Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Marjorie BOULTON
Vivtempo: 1924 - 2017
Devenlando: Britujo
Agadlando(j): Britujo
Prezento: La 30an de aŭgusto 2017 forpasis Majorie Boulton.

Ŝi naskiĝis la 7-an de majo 1924. Ŝi studis ĉe la Universitato de Oksfordo kaj gajnis sian unuan diplomon en 1944. Post du jaroj kiel licea instruistino, ŝi studis por dua diplomo, kiun ŝi akiris en 1948. Poste ŝi laboris en seminarioj por estontaj instruistinoj kaj, inter 1962 kaj 1970, estris seminarion tian en la angla Laga Regiono. Reveninte al Oksfordo, ŝi doktoriĝis en 1976 kun disertacio pri la verkisto Charles Reade.

Majorie Boulton verkas kaj en la angla kaj en Esperanto. Ĉefaj anglalingvaj verkoj – el entute 16 – inkluzivas The Anatomy of Drama (Routledge & Kegan Paul, 1960) kaj Zamenhof: Creator of Esperanto (Routledge and Kegan Paul, 1960). Ŝi eklernis Esperanton en 1949 kaj ŝia unua poemo aperis en Esperanto en Skotlando. Sekvis Esperantaj libroj: ekz. la poemaro Kontralte (1955), la dramaro Virino ĉe la landlimo (1960), la novelaro Okuloj (1967), la legolibro Faktoj kaj fantazioj (1984). Samtempe ŝi multe artikolas, ĉu fake, pri literaturo, ĉu ĵurnalisme (ekz. en Monato), prelegas kaj en Britujo kaj en aliaj landoj (ekz. ĉe Universalaj Kongresoj, el kiuj ŝi ĉeestis 27), kaj korespondas kun amikoj en la tuta mondo. Ŝi estas plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA, membras ekde 1967 en la Akademio de Esperanto, estas honora membro de UEA, kaj prezidanto de la Esperanta kat-amikara asocio Rondo-Kato.
Kiel Esperanto-instruisto Marjorie Boulton estas aparte ŝatata pro sia humuro, sia pacienco kaj – nelaste – siaj vastaj konoj pri la lingvo kaj la literaturo de Esperanto. Dum 25 jaroj ŝi estris la Esperantajn somerkursojn ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono, Britujo (kiuj festis 50-jariĝon en 2010).

Instruante, ŝi ĝenerale havas surtable ekzempleron de PIV: per kutima humileco kaj modesteco ŝi atentigas, ke neniu – nek elstara poeto, dramisto, novelisto, biografiisto, nek membro de la Akademio de Esperanto, nek kandidato por Nobel-premio pri literaturo (proponita en 2008) – tro eminentas por ne daŭre, konstante kontroli lingvon, kiun ŝi evidente amas.

Paul Gubbins por la Panteono de www.edukado.net, oktobro 2010.
Pliaj informoj pri M. Boulton en Vikipedio.

La 10an de majo 2014 okaze de la 90-jara datreveno de Marjorie Boultn Humphrey Tonkin omaĝis al ŝi per prelego dum la Malferma Tago ĉe UEA. La prelegon vi povas spekti en nia FILMEJO.
Liston de ŝiaj verkoj kun ligoj al la tekstoj vi povas trovi en Originala Literaturo Esperanta

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 65; | Aldoni propran komenton

5.
Lins je 2014-04-29 14:15:19

Kara Marjorie Boulton,
kun admiro pro via verkaro mi salutas vin okaze de via naskightago kaj multe bondeziras al vi.
Kore salutas
Ulrich Lins

4.
Jano je 2010-12-17 09:17:50

Kara Marjorie,
Jam pasis multe da jaroj ek de la lasta fojo, je kiu ni vidis unu la alian. Verŝajne en la jaroj 70aj, eĉ! En tiuj tagoj, mi ĉefrolis en JEB, kaj redaktis la revuon "Kial Ne?" Mi bone memoras vian helpon: efektive ni konsideris vin nia "onklino Marjorie".
Korajn gratulojn pro ĉio, kion vi atingis dum via spertoplena vivo.
Amike, kore kaj ame salutas vin
Jano
(Muzikisto, instruisto, ĉiama lernanto pri tiom da aferoj!)

3.
Forigita uzanto je 2010-12-14 23:13:54

Saluton, Marjorie. Mi pensos pri vi ĉi-zamenhoftagon, kaj eĉ provos telefoni al vi (se mi hejmeniros sufiĉe frue post laborplena tago). Elkore, PPG.

2.
fejfi je 2010-12-14 22:52:23

Estimata samideanino
foje mi kiel redaktantino de Esperantisto Slovaka aperigis en ĝi versetojn omaĝe de vi kaj sendis al vi tiun numeron. Vi tre bonkore reciprokis tion per sendo de via libro Faktoj kaj Fantazioj. Vi sciu, ke la libro estas ankoraŭ ĉiam uzata en nia loka E-klubejo en Žilina, kaj ĉiam, kiam ni legas el ĝi, ni, kaj speciale mi, elkore vin rememoras. Estu longe feliĉa, kara samideanino!
Estimplene
Fejfi, eksredaktantino kaj nun studantino de instruado :-D

1.
Katalin je 2010-12-14 21:24:13

Bonvenon en nia Panteono kara Marjorie kaj korajn gratulojn pro via multflanka kaj valora agado por la disvastigo de nia lingvo.
Katalin Kováts, redaktoro (15an de decembro 2010, en la tago de la 9a naskiĝtago de la retejo)

1 2 3

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.