Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Natalia KASYMOVA
Vivtempo:1955 -
Devenlando:Rusujo
Agadlando(j): Aŭstralio, Bulgarujo, Hungarujo, Kroatujo, Moldavujo, Rusujo, Serbujo, Slovakujo, Taĝikujo, Ukrainujo
Prezento:Mi naskiĝis 1955 en Rusio, en malgranda urbo apud Samara (tiam Kujbiŝev). En 1974 mi finis la blindullernejon en Kujbiŝev kaj iris al Taĝikio, kie mi studis en pedagogia universitato en la fakultato de fremdaj lingvoj kaj fariĝis instruistino pri la germana lingvo. Mi laboris en la blindullernejo 25 jarojn kiel instruistino pri la germana, kantado kaj Esperanto. Post la disfalo de Sovetunio kaj kruela interetna milito en Taĝikio mi transloĝiĝis en Germanion. Mi laboris en Frankfurto en „Dialogmuzeo en mallumo“, gvidante grupojn de vizitantoj kaj klopodante prezenti al ili „la mondon de blinduloj“. Krom tio mi instruis la germanan lingvon kaj brajlan skribon al homoj, kiuj venis en Germanion el eksterlando. En la jaro 2001 mi finis la studadon pri Esperanto-instruado kaj ricevis diplomon kiel instruisto de Cseh-metodo. En la estraro de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) mi estas vicprezidanto, respondante i.a. pri instruado. Mi gvidis lingvajn kursojn en kelkaj landoj (Aŭstrio, Moldavio k.a.). Dum kongresoj de blindaj esperantistoj mi ofte gvidas Esperanto-kursojn.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
emilia je 2016-12-17 19:27:14

Natalia: GRATULEGON!

2.
kolombisto je 2016-12-16 18:19:42

Kara Natalia, ĝoje mi legis la novaĵon, ke vi estis ano de la Panteono sur la paĝo de edukado.net. Dum la LIBE kongreso mi ekkonis vin en la jaro 2014, kiu okazis en urbeto Harkány. Kelkfoje mi ĉeestis vian kurson tie sed mi estis nur akompananto al la gastoj kiel loka esperantisto. Certe vi rememoras, kiam en la sanigefika banejo ne venis en mian kapon la vorto, vestarko.
Mi deziras al vi pluan sukcesan laboron kaj bonan sanon, samtempe belegan kristnaskon kaj feliĉan Novan Jaron. Johano Horváth el Pécs.

1.
Katalin je 2016-12-15 13:00:54

Kara Natalia, mi kore gratulas vin okaze de via jubilea enpanteoniĝo.
Estas honoro havi vin inter la meritplenaj instruantoj de nia kara lingvo. Vi faras vere miraklojn.
Pluan energion, bonan sanon kaj multe da feliĉo deziras al vi, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.