Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Emile Malanda
Edukado-ensalutnomo:Emilo
Vivtempo:1967 -
Devenlando:Kongo (Kinŝasa)
Agadlando(j): Kongo (Kinŝasa)
Prezento:Mi aŭdis pri la vorto Esperanto dum la finiĝanta jaro de mia pedagogia mezlernejo. Kaj mi efektive memlernade esperantiĝis en 1990.

En 1993, dum mi estis studento pri Psikologio, mi starigis E-klubon en la universitato de Kinshasa en DR Kongo. Ĝi estis nomita “Universitata Esperanto-Klubo” kun la partopreno de 126 lernantoj el diversaj Fakultatoj. Poste pli malfrue, en 1995, mi fondis la plej grandan kaj admirindan E-klubon de la lando tiel nomatan “Esperanto-Kultura Movado” (EKM) kiu estis aliĝinta al la Landa E-Asocio. Dum la sama jaro mi enmovadiĝis en la junulara sekcio de la lando (ZEJO) kaj agadis kiel vic-prezidanto. En 2000 mi fariĝis Kultura Konsilanto de la Landa Asocio kaj samjare mi estis nomumita por organizi la Jarkunvenon en la Universitato de Kinhsasa. Tiu jarkunveno estis tre sukcesa kaj revigligis la E-movadon en la lando. Kaj en 2003 ĉiuj anoj de la landa asocio unuanime voĉdonis al mia kandidatiĝo por fariĝi prezidanto de la Demokrata Konga Esperanto-Asocio (DKEA). Mi prezidantis trijaran mandaton. Kelkaj gravegaj punktoj signalindas dum mia mandato: efika alvoko al la instruado de Esperanto en kluboj kaj fakgrupoj; revigliĝo de la landa asocio enlande kaj mondskale (post 5-jara lamado); kontaktado kun la Esperantistoj de la Orienta parto de la lando kaj ilia membriĝo en la landa asocio; organizo de la kvardekjariĝofesto de la landa asocio; funkciigo de la radiaj elsendoj pri Esperanto; nomumigo de la kunordiganto el DR Kongo de la Afrika Komisiono de UEA; preparo de la unua ILEI-seminario en DR Kongo; ekstarigo de la rilatoj kun la Landa Komisiono de UNESKO.

Ene de EKM kreiĝis du sekcioj: EKM-Filio por instrui Esperanton ĉe la “Katolika Paroko Sankta Rita” en la Komuno Mont-Ngafula kaj EKM-Filio por instrui Esperanton ĉe la Elementa Lernejo “TATA MAMA” en la Komuno Makala. Do, por efikigi la E-lernadon en la katolika paroko, mi atenteme Esperantigis la virinon nomatan Alexandrine Omba, kiun mi partoprenigis en la Togolanda Kongreso kaj Seminario en 2009, kaj kiu post malfrue transformis EKM-Filion en memstaran grupon nomatan Esperanto-Grupo de Sankta Rita (EGSR). Mi persone subtenis iel la Grupon kaj instigis ŝin (ilin) krei la virinan kaj infanan grupon. Samtempe, mi intensive lernigis Esperanton al s-ro Ben Bonanza por zorgi pri la lerneja grupo. Mi rolis kiel kunordiganto de ambaŭ EKM-Filioj ĝis kiam mi foriris el DR Kongon pro malsana problemo, por kuraciĝi en Sud-Afriko.

En Sud-Afriko la E-vivo estas agrabla ĉar mi estis bonvenigita en la Sudafrikan Esperantujon. Post unujara restado mi sukcese ekstarigis novan klubon ĉirkaŭ mi en Kaburbo (angle: Cape Town). La klubo, kiu rapide vigliĝis, estis akceptita de ĉiuj membroj de Esperanto-Asocio de Sud-Afriko (EASA). En 2011 Kaburba Esperanto-Klubo (KEK), kiun mi fondis, aliĝis al EASA, kies komitatano mi estas ĝis nun. Kadre de la E-instruado mi taŭge alvenis por alporti freŝan instigon al la Sudafrika Esperantujo en kiu oni preskaŭ ne plu instruadas Esperanton pro manko de E-instruistoj. Jam mi sukcese organizis du Zamenhoftagajn festojn. Dum la lasta Zamenhoftago prelegis prof D-ro Harro (eks-Sekretario de EASA) kaj s-ro Colin Beckford (Ĉefdelegito de Sud-Afriko por UEA). Aliaj agadoj rilatas al turismo kaj kulturo: ekz. akcepto kaj gastigado de fremdaj Esperantistoj en Kaburbo. Plie, en Sud-Afriko mi iniciatis kaj kunfondis la ILEI-Sekcion kiu estis oficiale agnoskita de ILEI-Komitato en 2013. Ankaŭ kreiĝis helpe de mi la Neregistara Organizo nomata “INTERKULTURA CENTRO PRI VIVANTAJ LINGVOJ”. La ĉefa celo estas instrui la Internacian Lingvon Esperanto flanke de aliaj diversaj lingvoj. Lastjare, mi partoprenis la 5-an Afrikan Kongreson de Esperanto.

Emile Malanda Nianga, Individua Membro de UEA, Membro de Afrika Komisiono de UEA, Komitatano de EASA, Sekciestro kaj Sekretario de Sudafrika ILEI-Sekcio, Iama prezidanto de DKEA.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
emilia je 2016-12-17 00:29:48

Gratulojn Emile!

2.
Raita je 2014-12-16 04:23:22

Emile, vi bonege reprezentas vian kontinenton! Mi kredas, ke kun tiaj instruistoj kaj gvidantoj kia vi, Afriko povas doni multon al Esperanto.
Saliko

1.
ClaudeNourmont je 2014-12-15 17:32:13

Gratulojn, Emile! Mi ĝojas, ke vi eniris la Panteonon.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.