Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Marcus Túlio de Almeida Flôres
Edukado-ensalutnomo:tulio
Vivtempo:1956 -
Devenlando:Brazilo
Agadlando(j): Brazilo
Prezento:Tulio Flores (nacilingve: Marcus Túlio de Almeida Flôres) estas brazilano, naskiĝinta la 22-an de Septembro 1956 en la urbo Salino (Salinas), de la ŝtato Minas-Ĵerajso (Minas Gerais).
Li eklernis Esperanton en 1972, kiel 16-jara memlernanto, en la urbo Belo-Horizonto (Belo Horizonte), kie li nun vivas. En la sekva jaro li komencis instrui la lingvon en la tiama Esperanto-Instituto de Klerigado (Instituto Esperanto de Educação). De tiam li gvidis plurajn kursojn, aktive partoprenis en la loka esperanto-movado organizante renkontiĝojn, kunvenojn kaj kongresojn. En 1985 li estis membro de la Loka Kongresa Komitato de la 21-a Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Belo-Horizonto.
Ekde septembro 2005 li aperigas en la interreto sian ampleksan vortaron portugalan-esperantan en la retejo http://vortaro.brazilo.org/vtf/.
En Januaro 2015 li lanĉos la brazilportugallingvan version de la Fundamento de Esperanto kaj en la sekvaj monatoj serion da kajeroj de sia nun verkata Praktika Kurso de Tradukado de la lingvoj Esperanta kaj Portugala.

Fonto: Tulio Flores por la Panteono

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 6; | Aldoni propran komenton

6.
emilia je 2016-12-17 19:16:31

Gratulegon! Mia kara Marcus. Estas bone ke mi konas vin persone.

5.
Hilmar je 2014-12-18 17:58:52

Gratulojn, Tulio Flores. Meriteplene.

4.
leandro_abrahao je 2014-12-16 16:06:41

Estimata s-ro Túlio, anonime ni sekvas vian fruktan agadon kaj elkore dankas vin!
Gratulojn okaze de via eniro en la panteonon de edukado.net. Dio vin benu =)

3.
tulio je 2014-12-16 05:05:03

Dankon, karaj Paŭloj. :)

2.
pnascentes je 2014-12-15 12:14:23

Túlio Flôres, ricevu la fortojn de niaj vibroj favore al via sano kaj al la prospero de via grava laboro leksikografa kaj venonta pri tradukarto Esperanto-portugala-Esperanto. Gratulon pro tiu merita premio!

1.
Forigita uzanto je 2014-12-15 09:05:38

Tulio Flores estas ja delonge vere verda batalanto en Brazilo!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.