Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Halina KOMAR
Edukado-ensalutnomo:Halina
Vivtempo:1937 - 2023
Devenlando:Pollando
Agadlando(j): Pollando
Prezento:Halina Komar.
Klerigita en Krakova Akademio de Ekonomio, specialiĝis kaj dum multaj dekoj da jaroj laboris diversloke por turismo. Antaŭ 35 jaroj ŝi ekkonis Esperanton en tre malfacila vivperiodo (disfalo de la familio, persekutoj dum la t.n. „hejma milito” en Pollando, senlaboreco, malsanoj…). En tiaj cirkonstancoj – la vorto ESPERO havis vivfontan signifon, estis impulso por novaj interesoj kaj vivplanoj.
Novan forton donis al Halina korespondaj amikoj – multaj volis subteni polojn en tiu ĉi malfacila tempo. Ŝi diligente lernis la lingvon, kio poste profitigis ŝin dum individuaj kontaktoj kun esperantistoj kaj ebligis – jam post la politikaj ŝanĝoj en Pollando – fondi la propran Turisman Buroon KORLANDO. Tio okazis danke al esperantistoj kaj ĝi funkciis ankaŭ kun ilia helpo (vizoj en pasportoj). La Buroo laboris per kaj por Esperanto ĝis 2004, kiam ŝi decidis emeritiĝi.
Post 2000 la jaroj estis dediĉitaj por la Esperanto-movado, kien ŝi direktis sian tutan liberan tempon, siajn forton kaj kapablojn. Dum la jaroj 2007-2011 ŝi gvidis la estraron de PEA, deprenis el privataj manoj la revuon Pola Esperantisto, por ke ĝi estu denove oficiala organo de PEA. Halina redaktis ĝin kaj eldonadis ĝin en Nowy Sacz, kunlabore kun eksterlandaj Esperanto-famuloj. Ŝi komencis krei kaj kunordigi internaciajn edukajn kaj kulturajn projektojn. Ŝi aktivigis la „Socion de Senioroj” ĉe Universitato de Tria Aĝo, organizante lingvajn kursojn kaj multajn, diversajn kulturajn eventojn. Samtempe organizis kaj gvidis amatorajn artensemblojn de infanoj ĝis triaĝuloj por tia sama publiko.
Antaŭ kvin jaroj Halina fondis Centrum Edukacji Międzykulturowej – CEM Nowy Sącz ( Centro de Interkultura Edukado). La organizaĵo agas kiel neregistara kaj senprofitcela organizaĵo, sed tuj atingis forton kaj iĝis konata loke, en la tuta lando kaj en Esperantujo, agante per kaj por Esperanto. CEM estis/estas rimarkebla dum diversaj landaj kaj internaciaj aranĝoj, ĉiam multpersone, kun flagetoj, steloj, uniformaj bluzoj.
Dum dek jaroj ŝi organizis je nomo de Eŭropa Esperanto-Unio organizajn kondiĉojn por enkonduki ĉiujare Esperantan temon en la mondan Ekonomian Forumon en Krynica: per podiaj diskutoj de internaciaj politikistoj kaj per granda informa stando pri Esperanto (resp. Petro Balaż).
En la jaro 2016 ŝi komencis ĉe la Mondfestivalo Woodstock (Przystanek Woodstock) novan grandan kaj gravan iniciaton pri Multkultura Vilaĝo ESPERANTO, kaj nune organizas ĝian daŭrigon en 2017. Plu ŝi laboras por edukado per aktuala projekto ERASMUS+ K2 Strategia Partnereco, kiun ŝi koordinas.
Loke, en Nowy Sacz daŭras konstanta eduka kaj lingva agado – okazas ĉiusemajne 6 diversaj kurs(et)oj:
3 kursoj por plenkreskuloj kaj triaaĝuloj,
2 kursoj por infanoj de bazlenejoj
1 kurso por intergeneracia arta ensemblo, kun tradukado kaj ekzercado de kantoj kaj poeziaĵoj.

Kion mi donacas al la Esperanto-socio? Konfeso de Halina Komar:
Danke al la realigitaj projektoj, mi eksciis, ke, ĉiu agado povas servi al edukado, liberigo de homaj kreadfontoj, stimulo de aliaj antaŭen. Oni diras, ke mi estas kiel gisto, komencanta procezon de fermentado, sed poste la fermentaĵo jam povas longdaŭre kreskigi panbulojn…

Halina Komar forpasis la 14an de februaro 2023. Ripozu ŝi en paco.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 15; | Aldoni propran komenton

15.
fejfi je 2023-03-16 22:07:13

Nelacigebla, kaj nesiletigebla :-) tiel mi rememoros nian Halinka-n... Bedaŭrinde, plua neastataŭigebla persono perdiĝis el nia E-mondo. Ŝi ripozu en paco! Mi esprimas mian kunsenton al ŝiaj familianoj kaj geamikoj.

14.
ĵajroad je 2023-02-21 22:07:47

Alia steleto foriris. Mi esperas, ke ŝia laboro multobligis aliajn steletojn por lumigi nian vojon. Kondolencon al ĉiuj pro tio kaj al Eo por perdi alian batalanton.

13.
ĵajroad je 2023-02-21 22:07:46

Alia steleto foriris. Mi esperas, ke ŝia laboro multobligis aliajn steletojn por lumigi nian vojon. Kondolencon al ĉiuj pro tio kaj al Eo por perdi alian batalanton.

12.
Ronaldeto je 2023-02-15 16:38:40

Kara Halina,
vi certe mankas jam nun en niaj vicoj.
Ni havis komunajn planojn, kiuj bedaŭrinde ne tuj realigeblis.
Vi certe restos en mia memoro kiel iniciantino de multaj aferoj.
Ripozu en Paco
Ronaldo

11.
uniesert je 2023-02-15 14:18:16

Finiĝis la vivo de impona homo. Mian sinceran kondolencon al ĉiuj ŝiaj proksimuloj! Ursula Niesert

10.
ilonaesp je 2023-02-15 10:14:17

Ni perdis gravan kaj ĉarman aktivulinon en Pollando.
Sinceran kunsenton al la familio!

9.
EMARIA je 2016-12-21 10:44:27

Elkorajn gratulojn por Sinjorino Halina Komar - elstara, fama Aktivulino! Dankon pro via agado kun deziro pliajn sukcesojn.

8.
ClaudeNourmont je 2016-12-19 16:40:14

Gratulojn! Mi ĝojas, ke vi estis elektita.
Claude N.

7.
rughulo je 2016-12-18 17:10:07

Multfoje mi vidis shian blankan hararon dum UK-oj.

Espereble venontjare ankau en Seulo, por persone konatighi kun shi. !

6.
DanutaKowalska je 2016-12-18 13:51:48

Korajn gratulojn al neanstataŭebla Halino!
Danutino

5.
Telemo je 2016-12-16 14:06:46

Mi konatiĝis kaj diskutis kun Halina kaj ŝia nepino en Poznano pasintan septembron dum matenmanĝo kaj tuj sentis ke Halina multege laboras. Vere ŝi impresis min. Bonega ekzemplo por ni ĉiuj certe kaj bonega elekto por panteonigo. Gratulojn Halina! Longan kaj belan vivon al Vi kara Halina! Sto lat !!! Mi sendas al Vi miajn plej amikajn salutojn.

4.
autuno je 2016-12-16 04:07:02

La senlaca agado de Halina KOMAR. estas belega ekzemplo por ni ĉiuj. Gratulon al ŝi kaj al edukado.net.

3.
RoSartoro je 2016-12-16 00:16:23

Gratulojn kaj longan vivon al Halina kaj al Edukado net... Dankon pro tia ĉi eblezo koni la vivon de tiom grandaj kaj sindonemaj GeS-noj kiuj sindediĉas al la konstruado de pli bona homarana kaj esperantista societo... Dum la SISTEMO reganta la mondon fortege kontraudiras!

2.
Andrzej je 2016-12-15 22:28:54

Mi kore gratulas. Vere bona elekto, Mi konas neniun personon tiel laborantan por Esperantujo. Estu forta jaj vivu longe por nia ĝojo.
Andrzej Sochacki

1.
Katalin je 2016-12-15 19:11:37

Kara Halina, korajn gratulojn al vi, kiel al la 100a persono, kiu eniris kiel vivanto, en nian Pantonon.
Ni ĉiuj, junaj kaj malpli junaj, povas nur admiri kaj envii vian senliman energion, vian kuraĝon alfronti eĉ nefareblajn aferojn, entuziasmon ekflamigi ĉiujn ĉirkaŭ vi. Vi nomas vin "gisto", mi nomas vin ankaŭ "fajra globo". Vivu longe en bona seno kaj sen tiom da aferoj pro organizi. Brakume, amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.