Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Zlatko TIŠLJAR
Kromnomo:Pajo
Vivtempo:1945 - 2020
Devenlando:Kroatujo
Agadlando(j): Kroatujo, Slovenujo
Prezento:Zlatko Tišljar naskiĝis en 1945 en Zagrebo, Kroatio kaj esperantistiĝis en 1962 en Studenta Esperanto-klubo en Zagrebo.
Prezidanto de Jugoslavia Junulara Esperantista Asocio de 1968-1977 kaj membro de la komitatao de TEJO. En 1972 li iniciatis kaj fondis la entreprenon Internacia Kultura Servo en Zagrebo, kiun li direktoris ĝis 1991. IKS evoluis al entrepreno kun 10 enpostenigitoj kun signifa eldona agado (ĉiujare 3-5 libroj), kun ĉiujara profesia pupteatra internacia festivalo (PIF), kun organizado de sciencaj simpozioj, teatraj festivaloj, seminarioj. Ĝi evoluigis la Zagreban Metodon por instrui Esperanton, kies lernolibro aperis en pli ol 30 lingvoj kaj ĝia adapto ekzistas ankaŭ en lernu.net al trideko da lingvoj. Li estis membro de la Komitato de UEA de 1979 ĝis 1998. Ekde 1992 li loĝas en Maribor (Slovenio), kie li fondis la entreprenon Inter-kulturo, kiu interalie organizis SAT-kongreson, REFon, sciencajn simpoziojn, tribunojn, festivalojn pupteatrajn kaj video-filmajn kaj eldonis pli ol 20 librojn. Li iniciatis fondon de Asocio por Eŭropa Konscio en 1996 kies sekretario li estas ankoraŭ nun. De 2001 ĝis 2009 li laboris en la Popoluniversitato de Maribor kaj okupiĝis pri eŭropaj projektoj en edukado kaj instruado al malsukcesintaj gejunuloj.

Ekde 2005 li estas sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio kaj estis prezidanto de la organiza komitato de la 7-a EEU-kongreso 2007 en Maribor.
Li tradukis kelkajn romanojn kaj novelarojn el la kroata kaj slovena literaturoj al Esperanto.
Li studis en la Filozofia Fakultato en Zagrebo ĝeneralan lingvistikon kaj germanan lingvon kaj poste en AIS kibernetikan pedagogion (li unue bakalaŭriĝis ĉe AIS en 1993 per diplomlaboraĵo pri statistika pedagogio kaj poste magistriĝis en 1996 per diplomlaboro pri propedeŭtika valoro de Esperanto. Li verkis plurajn sciencajn verkojn pri lingvistiko kaj pedagogio. Liaj ĉefaj originalaj verkoj estas »Europa ideologio«, »Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj«, »Duobla spiralo« kaj »Eŭropo, vi baldaŭ mortos«. Li verkis ankaŭ lernolibrojn (ĉefaŭtoris la bazan lernolibron laŭ la Zagreba Metodo), verkis Instrukciaron por uzantoj de tiu metodo, B-lernolibron kaj du vortarojn (Espertanto-kroatan kaj Esperanto-slovenan).
Li multe vojaĝis kaj prelegis pri Esperantaj kaj eŭropaj temoj.
Inter 1993 kaj 1995 li efektivigis grandan instrueksperimenton por pruvi la propedeŭtikan valoron de Esperanto rilate al la lernado de la germana kaj angla lingvoj en 5 elementaj lernejoj de tri landoj (en Aŭstrio, Slovenio kaj Kroatio) aplikante la kibernetikpedagogiajn metodojn pri mezurado kaj kalkulado de rezultoj (detala raporto en lia libro: Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj, kiu troviĝas ankaŭ rete ĉe www.miresperanto.narod.ru).

Li mem efektivigis mezuradon de ofteco de la vortuzo en parolata Esperanto kaj ellaboris frekvencmorfemaron de parolata Esperanto, kiu troviĝas en la sama supre menciita libro kaj baze de kiu li gvidis ellaboron de la lernolibro laŭ la Zagreba Metodo. Li eksperimentis per la Zagreba metodo diversmaniere gvidante mallongajn kursojn (12- aŭ 24-horajn dum unu aŭ du semajnfinoj, en kursoj kun ununaciaj kursanoj kaj kun plurnaciaj). Li gvidis eksperimenton en Zagrebo en 1983 pri unusemajnfina kurso kun 300 personoj en 15 kursoj inter kiuj estis 3 kursoj sen instruistoj (tre sukcesaj). Li gvidis ankaŭ kursojn por malsukcesaj mezlernejanoj en speciala lernprogramo PUM en Maribor (pri tio aperis raporto en Eŭropa Bulteno en 2009). Li prelegis pri pedagogiaj temoj plurdekfoje en pluraj landoj kaj aperis aro da liaj pripedagogiaj artikoloj en diversaj revuoj (Pedagogia Revuo, El Popola Ĉinio, Esperanto-Revuo, Monato, GRKH (Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft)) kaj en pluraj diversaj kolektoj libroformaj. Li gvidis daŭre E-kursojn de 1964 por ĉiuj aĝoj: de infanoj 9-15-jaraj, de gejunuloj ĉiuaĝaj, mezaĝuloj kaj maljunuloj, por ĉiuspecaj profiloj: de studentoj kaj instruistoj ĝis malsukcesintaj lernantoj en entute deko da eŭropaj landoj. En la jubilea jaro 1987 en Zagrebo li gvidis ĉiumonate novan unumonatan E-kurson por la civitanaro. Li ofte vojaĝis kun la kursanoj al internaciaj, ĉefe junularaj, aranĝoj por praktikigi ilin, aŭ organizis iliajn vojaĝojn. Entute li gvidis pli ol 100 kursojn porkomencantajn kaj kelkajn daŭrigajn.
(Z.T. por la Panteono de www.edukado.net - oktobro 2010)


Postaj notoj:
Pri lia lasta projekto AKCELILO por multlingveco vi povas legi ĉi tie.
En julio 2020 kadre de sia Konferenco VEKI la Komitato de ILEI elektis lin Honora Membro.
Dum sia unua reta kunsido kadre de la Virtuala Kongreso de aŭgusto 2020 la Komitato de UEA elektis Zlatko Tišljar kiel Honoran Membron.

Pajo forpasis la 8an de septembro 2020.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 15; | Aldoni propran komenton

15.
tiderat je 2020-10-05 12:15:22

Sincerajn kondolencojn al la tuta familio kaj ankaŭ al ni, esperantistoj. Pajo, ripozu en paco! Elkore: familio Slezák

14.
Vojo64 je 2020-09-20 13:02:03

Alvoko al la memor-vivigado de Zlatko.
Lastjunie, en la n° 203 de la revuo Eŭropa Bulteno Zlatko adiaŭis nin ĉiujn, kaj li eksprimis grandan deziron : ke ni ĉiuj provu efektivigi la uzon en ĉiu eŭropa elementa lernejo de la tutnova metodo Multlingva Akcelilo (financata de Eramus+) kies inicianto estas… li-mem! Fakte, liaokule, esencos tiu agado, « ĉar ĝi montros, ke la infanoj kun antaŭa tia ilo pli rapide lernos novajn lingvojn, tio ebligos politikan agadon, nome proponi al ministerioj pri edukado enkonduki ĝin en sialandajn lernejojn, kio praktike signifos enkonduki esperanton en lernejojn.»
Francio tion ĵus faris, kaj proponis eksperimenti tiun metodon al ĉiuj francaj lernejoj (ĉ. 50 000 !).
Kion fareblas en Francio ankaŭ fareblas en multaj aliaj landoj, por nia movado kaj por …Zlatko !
Antaŭdankon pro via kunlaboro.

13.
f_lojacomo je 2020-09-13 21:27:32

De pli ol kvardek jaroj mi konis Pajon, kaj estis impresita de lia frekvencmorfemaro, Zagreba metodo, kaj poste de lia koncepto pri Eŭropa identeco. Li estis modele aktiva ĝis antaŭ kelkaj semajnoj. Nia movado perdis grandan Eŭropan esperantiston, kaj mi amikon. Sinceran kondolencon al lia familio.

12.
fejfi je 2020-09-11 13:42:55

Mi bedaŭras la forpason de Zlatko Tiŝljar. Denove forlasis nin bona homo, kiu ankorau multon povis fari por Esperantujo.
Tamen bone, ke li ĝisvivis ricevon de honora membreco de UEA, ofte okazas, ke merit-rekonoj venas nur postmorte.
Sincerajn kunsentojn al liaj familianoj!

11.
Ina je 2020-09-10 16:54:23

sinceran kondolencon al la familio kaj fakte al la tuta esperantistaro,kiu perdis gravan aktivulon.
Ina

10.
Lins je 2020-09-09 06:53:27

Pajo chiam estis por mi modela aktivulo kaj impona reprezentanto de la (eks)jugoslavia Esperanto-movado. Li konservis sian agemon ankau post la disfalo de Jugoslavio. Ke malgrau chio li restis optimisto, plej bone pruvas lia multjara laborego por EEU. Al la edzino kaj la filinoj mi esprimas mian fortan kunsenton
Ulrich Lins

9.
Forigita uzanto je 2020-09-09 05:52:23

Sinceran kondolencon al familio kaj al esperantistoj e Europo.

8.
ilonaesp je 2020-09-08 21:22:19

Ni perdis homon kiu originale pensis kaj multe agis por la e-movado.
Elkorajn kondolencojn al la familio
Ilona

7.
kokino je 2020-09-08 16:34:57

Sincerajn kondolencojn al la familio!

6.
kolombisto je 2020-09-08 15:54:50

Ni ĉiuj perdis multon pro la forpaso de la eminenta kaj aktiva samideano, malĝoje ni kondolencas lin. Lia aktivado, la metodo de edukado por nia lingvo estis ege sukcesa. Kun li ni havis kontakton sur la paĝaro Ipernity, forsendis al mi kelkajn libronj rete. Plej grava: “Ekzistado, Kibernetika klarigo de la Mondo” Ene de ipernity en la Grupo Eŭropunio li estas la administrator.

5.
Forigita uzanto je 2020-09-08 15:24:09

Ege trista novaĵo. Nia komunumo perdis tre aktivan, gravan esperantiston.
Mi sendas miajn kondolencojn al liaj familianoj.
Pajo ripozu en paco.

4.
Petra je 2020-09-08 15:13:36

Ege trista novaĵo pri homo, kiu plenrajte iĝis honora membro de UEA ĉi-somere! Kun Pajo mi havis honoron kunlabori dum 15 jaroj kaj li estis ekzemplo de EO-personeco, homo, kiu reprezentis idealojn de esperantismo: scivolema, bonkora, malfermita, laborema, helpema, diligenta... Mi tre bedaŭras lian forpason - Esperantujo bezonas ĉi-specajn agantojn eĉ pli urĝe nun, ol iam ajn antaŭe... Li ripozu en paco!

3.
bujdoso je 2020-09-08 15:06:43

Ni perdis idealan samideanon. Li estis laborema, saĝa, sukcesa kaj ĉefe kun aminda personeco. Mi kaj Judit estas kune kun la familianoj en la funebro.

2.
Katalin je 2020-09-08 14:52:14

Mi estas ŝokita pro la ĵusricevita novaĵo pri la forpaso de Pajo, kiun kiu mi multofje kaj multflanke, en tre bona rilato havis ŝancon kunlabori, kies aktivaĵojn kaj laborojn en multaj flankoj la medioj diskonigi. Nia movado perdis multon pro lia forpaso, sed ni povos inde al li kaj al liaj memoroj pluporti la torĉon, daŭrigi liajn agadojn. Ripozu, Pajo, en paco.

1.
Katalin je 2010-12-14 21:23:18

Bonvenon en nia Panteono, Pajo kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.