Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Andreo CSEH
Vivtempo:1895 - 1979
Devenlando:Hungarujo
Agadlando(j): Estonujo, Francujo, Germanujo, Hungarujo, Latvujo, Nederlando, Norvegujo, Rumanujo, Svedujo, Svislando
Prezento:Andreo CSEH [ĉe] (naskiĝis la 12-an de septembro 1895 en Marosludas[1] en tiutempa Hungario, mortis la 9-an de marto 1979 en Hago, Nederlando, [2]) hungardevena rumano, katolika pastro, kiu famiĝis pro sia originalo metodo por instrui Esperanton: la Cseh-metodo.

Li pastriĝis en 1919 kaj kiel pastro agadis dum mallonga tempo en kelkaj urboj. Esperantisto de 1910. En 1920 en Sibiu [3] li ellaboris sian faman kursmetodon pro kies sukceso li estis invitita al Târgu Mureş [4], kie gvidis plurajn kursojn. De tie li iris al Cluj [5], gvidis kursojn kaj komencis reorganizi la Esperantmovadon en Rumanujo. En aŭtuno de 1922 je invito de H. Fischer li transiris al Bucureşti kaj kun li fondis la Esperanto-Centron Rumanan. Du jarojn li propagandis kaj instruis tie kaj en najbaraj urboj.
Li estis (de 1921) ĉefdelegito de UEA. En 1924 lia episkopo grafo Majláth donis al li libertempon por tute dediĉi sin al la disvastigo de Esperanto. Samjare li fariĝis sekretario de ICK kaj ricevis komision fari propagandan vojaĝon tra pluraj landoj; Partoprenis la organizajn laborojn de la UK-j en Ĝenevo, Danzig kaj Budapest.
En aŭtuno de 1927 li estis invitita de la urbestro de Stokholm kaj la reĝa princo Karlo por gvidi E-kursojn en Svedio, interalie ankaŭ en la sveda parlamento. En aprilo 1929 aperis la unua eldono de lia kurso en libra formo, stenografita kaj eldonita de la Sveda Instruista Federacio en Stokholmo.
Gvidinte kursojn en Estonio, Francio, Germanio, Latvio, Nederlando, Norvegio, Pollando kaj Svislando, li en 1930 definitive ekloĝis en Nederlando. Liaj kursoj havis ĉie eksterordinaran sukceson, tiel, ke la Esperantgazetoj parolis pri la renesanco de Esperanto. Tiam kreskis la bezono de porinstruantaj kursoj. Andreo Cseh iniciatis ilin kaj okazigis internaciajn pedagogiajn seminariojn, unue en Budapeŝto (1929) kaj poste en Arnhem (Nederlando) dum multaj jaroj.
La 24-an de majo 1930 li fondis kun ges-roj Isbrücker la Internacian Cseh-Instituton de Esperanto. Pro tio li iĝis nedezirita persono en UEA kaj li ne rajtis partopreni en la UK de Krakovo[6]. En 1932 li estis fondinto kaj ĉefredaktoro de la gazeto La Praktiko kiu aperadis ĝis 1970 (en la lastaj jaroj prizorgata de UEA de 1964).
En 1931 li estis plurfoje en Berlino kaj instruis.
En 1942, dum la germana okupo de Nederlando, en sekreta kunveno estis fondita Universala Ligo kies iniciatintoj kaj multjaraj gvidantoj estis Julia Isbrücker kaj Andreo Cseh.

Vidu la prelegprezenton de Katalin Kováts: Omaĝe al Andreo Cseh


Prezento en VIKIPEDIO.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
leandro_abrahao je 2015-10-27 02:43:38

En la lasta numero de La Ondo estas ege riĉa kaj interesa artikolo pri Andreo Ĉe - Migranta lingva apostol’
Danke al la rubriko "Nia trezoro" http://esperanto-ondo.ru/Ondo/252-lode.htm#08 - Bonan legadon! = )

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.