Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Jevgenij GAUS
Edukado-ensalutnomo:Jev
Vivtempo:1978 -
Devenlando:Litovujo
Prezento:Jevgenij GAUS naskiĝis en 1978, en Litovio, loĝas nun en Germanio.
Eklernis Esperanton en 1999, post kio dum iom da tempo instruis Esperanton en la kursoj. Iama aktiva membro de Litova Esperanto-Asocio, estrarano de TEJO kaj E@I, kunkreinto kaj la nuna ĉefprogramisto de www.lernu.net.
Kadre de sia entrepreno Studio GAUS li okupiĝas pri kreado de multlingvaj edukaj retaj projektoj, interalie li estas la ĉefprogramisto de la nova retejo de edukado.net, kies bela aspekto, moderna strukturo kaj bonegaj servoj espereble ĉiam ĝojigos kaj kontentigos kaj la redaktoron kaj ĉiujn uzantojn de la paĝaro.
Danke al lia programmista labaro ĉe lernu.net kaj edukado.net ĉirkaŭ ducent mil personoj profitis jam el la retaj servoj de tiuj du paĝaroj.

Dankon, Jevgenij pro la multaj volontulaj laborhoroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Katalin je 2014-12-19 18:44:06

Dankon, Jevgenij pro via laboro, kiun vi faris por la paĝaro.

2.
Raita je 2014-12-16 04:11:22

Jevgenij, via laboro en Esperantujo tre valoras. Daŭrigu!
Saliko

1.
Boris je 2014-12-15 01:31:47

Jevgenij GAUS estas altklasa profesia programisto. Estas tre bone, ke li uzas siajn talenton kaj profesiecon por administrado de Esperanto-retejoj pri edukado.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.