Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Marcel Leereveld
Edukado-ensalutnomo:Marcelo
Vivtempo:1917 - 2023
Devenlando:Nederlando
Agadlando(j): Aŭstralio
Prezento:Vivhistorieto pri Marcel Leereveld, de Melburno.

Mi naskiĝis en Amsterdamo en 1917, la jaro de la morto de Zamenhof.
Mi lernis Esperanton en 1933 per radiolecionoj en la tiamaj nederlandaj radioprogramoj (s.ro Heilker). El multaj postaj kongresoj
mi en 1935 partoprenis en mia unua internacia kongreso, nome tiu de S.A.T. en Parizo. En 1936 mi dum kvin monatoj bicikle rondvojaĝis tra Francujo, renkontante multajn Esperantistojn, i.a. en Liono Lydia'n, la filinon de Zamenhof. Dum la resto de mia vivo mi laboris kiel mezgrada instruisto de lingvoj, i.a. la franca, la germana, la angla kaj Esperanto. Mi krome studis universitatan lingvismon, kaj la lingvojn italan, hispanan, danan, latinan, malnovgrekan kaj indonezian.
Multe mi aktivis, precipe lasttridekjare, por la pureco de Esperanto, t.e. por teni la lingvon laŭ la Fundamento kaj sen eraroj aŭ esceptoj kaj, en "la bona lingvo", sen nenecesaj neologismoj. Tiucele mi verkis gramatikan libron 300-paĝan titolitan "Lingvaj Respondoj por ĝuste uzi Esperanton", haveblan ĉe U.E.A. kaj elektronike. Dum mia tuta vivo post 1934 mi instruis Esperanton, en Esperanto-kluboj, en kursaroj, en lernejoj, kaj en 1938 sukcesis en la ekzameno de Esperanto-instruisto. El 1937 ĝis 1952 (escepte de la militjaroj) mi publikigis dudekpaĝan pripolitikan monatan gazeton internacian en Esperanto. El 1952 nunen mi loĝas en Aŭstralio kaj estas aŭstraliano.
En 1957 ĝis 1960 mi instruis Esperanton kiel oficialan studfakon devigan por la jaroj sepa kaj oka en granda privata lernejo en Hobarto kaj sukcesis en 1958 enkondukigi Esperanton kiel fakon por la mezlernejaj finaj ekzamenoj por la tuta ŝtato de Tasmanio, kiu ekzameno validis ankaŭ por la enirkvalifikoj por la Universitato de Tasmanio. Por tio mi mem verkis la ekzamenojn kaj la kursgvidojn. Por tiu enkonduko en la nacian edukadon mi kompreneble havis la subtenon de kelkaj influhavaj Esperantistoj kaj ne-Esperantistoj.
En alia mezlernejo, en Melburno, en kiu mi instruadis, mi kiel lingvoestro enkondukis Esperanton devige en kelkaj klasoj.

Mi instruis nian lingvon ankaŭ en la melburna U.N.-sekcio, kaj nuntempe kontribuas Esperanteduke en la semajna radioprogramo de la melburna stacio 3ZZZ.

Mi antaŭ dek-kvin jaroj iniciatis la uzon de la simpla Pasiva Voĉo per "-ati", kiu nun pli kaj pli uzatas mondskale. Mi ankaŭ iniciatis
financan kaj alian helpojn por revivigi la Esperanto-movadon en Indonezio.

Fonto: Marcel Leereveld, por la Panteono, en decembro 2015.

Aldonaj informoj: Marcel forpasis la 21an de marto 2023 en aĝo de 105 jaroj.

Video-intervjuo: https://www.youtube.com/watch?v=5aRTGdB-onw
Video-intervjuo: https://www.youtube.com/watch?v=8U8n1dwAM9M
Marcel parolas pri amo, vivo kaj rilatoj en la anglalingva dokumentfilmo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; | Aldoni propran komenton

6.
Ronaldeto je 2023-03-24 18:45:42

Kara Marcel.
bv. ripozi en paco!
Kondolencojn al la familio!
Ronaldo

5.
Sylvain je 2023-03-22 06:22:09

Nur nun mi 'konatiĝas' kun Marcel - okazo de lia forpaso - kiel okazis al mi jam kelkfoje. Mi deziras al li kaj al lia familianoj kaj amikoj pacon. Inter 'niaj' maljunuloj estas multaj inspiraj pioniroj kaj ni - delikate - petu ilin dividi siajn memoraĵojn nun ankoraŭ eblas. Ankaŭ por montri al ili nian dankemon kaj respekton. Mi ĝojas ke la panteono de edukado.net ebligas al ni esperantistoj tiel interkonatiĝi, kaj jam antaŭmorte!

4.
Katalin je 2017-12-04 00:32:13

Estimata Marcel, okaze de via datreveno mi kore salutas vin kaj deziras al vi plian sanon, energion por ke ni ankoraŭ povu lerni de vi. Gefeliciteerd! Amike, Katalin

3.
Monik je 2015-12-16 21:44:11

Saluton Marcel,
Gratulojn pro via Esperanto agado ! same kiel vi mia patrino Marcelle naskiĝis en 1917, ne instruis sed ofte varbis, daùre varbas por Esperanto.Gratulojn pro via laboro rilate al la stacio 3ZZZ , Fartu bone kaj vivu longe.
Elkore
Monika 05

2.
Grazina je 2015-12-15 07:42:08

Gratulojn Marcel! Vi estas bona ekzemplo por ni ĉiuj!

1.
Katalin je 2015-12-14 23:29:33

Estimata Marcel,
Okaze de via premiado kaj eniro en la Panteonon de meritplenaj instruistoj de Esperanto, en la nomo de edukado.net mi kore gratulas vin kaj deziras al vi sanon kaj feliĉon,
Amike, Katalin Kovats, redaktoro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.