Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Heidi Goes
Edukado-ensalutnomo:Heidi_Goes
Vivtempo:1976 -
Devenlando:Belgujo
Agadlando(j): Belgujo, Indonezio, Orienta Timoro
Prezento:Mi naskiĝis la 15an de marto 1976 en Oostende, Belgio. Mi eksciis pri Esperanto en la lasta jaro de la bazlernejo (1987-1988) sekve de tio ke kadre de la jubilea jaro estis fondita nova klubo en la urbo, en kiu mia patro komencis lerni Esperanton. En tiu lernojaro mi devis prezenti ion al la klaso, kaj mi parolis pri Esperanto. Mi ankoraŭ memoras ke mi alparolis ilin per ‘Saluton, knaboj kaj knabinoj’. Iel ajn, ĉar ankoraŭ ne estis junulara kurso en la klubo, mi eklernis la lingvon nur en septembro 1990. Miaj instruistoj en la klubo La Konko estis en la unua jaro Raymond Wylleman kaj en la dua Marc Cuffez. Post du jaroj da lernado en la klubo, mi partoprenis mian unuan internacian Esperanto-renkontiĝon: Internacia Skolta Tendaro en Kremnica, en la nuna Slovakio. Post tio mi organizis kurseton en mia skolto-grupo, sed ĝi ne bone sukcesis. Mi iom korespondis kun eksterlandaj samaĝuloj, sed ankaŭ tio ne bone funkciis.

Post kiam mi finis la mezlernejon en Belgio, mi iris por preskaŭ jaro al Indonezio kadre de kultura interŝanĝprogramo (de AFS). Mi loĝis preskaŭ jaron ĉe du indoneziaj familioj en Ĝakarto (sed dume vojaĝis ankaŭ al Yogyakarta kaj Celebeso) kaj frekventis tie la mezlernejon (SMA 34, Pondok Labu, Jakarta Selatan). Tie(l) mi lernis la indonezian lingvon kaj ankaŭ multon pri la loka kulturo kaj pri la Islama religio.
Post reveno en Belgio mi studis afrikajn lingvojn kaj kulturojn en la universitato de Gento, kaj en 1999 finverkis licenciulan diplomverkaĵon pri la historio de la Esperanto-movado en Afriko (en la nederlanda). Poste mi ankoraŭ studis evolukunlaboradon kaj agrikulturan evoluon, en la sama universitato. Ne longe post tio mi komencis agadi en Esperantujo: mi iĝis estrarano de FLEJA (Flandra Esperanto-Junularo) en 2004 (kaj ĝia prezidanto de 2007 ĝis mi ne plu kandidatiĝis en 2010), sekretario de la bruĝa Esperanto-grupo Paco kaj Justeco (probable ekde 2005). En 2008 mi iĝis sekretario de TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio). Tiujn lastajn postenojn mi daŭre okupas (aŭ ili min?).
En junio 2007, tagon post la lanĉo de mia unua libro, Afero de espero, kiu estis reverko (kaj traduko) de mia diplomverkaĵo, mi ekesploris pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio, instigita pro la kombino de tiu ligilo al Indonezio kaj mia esploremo. La revuo Esperanto en Azio aperigis tri artikolojn pri la temo.
Post pli ol dujara esplorado en bibliotekoj kaj arkivoj, mi iris en novembro 2009 al Indonezio kaj daŭrigis la esploradon surloke: mi volis renkonti veteranojn kaj esplori en bibliotekoj. Mi ankaŭ partoprenis la Azian Vegetaranan Kongreson por prepari la sekvajaran agadon de TEVA dum la Monda Vegetarana Kongreso en Jakarta. Tamen, instigita dum la antaŭa UK en Pollando de LEE Jungkee, tiam prezidanto de KAEM, plej multe da tempo mi uzis por enkonduki Esperanton. En 2010 mi faris duan instruvojaĝon al Indonezio. En tiu unuaj jaroj mi serĉis lernantojn kaj helpantojn per Couchsurfing kaj Facebook. Entute mi instruis aŭ enkondukis Esperanton al centoj da indonezianoj de diversaj aĝoj en tiaj diversaj lokoj kiaj hejmoj, klasĉambroj en bazlernejoj kaj mezlernejoj, universitatoj, kaj aliaj. Pliaj centoj aŭ miloj da indonezianoj tiel informiĝis pri Esperanto pro la diskonigo pri la kursoj en la reto kaj en lokaj gazetoj. Dum la dua vojaĝo ekkreiĝis la unuaj Esperanto-kluboj de la jarcento. Dum la Monda Vegetarana Kongreso mi sukcesis havi budon de TEVA, prelegon pri ĝi kaj enkondukan lecionon. En 2011 ekeldoniĝis la bulteno Esperanto en Indonezio. En junio-julio 2012 sekvis la tria instruvojaĝo. Ĝi jam havis iom alian karakteron ol la antaŭaj vojaĝoj ĉar la esperantistoj jam iom organizis sin. Krom la kutima laboro, ni ankaŭ eklaboris pri la kongreso kiun ni volis organizi. Sekvis ankaŭ kelkaj tagoj en Malajzio, kun prelego en ĉina lernejo okaze de la Esperanto-Tago. Antaŭ ol reflugi al Belgio, mi iris al la Universala Kongreso en Hanojo, kie mi por la unua fojo povis prelegi kadre de la Esperantologia Konferenco: kompreneble temis pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio. Ankaŭ en decembro 2012 mi vojaĝis al Indonezio, precipe por la preparado de la kongreso. La preparoj daŭris ankaŭ en la sekvaj monatoj de la hejmo. En marto 2013 mi vojaĝis al Malajzio, Indonezio kaj Orienta Timoro. Mi ne tiom multe instruis. Mi ja sukcesis intervjuiĝi en pluraj gazetoj, radio-stacioj kaj eĉ unu televid-stacio. La Indonezia Esperanto-Kongreso okazis en Bogor (5-8/4/2013) kaj estis dolĉa frukto de multa laboro kaj kunlaboro kun antaŭaj lernantoj. Dum la ok tagoj en Orienta Timoro mi ankaŭ sukcesis intervjuiĝi kaj instrui, kio instigis min en 2014 viziti la landon pli longe. Mi restis dum ses semajnoj en la malgranda lando kaj instruis precipe en la ĉefurbo Dilio. Malgraŭ la nuna temporaba ekster-Esperantuja laboro, mi provos post du jaroj reiri por pluraj semajnoj al la sud-orient-azia insulara regiono kaj daŭrigi la laboron tie.

Ligiloj al la agado
en Indonezio: https://sites.google.com/site/esperantoenindonezio kaj
en Orienta Timoro: https://sites.google.com/site/esperantoenorientatimoro.

Universitataj studoj
1995-1999: Afrikaj lingvoj kaj kulturoj, Universitato de Gento
1999-2001: Evolukunlaborado, Universitato de Gento
2001-2002: Agrikultura evoluo, Universitato de Gento
2010-2011: Informado- kaj Biblioteko-Sciencoj, Universitato de Antverpeno.

Laboro
Post naŭ jaroj ĉe la ministerio pri enlandaj aferoj (pluraj postenoj, interalie kiel intervjuisto de azilpetintoj el Azio), mi komencis en novembro 2014 doktoriĝan studon ĉe la departemento pri Lingvoj kaj Kulturoj, subdepartemento Afrikaj lingvoj kaj kulturoj, en la universitato de Gento, do tie kie mi komencis mian studentan vivon. Mi esploras pri la mikrovariaĵoj inter la kongo-lingvoj (= Kikongo Language Cluster, ne la lingvoj de Kongolando). Vidu www.kongoking.org.

Bibliografio:
nur la libroj en Esperanto
2007 Afero de Espero – konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko, UEA: Rotterdam.
2009 Kunci Esperanto - tata bahasa singkat dan daftar kata, UEA: Rotterdam.

Por artikoloj vidu ĉi tie kaj ĉi tie

Heidi Goes por la panteono de Edukado.net

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 9; | Aldoni propran komenton

9.
Telemo je 2015-04-12 10:24:01

Gratulojn Heidi ! Ni bezonas vin kaj multajn aliajn junulojn kiuj certe kiel vi eniros.
Mi estas 60jara kaj neniam eniros la panteonon ... ĉar mi estas tro mallaborema ;-) ! Sed ne gravas ! Mi ĝojas esti ano de nia Esperantista komunumo.
Mi tutkore brakumas vin - Jean-Claude en Francio

8.
ansardom je 2015-01-12 20:32:18

Indonezio, Timoro O, Afriko.....Kiom da vojaghoj, aranghoj, kursoj, verkoj, aperoj en jhurnaloj, radiostacioj kaj Televidoj....Vi estas ekzemplo por ni chiuj: ni nepre sekvu vin,Heidi! Gratulon pro via eniro en la Panteonon de Edukado.net!!!! (Tony Sar)

7.
Heidi_Goes je 2015-01-09 20:28:25

Dankon al ĉiuj por la belaj vortoj!
Mi daŭrigos la laboron!

6.
leejungkee je 2015-01-03 14:54:53

Kara Heidi, Gratulon! Kompreneble vi rajtas resti en Panteono. Vi kontribuis brile por azia movado, precipe en Indonezio kaj Orienta timoro. Vi gvidis tre sisteme, strategie kaj persiste en du landoj kaj rikoltis fruktojn. Esperante daŭran kunlaboron. Via, Jungkee

5.
leandro_abrahao je 2014-12-16 17:56:12

Estimata Heidi, via agado estas vere admirinda kaj kortuŝa. Jam delonge mi legas ie kaj ie pri via aktivado, sed ĝis nun ne tiel detale. Forton kaj kuraĝon mi deziras elkore. Salutojn kaj brakumon el Brazilo = )

4.
georgo75 je 2014-12-16 10:15:48

Vegetarana saluto okaze de via premio/distingo, samideane: Georgo Flender

3.
Raita je 2014-12-16 04:14:35

Tiuj kiuj legas Esperanto-novaĵojn ne povis ne konatiĝi kun via agado. Hura! Hura! Hura!
Saliko

2.
ClaudeNourmont je 2014-12-15 17:20:45

Gratulojn, Heidi!

1.
Boris je 2014-12-15 01:41:32

Heidi Goes estas unika fenomeno en Esperantujo. Ŝia instruado de Esperanto en Indonezio estas eksterordinara. Ŝi meritas, ke la ĉefa Indonezia Esperanto-klubo portu ŝian nomon.
= Boris Kolker

Kopirajto © 2001 - 2017 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.