Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ruth Cohen
Kromnomo:Margo
Edukado-ensalutnomo:Ruth3209
Vivtempo:1957 -
Devenlando:Usono
Prezento:Mi naskiĝis en Novjorko en 1957, kiel la plej aĝa infano de pentristo kaj provleganto. Mi interesiĝis pri aliaj lingvoj ekde mia infanaĝo, pro tio ke mia patrino estis rifuĝinto el Berlino kiu parolis la germanan, kaj mia avino, kiu naskiĝis en Budapeŝto, parolis la hungaran. Ankaŭ mia patro interesiĝis pri lingvoj: li tradukis popolkantojn el aliaj lingvoj en la anglan. En la gimnazio mi studis la francan kaj la hebrean, kaj poste dum miaj universitataj jaroj mi studis la germanan.

Post multaj jaroj da studado en la universitatoj de Harvard kaj Johns Hopkins, mi fariĝis kuracisto. Mi edziniĝis kaj iĝis patrino de kvar gefiloj, sed neniam perdis mian intereson pri lingvoj. De tempo al tempo mi eĉ lernis iomete de pluraj aliaj lingvoj por pli bone komuniki kun miaj diverslandaj pacientoj en Vaŝingtono, kie mi loĝas kaj daŭre praktikas medicinon.

En januaro 2013 mi ekzercis min pri lingvoj kiujn mi jam studis, ĉe Duolingo, kiu estas retejo kie oni povas senpage studi lingvojn. Unu tagon mi legis diskuton tie pri Esperanto, scivolis pri ĝi, kaj tuj decidis esplori ĝin. Mi studadis la lingvon per multaj rimedoj samtempe, inkluzive de Lernu!, la poŝtokurso de Esperanto-USA, la libro de Richardson (Esperanto: Learning and Using the International Language), kaj videoj en la reto. Ju pli mi studis, des pli mi enamiĝis pri nia belega lingvo. Kvin monatojn post mia unua leciono, mi ĉeestis la Nord-Amerikan Someran Kursaron (NASK-on) en Norda Karolinio, Usono, kie mi studis en la meznivela kurso. Tie mi malkovris, ke mi ja trovis mian popolon! Mi restis en kontakto kun novaj amikoj, kun kiuj mi ekkonatiĝis tie, kaj daŭre studis Esperanton. Post kiam mi sukcesis pri la C-nivela ekzameno ĉe Lernu!, mi fariĝis lingvohelpanto por la kurso “Ana Pana” tie.

En frua 2014 mi legis en la retejo de Duolingo, ke oni kreos Esperanto-kurson por anglalingvanoj, kaj mi volontulis por helpi. Mi sciis, ke milionoj da lingvolernantoj uzas tiun retejon, kaj mi bone konsciis, ke tia varbado por nia lingvo estos tre valora. Feliĉe, oni elektis min por la kursteamo, kaj en oktobro 2014 mi komencis prilabori la kurson. Baldaŭ mi fariĝis unu el la respondeculoj, dediĉante multajn horojn semajne al tiu grandega tasko. Krom verki kaj redakti milojn da frazoj, mi planis kie kaj kiel ni instruu vortojn kaj gramatikon pere de la frazoj. Mi ankaŭ verkis kaj nun redaktas gramatikajn klarigojn por multaj el la lecionoj en la kurso, kaj pritraktas multegajn komentojn de ties lernantoj, kun la celo plibonigi ĝin. Mi kredas, ke la kvalito de tiu kurso tre gravas, kaj mi volas certigi, ke ni ĉiuj en la Esperanto komunumo povas fieri pri ĝi.

La Esperanto kurso por anglalingvanoj lanĉiĝis la 28an de majo 2015 kaj jam havas pli ol 200 000 aliĝintojn. Ĉiutage, ĉirkaŭ 1000 novaj lernantoj aliĝas al la kurso. Pro ĝia sukceso kaj bona kvalito, la estraro de Duolingo ĵus decidis krei Esperanto kurson ankaŭ por hispanlingvanoj.

Aldone al la laboro por la Duolingo kurso mem, mi estas unu el la administrantoj de la Facebook-grupo, kiu jam havas pli ol 3000 membrojn. Tie mi partoprenas diskutojn pri gramatiko, respondas al demandoj pri la kurso, afiŝas informojn, kaj anoncas eventojn. En mia hejmurbo Vaŝingtono, mi organizas ĉiumonatan Esperanto-renkontiĝon, kie mi bonvenas novajn komencantojn. Mi kore dankas al ĉiuj miaj geamikoj, samteamanoj, kaj instruistoj por iliaj sindonemaj amikeco, subteno kaj helpo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
rafaeln je 2017-07-07 11:14:20

Kara Margo, kiel vi scias danke al la Duolinga kurso mi lernis Esperanton, do mi parte ŝuldas al vi mian Esperantistiĝon. Mi feliĉas, ke vi estas en ĉi tiu panteono: vi certe meritas tion. Koran gratulon!

4.
emilia je 2016-12-17 19:18:38

Mia kara kaj neforgesebla Ruth, mi estas feliĉa ke vi eniris la Panteonon. Gratulon! Amike. Guadalupe el Meksiko.

3.
Boris je 2016-05-23 22:58:05

Kara Margo! Via (dume) mallonga vivo kaj agado en Esperanto-lando estas nekredeble intensa kaj admirinda! La nepoj vin benos!
Boris Kolker

2.
autuno je 2015-12-15 08:22:01

Gratulon al vi, Ruth Cohen, okaze de via eniro en la vicojn de meritplenaj Esperanto instruistoj. Dankon pro viaj valoraj kontribuoj.

1.
Katalin je 2015-12-14 23:23:13

Kara Margo, Okaze de via premiado kaj eniro en la Panteonon de meritplenaj instruistoj de Esperanto, en la nomo de edukado.net mi kore gratulas vin kaj deziras al vi pluan sukcesan agadon kaj sanan vivon. Dankon pro ĉio, kion vi faris kaj faros en DUOLINGO.
Amike, Katalin Kovats, redaktoro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.