Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Mallely Martínez Mateos
Edukado-ensalutnomo:mayita
Vivtempo:1977 -
Devenlando:Meksiko
Prezento:Mallely Martínez Mateos naskiĝis en la Ĉefurbo de Meksiko, ŝi estas sociologo kaj magistriĝis pri sciencoj en la specialaĵo nomata “homa ekologio”. Pri Esperanto ŝi aŭdis en 2004, sed ŝi vere okupiĝis pri ĝia lernado du jarojn poste, kiam ŝi volis partopreni la 92an Universalan Kongreson en Florenco, Italio.
Ŝi integriĝis al la meksika movado en 2007, instruante la lingvon, partoprenante kaj organizante renkontiĝojn en diversaj provincoj de la lando, inter ili la 9an Meksikan Esperanton Kongreson okazintan en 2008, kie ŝi fariĝis prezidantino de Meksika Esperanto-Federacio, posteno kiun, ĝis nun, ŝi havas. Ŝi estas komitatano A por Meksiko en la komitato de Universala Esperanto-Asocio.

Kiel estro de la nacia movado, kompreneble per apogo de estraranoj kaj de diversaj meksikaj aktivuloj, Martínez atingis plurajn gravajn celojn:
- Okazigi relative regulajn naciajn kongresojn kaj renkontiĝojn en diversaj partoj de la lando.
- Dum diversaj momentoj, enkonduki Esperanton en liberaj kursoj ĉe gravaj edukaj institucioj kiel en gimnazio apartenata al la Universidad Autónoma de México, en la Universidad Autónoma de Querétaro, de Chapingo kaj en la Benemérita de Puebla. Tamen indas mencii ke, kune kun Gilda Muñoz, la plej grava atingo tiurilate estis la oficiala enkonduko de la internacia lingvo, kiel libera fako, en la fakultato pri lingvoj de la Universidad Autónoma de Baja California.
- Disvastigi Esperanton en amaskomunikiloj; televido, radio kaj ĵurnaloj kaj ĉe foiroj, forumoj, lingvaj kaj fakaj kongresoj, ĉu per informstandoj, prelegoj kaj/aŭ lingvaj kursoj en gravaj provincoj de la lando.
- Enlande reprezenti UEA-n antaŭ Unuiĝintaj Nacioj kaj traduki tekstojn el la hispana al Esperanto por aliaj neregistaraj organizoj aŭ fondaĵoj kiel ekz. por la Socia Monda Forumo.

Rilate al la instruado-lernado de Esperanto, Martínez instruis homojn de inter 6 kaj 85 jaroj en ĉeestantaj kursoj. Inter 2011 kaj 2013 estis kiam ŝi plej sukcesis ĉe la instruado en ĉeestantaj kursoj, estis tempo kiam en liberaj kursoj ŝi havis pli ol 60 lernantojn samtempe je diversaj grupoj kaj niveloj. Krom la persona instruado, Martínez estis gvidanto de hispanparolantoj, kiuj lernis Esperanton interrete. Ĉi-jare (2016), ŝi iĝis kunlaboranto en la kurso ĉe Duolingo “Esperanto por hispanparolantoj”.

En la unuaj tri Tutmondaj KER-ekzamenoj (2012-14) kaj en speciala sesio en 2016, ŝi partoprenis kiel loka organizanto en la urbo Tecámac, Estado de México, kie ekzameniĝis pli ol cent kandidatoj. Pro tiu grava agado, nun la lando troviĝas inter la kvar unuaj mondskale, laŭ la kvanto de ekzameniĝintoj.
Ekster Meksiko, Martínez kunlaboris en la disvastigado kaj instruado de Esperanto en du centramerikaj landoj: Kostariko kaj Nikaragvo.

Fonto: Mallely mem por la Panteono, en decembro 2016.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; | Aldoni propran komenton

6.
mayita je 2017-07-26 09:39:46

Kara Katalin: Sinceran dankon pro via mesaĝo kaj bondeziroj, sed kio estus KER-ekzamenoj sen vi? Kontraŭe, mi dankas vin pro tiu eblo, por seriozigi Esperanton kaj pro via ĉiama kaj bona kunlaboro!

5.
mayita je 2017-07-26 09:33:57

Kara Keneĉjo; kian bonan memoron vi havas! La aranĝo en Tijuana estis unu el miaj unuaj internaciaj kongresoj… Mi ege dankas vin pro viaj afablaj vortoj kaj pro via kunlaboro en la agado. Estos plezuro renkontiĝi kun vi iam ajn denove en Esperantujo.

4.
homaran je 2016-12-23 12:29:31

Mallely, Laŭdas vin tiu homo, kiu antaŭ naŭ ( ! ) jaroj eksidis ĉe via tablo (kun Morayima kaj Miguel) en Tiĥuano! ĉe LK de ELNA! Kaj imagu!...tiu homo iel verkis artikolon pri tiu ĉi mirinda sperto. Ho, mi preskaŭ forgesis la ridojn de viaj junaj lernantoj kiam ni skajpis (inter NASK k klaso via)!
Verdire, mi kutime ne uzas la vorton fiera. Mi tutkore estas fiera, ke mi konas vin, kaj gratulon!!! ---Keneĉjo Goldbergo

3.
Monika je 2016-12-18 10:35:27

Kara Mallely, estas bone vidi vin ĉi tie! Elkorajn gratulojn al vi!
Amike, Monika

2.
emilia je 2016-12-16 00:58:18

Mallely: Gratulon! Mi fieras pri vi.

1.
Katalin je 2016-12-15 13:07:18

Kara Mallely, mi kore gratulas vin okaze de via jubilea enpanteoniĝo.
Estas honoro havi vin inter la meritplenaj instruantoj de nia kara lingvo. Mi admiras vian senĉesan laboron en Meksiko. Dankon pro multaj kunlaboroj pro la KER-ekzamenoj.
Pluan energion, bonan sanon kaj multe da feliĉo deziras al vi, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.