Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Bert de Wit
Edukado-ensalutnomo:BW12
Vivtempo:1950 -
Devenlando:Nederlando
Prezento:Bert de Wit eklernis Esperanton estante studento pri biologio en la Lejdena universitato, en 1969. En loka semajna gazeto aperis tiutempe artikoleto de Gerard Duijvis pri Esperanto. Esperanto ne estis tute fremda, ĉar dum siaj libertempoj ĉe geonkloj la mezlernejano aǔdis Socialistajn Novaĵojn en Esperanto, kvaronon antaǔ meznokto en la radio. Multon oni povis jam kompreni se oni havis instruon pri la tri modernaj fremdaj lingvoj (angla, franca, germana) kiel kutime en tiu tempo. La etoso de ‘68a instigis al internaciismo kaj lernante Esperanton, Bert kredis ke li povas kontribui al tio.

La lernado de Esperanto dum du horoj semajne iris glate kaj post unu jaro la instruisto diris ke Bert povos partopreni mezan ekzamenon en Amsterdamo en septembro 1970. Tiucele dum la somera libertempo ses Esperanto-librojn li devis tralegi kaj ekscii multon pri la historio de Esperanto.

Dum la ekzameno Bert renkontis kelkajn aliajn junajn Esperantistojn kiel Inge Kooij kaj Henk van Hulst, kiuj komencis la eldonadon de stencilita gazeto por la SAT-junularo, kiu nomiĝis La Juna Penso. Li rajtis unue skribi la banderolojn, poste ankaǔ tajpi la stencilojn kaj eventuale ankaǔ kontribui per artikoloj. La Juna Penso kelkfoje kreis viglajn debatojn en SAT-medio.
En 1970 en Parizo: la unua SAT-kongreso en kiu li konatiĝis kun i.a. Henriko Masson, posta aktivulo en SAT-Amikaro. En SAT-kongresoj Bert kelkfoje partoprenis en la kompilado de gvidrezolucioj, i.a. en Swanwick (1979) kaj en kongreso en Bulonjo ĉe Maro, en 1987.

En 1975a Bert fariĝis zorganto de la Instrua Servo de FLE, la Asocio de Laboristaj Esperantistoj en la regiono de la nederlanda lingvo. En la sama jaro li akiris la diplomon pri Supera Kapableco de la Ĝenerala Nederlanda Ekzamena Komisiono. En tiu funkcio li komencis organizi semajnfinajn kursojn en 1980, en naturamikaj domoj. Tiuj semajnfinoj celis stimuli la parolkapablon de lernantoj de korespondaj kursoj. Ankaǔ li komencis renovigi la studomaterialon de la asocio, kreante “Lernolibro por la Elementa Diplomo” kaj “Praktika Kurso de Esperanto”. Bert daǔrigis la instruadon en semajnfinoj ankaǔ post kiam li ne plu estis la ĉefa zorganto pri la semajnfinoj.

Dum la fino de la sepdekaj jaroj Bert komencis eldoni “Ekoperanto”, gazeto kiu informas pri medio- kaj naturprotektaj movadoj. La mono por tio venis el la vendo de glumarko “Atomenergio? Ne Dankon”, kiun eldonis OOA en Kopenhago laǔpete. Poste, Bert uzis la konatan emblemon por fari propran Esperanto-glumarkon ”Esperanto? Jes Volonte” (en tri lingvoj). Poste, aliaj personoj transprenis la eldonon de ekologia gazeto aǔ medioprotekta informilo en Esperanto.
Dum la 80-jaroj FLE eldonis informbultenon nederlandlingvan, “Esperanto Nieuwsbrief”, kiun Inge de Bruin kaj Bert de Wit kune redaktis. La bulteno aperis 4-foje jare ĝis 1994, kiam FLE transiris en Esperanto Nederland. Dum la okdekaj jaroj, FLE organizis kunmarŝadon en manifestacioj kontraǔ la instalado de krozraketoj. Unue dum la Paska marŝado al Bruselo, poste dum la manifestacioj en Amsterdamo (1981) kaj Hago (1983). Esperantistoj ankaǔ partoprenis en “refarado” de la 1983a manifestacio por la filmo “La atenco” (1986a).

Dum pluraj internaciaj kaj naciaj kongresoj Bert de Wit rakontis pri siaj profesiaj interesoj, en la kampo de biologio (biologia diverseco, medioprotektado), sociaj evoluoj kaj studoj pri estonteco (i.a. en Skotlando, Katalunio, Anglio, Francio, Germanio - landaj kongresoj aǔ SAT- kaj SAT-Amikaraj kunvenoj) kaj en Esperanto-rondoj en Nederlando (ekz. dum Faulhaber-semajnfinoj de FLE). Ankaǔ en ne-esperantistaj rondoj (kongreso internacia de vegetaranaj junuloj).
Kiam en la 90aj jaroj TANEF (Esperanto-fako de la Naturamika Movado NAI) serĉis novan skipon por eldoni la gazeton “La Migranto”, Bert transprenis kun Antje Noordewier la redaktoran taskon de Erna Döring el Bazelo. Abel Lingbeek, Aad Demmendaal kaj li kune eldonis la gazeton kvarfoje jare kaj helpis en la eldonado de informmaterialo pri verdaj vojoj de NAI. Dum kelkaj jaroj Bert estis internacia fakreferanto por Esperanto en NAI. Lia posteulo kreis problemojn kun NAI. La afero haltis kiam la Naturamika Internacio en sia kongreso en Munkeno decidis ne plu havi fakojn kiaj la Esperanto-fako. “La Migranto” ĉesis aperi. La restantan abonmonon oni transpagis al UEA kaj SAT interkonsente kun la abonantoj de la gazeto.

Al UEA Bert aliĝis kiam li spertis la konkretan helpon de la asocio, ekz. dum la preparado de elsendo de “Sprekershoek” por la nederlanda televido en 1980.

Dum la UK en 1988 en Roterdamo Bert havis taskon en la informado kaj interpretado. Sed dum la UK en 2008 li estis la ĉefa respondeculo pri informado al la ekstera mondo. Aperis pluraj artikoloj, televid- kaj radio-intervjuoj dum la kongresa semajno.

Bert de Wit por la Panteono, en februaro 2015.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Katalin je 2015-12-14 23:34:13

Kara Bert, Okaze de via premiado kaj eniro en la Panteonon de meritplenaj instruistoj de Esperanto, en la nomo de edukado.net mi kore gratulas vin kaj deziras al vi pluan sukcesan agadon kaj sanan vivon. Dankon pro viaj ripetata subteno kaj financa helpo.
Amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.