Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Michèle Abada Simon
Vivtempo:1936 -
Devenlando:Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento:Mi estas kortuŝita pro la honorigo, sed estas malfacile rakonti pri mi mem, kaj mi certe ne detalos mian tutan vivon. Koncerne la privatan familian vivon mi menciu, ke kun mia alĝeria kabila edzo ni havis tri filinojn, kiuj instruas de infanlernejo ĝis universitato. Mi profesie instruis la francan kaj latinan lingvojn, kaj en Kameruno eĉ la grekan. Mia ĉefa okupo estis trejni instruistojn pri la franca kiel fremda lingvo (F.L.E.). Tion mi faris dum 21 jaroj en Alĝerio ekde la sendependiĝo, sed mi daŭre faris tion dum 10 jaroj ankaŭ post mia emeritiĝo, volontule en Slovakio, Ĉeĥio, Nov-Kaledonio, Albanio, Moldavio, Kosovo. Krome mi partoprenis en la agadoj de multaj diversaj asocioj.

Rigardante la jardaŭrojn mi malpli da aktivaĵoj faris por Esperanto, ĉar mi malkovris ĝin, dank´ al „Expolangues“, nur en 1989, unu jaron antaŭ mia emeritiĝo. Mi instruis Esperanton, tuj kiam oni petis tion de mi. Malkovrinte la francan ekzamensistemon „Kapableco“, mi rapide decidis trapasi ĝin, sekve mi staĝis semajnon en Kvinpetalo (Bouresse) kun Georges LAGRANGE, kaj trapasis tiun ekzamenon dum SAT-amikara kongreso en Chambèry. Mia lasta ekzameniĝo okazis dum UK en Kopenhago, kiam mi trapasis la KER-ekzamenon je nivelo C1. Post la ekkono de Esperanto mi daŭre klopodis instrui ĝin, eĉ dum mi grave malsanis. Mi instruis al komencantoj, kaj je la dua nivelo, per kursoj kaj semajnfinaj staĝoj, precipe en la „Ĉerizejo“, pariza sidejo de Esperanto-France, ankaŭ ĉe la fervojistoj, en U.T.L. - Universitato de Libera Tempo, kaj ankaŭ ĉe mi, hejme, en Asnières. Mi gvidis ankaŭ mallongajn trejnadojn, ekzemple en Arrout, en Tuluzo, alian kun Renée TRIOLLE, en Parizo, kaj tiun programon partoprenis tridek personoj. Mi partoprenis kelkajn kongresojn de ILEI, pedagogiajn renkontojn en KoToPo (Lyon).

Mi certas, ke gravas prezenti, antaŭ plej eble larĝa publiko, la interesajn aspektojn kaj fratan idealon de Esperanto: ĝia genia facileco ne sufiĉe allogas. Oni ne lernas lingvon nur ĉar ĝia lernado estas multe pli facila. Multe pli da entuziasmo vekas PACO, interkompreno, neperforto, frateco, interkulturaj trajtoj... eĉ mono ŝparenda, homaj rajtoj - lingvaj -, egaleco kontraŭ diskriminacio... Ni ĉiuj scias ĉion ĉi, ĉu ne? Do, mi prezentis Esperanton pli ol tridek fojojn, aŭ prelege, aŭ, prefereble, diskutante. Mi kun helpantoj organizis en Francio provekzamenojn, kaj „verajn“ ekzamenojn, francajn, trinivele.
Eble mi menciu la „kompostelan aferon“. Iome pli ol 20 esperantistoj, en buso, de Parizo ĝis Kompostelo kaj reveno (3600 kilometroj!), ĉiutage dum 2 semajnoj, en 2008, provis, manifestaciis surstrate por diskonigi Esperanton. Tiu agado, do, ne plu estas "instruado", tio estas multe pli.

Same ni arde partoprenis en la kreado de E.D.E. (Eŭropo Demokratio Esperanto) por publikigi, dum eŭropaj balotoj, la fakan utilon de Esperanto por Eŭropa Unio. Dum kelkaj jaroj, kun eta grupo, ni proponis „Stangan Ideujon“, por kolektive pripensi, imagi, organizi diversajn agadetojn: bicikli kun pariza „Vélorution“ (Revoluciklo), prelegon de Bruno ROBINEAU („Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo“), ktp; multajn budojn en tre diversaj medioj.

Ne eblas memori, kalkuli, rakonti: kiom da klopodaĵoj!... Malpli da rezultoj! Okazis multaj intervjuoj. Oni plurfoje filmis nian kurson, eĉ por... Tajvano! Neniu miraklo. Tamen mi, ĝis morto (baldaŭa), freneze kaj entuziasme provos... Mi bezonis jarojn por konstati kaj kompreni, ke dum lernado de Esperanto, malfacilaĵoj ne tuj aperas (kiel, male, kun aliaj lingvoj): ĉar, almenaŭ por tiuj, kiuj parolas latinidajn lingvojn, lernantoj tuj multe komprenas, do ĝojas, ripozas, sidas komforte... mute. Tial mi nun energie torturas ilin ekde la unua tago por ke ili PAROLU Esperante! Ili ne kontentiĝu pri kompreno, tio ja estas tro facila tasko por ili. Oni PAROLU.

Michèle ABADA-SIMON

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; | Aldoni propran komenton

7.
Verdastel je 2016-08-11 06:59:08

Kara Michèle,
Mi gratulas vin pro via panteonigo kaj pro via agado favore al la disvolvigo de Esperanto kaj pli ghenerale al la proksimigo de homoj en multaj situacioj.
Mi havas memorajhon pri la Universala Kongreso de Gotenburgo (Svedio, 2003), kie mi unuafoje renkontis vin en la koridoroj de la kongresejo, kie kunvenis membroj de la juna E.D.E. Estis iom post la naskigho de Euro kaj ekster la kongresejo ni disvendis glubendojn por veturiloj kiuj reklamis por Esperanto kiel europa lingvo samekiel Euro estas la europa monunuo.
Chiam estas granda felicho cheesti kaj babili kun vi. Mi bondeziras al vi longan kaj sanan vivon kaj multajn renkontighojn kadre de Esperantaj kunvenoj au de aliaj.
Philippe Pellicier

6.
Katalin je 2015-12-16 20:34:15

Bonvolu ne heziti lasi mesaĝojn. Aŭ ni printos kaj sendos ĉion al Michele, aŭ petos iun en la Ĉerizejo montri al ŝi ĉion en la reto. :-)

5.
Monik je 2015-12-16 20:27:04

Gratulojn Michèle pro via sindonemo kaj kutiman bonan humoron !
Longan kaj ageman vivon mi deziras al vi !
espereble vi legos niajn retajn mesaĝojn...
Tutkore
Monika 05

4.
neghero je 2015-12-15 11:37:42

Gratulon Michèle, vi estas meritoplena, ne lacigebla. Jes, paroligi estas la una ĉefa afero kiam oni instruas lingvon. Vi sprite skribas pri tio!
Amike: Anne Jausions

3.
viktor_lufimpu je 2015-12-15 10:54:15

Gratulon al Michèle Abada Simon,shi vere estas ne nur instruistino sed patrino de geesperantistoj,shi atente zorgas pri la bona evoluo de siaj gelernantoj,akurate shi estas en la oficejo,mi estas dankema al shi char shi akceptis akompani min che OFPRA(Office Française de Protection des Réfugiés et Apatrides), do mi estis tre kontenta,kiel ni babilis en Esperanto ni allogis sciivolemulojn pri la Internacia Lingvo Esperanto,okaze Michèle disdononis al ili kelkajn Esperantajn dokumentojn.
Viktor Lufimpu.

2.
Telemo je 2015-12-15 09:29:12

Oni PAROLU kara Michèle ... kaj ankaŭ mi SKRIBU ! GRATULOJN Michèle kaj ... LONGAN VIVON al VI ;-) Mi aŭskultis en radio intervjuon de vi en via hejmo mi pensas, kaj ankaŭ aliajn homojn kiuj parolis pri sia esperantiĝo. Iu virino diris ke ŝi aŭdis pri Esperanto en Amieno. Ĉu vi scias kiel ŝi nomiĝas? Ŝia patro se mi bone memoras parolis Esperanton ... Tre belajn festojn al vi kaj al via familio kaj karuloj ! Fartu Plej bone Plej amike Jean-Claude (Telemo en Edukado.net) en Amieno

1.
Katalin je 2015-12-14 23:25:09

Okaze de via premiado kaj eniro en la Panteonon de meritplenaj instruistoj de Esperanto, en la nomo de edukado.net mi kore gratulas vin kaj deziras al vi pluan sukcesan agadon kaj sanan vivon.
Amike, Katalin Kovats, redaktoro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.