al aliaj tutmondaj problemoj. Li kredis ke la homaro ne povos akiri pacon ĝis ili kreos demokratan mondfederacion. Pro tio ĉiuj homoj devus konscii ke ili estas civitanoj de tutmonda komunumo. Li instruis klason kun kolegoj de aliaj fakoj pri milito kaj paco, kaj post kelkaj jaroj li verkis lernolibron kun la titolo Confronting War. La unua eldono estis publikigata en la jaro 1983, la dua eldono en 1987, la tri eldono en 1994, kaj la kvara eldono en 2001. Li ankaŭ verkis libron World Federation? kiu aperis en la jaro 1993. Monda Federacio?, la Esperanto traduko farita de Johano Rapley, estis publikigata en 2001.

Grava ŝanĝo en la vivo de Glossop okazis en la jaro 1978. Li havis la ideon rilate al mondcivitaneco ke devus esti unu desegnita facile lernebla lingvo por la tuta mondo, sed tio estis nur nebula ideo ĝis kiam li aŭdis ke tia lingvo nomita Esperanto jam ekzistas! Li legis iom pri ĝi kaj decidis ke li devus lerni ĝin. Feliĉe lia kolego Rino Cassanelli en la fakultado de fremdaj lingvoj konsentis instrui unujaran eksperimentan kurson en kiu Glossop povis esti studento. Kvazaŭ-mirakle la konata Esperantisto Pierre Janton tiam venis al SIUE kiel vizitanta profesoro. Li ne venis por instrui Esperanton, sed nur unu studento registris sin por unu kurso kiun Janton devis instrui. Sekve estis ŝanĝo kaj Janton instruis la Esperanto-kurson dum dek semajnoj. Li kuraĝigis Glossop mem instrui Esperanton. Cassanelli instruis la kurson dum dua jaro kaj poste Glossop komencis instrui ĝin en la jaro 1981. Tiam ĝi ne plu estis eksperimenta kurso.

Glossop eltrovis ke multaj studentoj en la Esperanto-kurso jam studis aliajn fremdajn lingvojn. Li opiniis ke Esperanto devus esti la unua fremda lingvo, kaj feliĉe li povis trovi elementan lernejon kie li povis instrui la talentajn gelernantojn tri fojojn semajne. Poste li instruis Esperanton en aliaj elementaj lernejoj kaj en mezgradaj lernejoj krom en la universitato.

Iom post iom li pli aktivis en la Esperanto-movado. En 1984-85 du el liaj artikokoj aperis en la Esperanto-revuo Simpozio. Li partoprenis UK-on en 1984 (Vankuvero) kaj la konferencon de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en 1991 kie li iĝis Vic-Prezidanto dum tri jaroj. Lia unua artikolo en la Internacia Pedagogia Revuo (IPR) “Esperanto Kiel la Unua Fremda Lingvo” aperis en 1992. Li prelegis ĉe la Internacia Kongresa Universitato (IKU) pri “Nova Monda Ordo: Du Usonaj Vidpunktoj” en 1992 en Vieno kaj pri “Milito Kiel Politika Problemo” en 1994 en Seulo. Aliaj artikoloj en IPR estis “Ĉu Vi Estas Mond-Civitano?” kaj “Ferma Parolo por la 28-a Konferenco de ILEI” en 1994, “Preter Naciismo al Paca Tergloba Komunumo” (1998), “Pri Nova Epoko” (2001), “Kial Oni Devus Lerni Esperanton” kaj “La Historio de Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo“ en 2003, “Edukado al Paco” (2004), “La Kulturo de Esperanto” (2005), “Esperanto kaj Mondcivitaneco” (2006), kaj “Raporto pri Instrua Vojaĝo al Ĉinio” (2010). Aliaj artikoloj kiuj aperis en Esperanto-revuoj estas “La Graveco de la Nova Konstanta Internacia Krimtribunalo” en Jura Tribuno Internacia (2003), “La Politikaj Aspektoj de Tutmondiĝo” en Kontakto (2006), kaj “La Signifo de la Dudek-Unua Jarcento” en la nurreta revuo Teleskopo (2009). Ofte la eldonitaj artikoloj originale estis prelegoj.

Profesoro Glossop ankaŭ verkis multajn anglalingvajn artikolojn pri paco kaj aliaj internaciaj problemoj sed ankaŭ pri Esperanto kiel “Does Having a Common Language Reduce the Likelihood of War?” en Proceedings of the 4th Annual Conference on Language and Communication (1986), “Language Policy and a Just World Order” in Alternatives (1988), “International Child-to-Child Correspondence Using Esperanto” en Gifted International (1988), & “Integrating Language Study & Global Education” kaj “A Brief Response to Kurt Müller” en Kurt E. Müller (red.), Language Status in the Post-Cold-War Era (1996).

Ekde la jaro 2001 Glossop estas Direktoro de la tutmonda Esperanto-organizo Infanoj ĉirkaŭ la Mondo, retejo ĉe . Li estas Prezidanto de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto, retejo . Li estas kasisto de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso, retejo .

Profesoro Glossop ankaŭ aktivas en diversaj organizaĵoj kiel Civitanoj por Tutmonda Solvoj, Usona Asocio por la Unuiĝinataj Nacioj, Filozofoj Koncernaj pri Paco, Unitarian-Universalistoj Esperantistoj NiKune (UUEN), kaj Unu Mondo. Li estas Honora Membro de Esperanto-USA kaj de Rotario Internacia.

Por la Panteono de edukado.net sin prezentis R. Glossop en novembro 2010.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 16; | Aldoni propran komenton

16.
emilia je 2016-12-17 19:23:14

Mia kara Ronald: Gratulon! Amike. Guadalupe.

15.
RonaldGlossop je 2013-02-20 01:55:21

Mi tre dankas al ĉiuj kiuj sendis al mi gratulojn pro mia 80-a naskiĝtago. Mi ĝojas ke vi memoris min je tiu grava persona tago.
Ron

14.
Erman je 2013-02-18 14:10:17

Kara Ron,
Mi elkore deziras al vi sanon kaj energiojn por daurigi viajn nelacigeblajn klopodojn por disvastigi pacajn ideojn tra la mondo, kiel vi sukcese faris ankaux dum esperanto insulo universitata kurso! Feliĉan naskiĝtagon!
Amike
Ermanno

13.
Helpanto je 2013-02-18 09:58:39

Kun la samaj belaj pensoj kaj bondeziroj por nia ekzemplodona kolego, Profesoro Ronald. J. Glossop, vera, helpema, bonkora kaj tre agema esperantisto, kiu plene meritas esti en la Panteono de Esperantujo, kiun iniciatis s-ino Katalin Kovats, alia valora personeco de nia esperantista mondo, kiu siavice devas troviĝi en tiu Panteono de la eminentuloj...

12.
edmond je 2013-02-17 17:01:26

Okaze de via naskiĝtago, ni deziras al vi ankoraù longajn jarojn de bona sano, feliĉo, optimismo kaj sukcesa agado por Paco kaj Esperanto.
Brakumojn de viaj pasintjaraj ekslernantoj de la Esperanto-insulo.
Edmond kaj Arlette Plutniak.(Francio)

11.
RoSartoro je 2013-02-17 14:27:55

Kara Profesoro: saluton kaj feliĉan tagon! Vere nun via idearo kaj proponoj por la Monda Federacio: unu mondo, unu komuna lingvo ŝajnas ĉiutage pli kaj pli korektaj antaŭvidoj. Havu sanon kaj pacon por daŭrigi vian laboron!... Mi ankaŭ naskiĝis en 1933: do nia generacio ne haltos laboron por iom kunlabori en la plibonigo de la mondo!

10.
pauljuno je 2013-02-17 13:41:53

Kara kaj estimata profesoro Ron!
Okaze de la datreveno mi esprimas mian ĉiaman deziron al Vi! Mi deziras al Vi sanon kaj fortojn longe daŭrigi viajn laborojn, inter ili la respektegindan batalon kontraŭ militoj.Eble mi forgesas la vortojn, kiujn mi lernis de Vi en la Esperanto -Insulo, sed la spiriton de viaj instruoj, neniam!
Paŭlo Kozsuch

9.
Endre je 2013-02-17 13:15:40

Kara Ron,
Mi elkore deziras al vi tre feliĉan naskiĝtagon, kaj ankoraŭ longan ĝojplenan vivon en perfekta sano.
Mi kun granda plezuro, kaj ofte repensas al viaj tre interesaj kursoj kiujn mi povis ĝoji en Ĉinio.
Amike,
Endre

8.
Renatocorsetti je 2013-02-17 12:50:03

saluton, roland! mi memoras kun plezuro nian tagon ĉe peter weide! amike, renato

7.
Forigita uzanto je 2013-02-17 11:45:41

Kara Ronald,
Ĝojplenan naskiĝtagon, ege bonan sanon, ĉion plej bonan kaj longan vivon mi deziras al vi.
Elkore,
Anjo

6.
margaretha je 2013-02-17 09:09:29

Feliĉan naskiĝtagon Ron! kun plezuro mi repensas al viaj interesaj kursoj en Ĉinio, kaj esperas havi similajn renkontiĝojn ie. Amike, Margaretha

5.
Arko je 2013-02-17 04:49:29

Kara Ron:
Feliĉan naskiĝtagon!

4.
mifonto je 2013-02-17 00:56:49

Kara Ronald,
Kara Ronald,
Estas VI,
Estas VI,
Bonan datvevenon !
Bonan datrevenon !
Longe viv' !
Longe viv' !

3.
Katalin je 2013-02-17 00:29:04

La redaktoro de www.edukado.net tutkore salutas nian altestimatan kolegon, Ron Glossop, okazaze de llia 80a datreveno.
Mi deziras al li sanon, plian energion kaj aktivecon por realigi plu siajn planojn surkampe de instruado, disvastigo de Esperanto kaj subteno de multaj bonaj kaj humanismaj ideoj, kiel ekz. la agado pri Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo kaj volontulaj vizitoj kaj subtenoj en Ĉinio.
Mi havis la bonŝancon kelkfoje kune instrui kaj labori kun Ron kaj tio estis ĉiam granda plezuro.
Mi speciale dakas lin pro liaj tranvilo, saĝaj pensoj kaj agoj, kaj modesteco kio estu modelo por ni ĉiuj.
Bonan sanon al vi, kara Ron.

2.
Arko je 2010-12-18 02:14:23

Saluton, Ron, Gratulon!
Arko (Prof.Dr.GONG Xiaofeng), sekci-estro de ILEI-Chinio

1.
Katalin je 2010-12-14 21:10:54

Bonvenon en nia Panteono kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.