Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:József Németh
Edukado-ensalutnomo:jozefonemeth
Vivtempo:1960 -
Devenlando:Hungarujo
Prezento:József NÉMETH naskiĝis la 28-an de aprilo 1960 en Szombathely, li vivas en Hungario. Diplomitiĝis kiel bibliotekisto kaj bazlerneja instruisto pri matematiko en 1983. Laboris en la urba biblioteko de Pápa (1983-85), kaj estris la lokan kulturdomon de pedagogoj (1987-89). Ekde 1985 laboras en bazlernejo instruante 10-14-jarajn infanojn. En 1994 sukcese trapasis ekzamenon pri la germana lingvo kaj samjare estis diplomita kiel Esperanto-instruisto en la pedagogia altlernejo de Szombathely. En 2000 diplomitiĝis kun laŭdo pri informadiko en la Universitato de Veszprém. En 2006 en la sama universitato ricevis diplomon kiel fakpedagogo pri pedagogiaj mezurado kaj taksado. Nun laboras kiel instruisto pri informadiko en bazlernejo kaj gimnazio. En 2014 oni elektis lin regiona deputito de Nemzeti Pedagógus Kar (Nacia Korporacio de Pedagogoj) kaj li eniris ankaŭ la prezidantaron de tiu organizaĵo en la departemento Veszprém.

Esperanton li eklernis en 1979 de Piroska SZABÓ en la Pedagogia Altlernejo de Szombathely, poste instruis lin Balázs WACHA, József FÜLÖP kaj Katalin KOVÁTS. En 1983 li trapasis superan ekzamenon organizitan de Hungara Esperanto Asocio (HEA). En la Altlernejo li reorganizis la E-grupon. Dum tiuj jaroj li partoprenis la surbendigadon de la instrumaterialo de B. WACHA. Li partoprenis kaj parte organizis la Junularajn E-Renkontiĝojn inter 1979 kaj 1983.
En 1985 li reorganizis la E-grupon de la urbo Pápa. En 1996 li kompilis kaj aperigis broŝuron pri la historio de la E-grupo de Pápa (en la sama jaro la grupo ĉesis funkcii). En 1986 li trapasis ŝtatan superan lingvoekzamenon pri E-o, poste en 1991 ankaŭ la mezgradan ILEI/UEA-ekzamenon. Li finis la korespondan E-instruistan fakon en Szombathely en la jaro 1994. Lia bazlernejo havis interŝanĝkontakton kun kroataj lernejoj. Pere de tiu kunlaboro li havis/as bonajn kontaktojn kun Spomenka ŠTIMEC, Marija JERKOVIĆ kaj aliaj kroataj esperantistoj. Ili estis en Pápa okfoje, la hungaroj vojaĝis al Kroatio trifoje. Li 6-foje entreprenis la organizadon de la Landa E-Deklamkonkurso. Ĝin ĉiujare partoprenis ĉ. 90 personoj.
Inter 1987 kaj 1989 li funkciigis klubon kun la nomo Világ és Nyelv (Mondo kaj Lingvo), kie prelegis esperantistoj kiel ekzemple PRINCZ Oszkár, d-ro MÁRKUS Gábor, Stefan MACGILL, d-ro NANOVFSZKY György, d-ro JÁKI Ferenc, d-ro DENKE Péter Pál kaj Hans-Peter BARTOS.

Krom la organizado li regule aperigis artikolojn en la E-gazetaro kaj ankaŭ en la lokaj hungarlingvaj gazetoj. En 1985 kaj 1987 aperis du E-libretoj en lia traduko. La unua enhavis fabelojn, poemojn, la dua estas dulingva ŝercaro. Dum kelkaj jaroj li estis la redaktoro de Savaria E-Revuo, la organo de la E-asocioj de la departementoj Vas kaj Zala. Krome li redaktis ĉ. 20 numerojn de Hungaraj Paĝoj, suplemento de Eventoj por hungaroj (intertempe ambaŭ revuoj ĉesis ekzisti).
Fine de 1994 la tiama redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (IPR) devis rezigni. Aŭtune de 1994 oni transdonis la redaktajn taskojn al Jozefo NÉMETH kaj ekde tiam li estas redaktoro de IPR. Lian laboron 11 jarojn longe helpis Katalin KOVÁTS, kiel vicredaktoro.

En la jaro 1996 – pro manko de sinanoncantoj – li transprenis ankaŭ la gvidadon de hungara sekcio de ILEI, li sukcesis reordigi ĝian administradon, stabiligi ĝin finance. La membroj de la sekcio formas la kernon de la jure agnoskita hungara asocio EPME (Asocio de Hungaraj Esperantistaj Pedagogoj), kiu en la lastaj 30 jaroj havis averaĝe 48 membrojn. ILEI-HU/EPME ĉiujare klopodas organizi almenaŭ unu komunan konferencon.

En 2006 kaj 2007 la asocio sukcesis ricevi ŝtatan subvencion. Helpe de la subvencio en 2007 la sekciestro kompilis la libreton „Magyar Eszperantó Tanítók Arcképcsarnoka” (Portretaro de Hungaraj E-Instruantoj), kiu enhavas informojn, fotojn kaj grandparte ankaŭ biografiojn de 100 aktivaj hungaraj E-instruistoj.
Kune kun Márta KOVÁCS li kompilis aŭdan KD-n kun la prelegoj de István SZERDAHELYI (kun titolo Esperantologiaj fragmentoj), krome li kunlaboris ankaŭ kun edukado.net. En 2004 li helpis la kompiladon de KD enhavanta la tiaman materialon de edukado.net.
Krom la redaktado de IPR li prizorgas ankaŭ la hejmpaĝojn de ILEI (ilei.info) IPR kaj ILEI-HU.
En 1999 li transprenis la redaktadon de Naturista Vivo kaj poste ankaŭ la kasistan funkcion de INOE. En 2001 li iĝis landa reprezentanto de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA) kaj en 2008 ĝia vicprezidanto. Ekde 2007 li redaktas la organon Esperantista Vegetarano.
En la jaro 2004 li partoprenis la 37-an ILEI-Konferencon en Bratislava kaj en 2014 la Someran Esperanto-Studadon (kaj la kongreseton de TEVA) en Nitra (Slovakio).

Esperanton li instruis inter 1980 kaj 1995. Komence por plenkreskuloj, poste inter 1985 kaj 1995 ankaŭ por bazlernejanoj. Inter 1989 kaj 1994 en lia lernejo ĉ. 70 infanoj lernis Esperanton kiel unuan fremdlingvon. Dum 10 jaroj liaj gelernantoj partoprenis ĉ. 40 landajn konkursojn kaj akiris pli ol dekduon da unuaj lokoj. Poste, pro la malfaciliĝo de cirkonstancoj kaj perdo de motiviĝo li rezignis pri la E-instruado en la lernejo. Nuntempe lia Esperanto agado ligiĝas nur al ILEI kaj al la redaktado de E-revuoj kaj hejmpaĝoj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 10; | Aldoni propran komenton

10.
jozefonemeth je 2015-01-10 15:31:44

Koran dankon al vi, Georgo.

9.
georgo75 je 2014-12-16 10:09:24

Kara Jozefo! Gratulon. Via laboro por E-o estas laŭdinda. Elkore: Georgo

8.
jozefonemeth je 2014-12-16 07:31:22

Dankon Raita! Vi ne bezonas gratuli min. La tuta afero komenciĝis tiel, ke mi respondante al iu demando de Mirejo, paranteze kaj hazarde malkaŝis, ke la nuna estas jam la 20-a jaro de mia redaktoreco (ankaŭ mi mem surpriziĝis pro la rapida paso de la tempo.). La sekvon vi vidos en IPR 2014/4: mia foteto aperos titolpaĝe :-)

7.
Raita je 2014-12-16 04:03:50

József, unu plia gratulanto dankas vin pro via laboro! Mi ne trovas novajn esprimojn por miaj sentoj, Jam al vi/pri vi venis tiom da laŭdo.
Saliko el Finnlando

6.
jozefonemeth je 2014-12-15 18:14:39

En 1991 la revuon redaktis ankorau István Ertl la posta redaktoro de Esperanto. Inter 1992-1994 alia hungaro s-ino Márta Kovács, parte kun helpo de Stefan MacGill. Mi transprenis la torchon nur ekde la numero 1995/1. Dankon pro via gratulo!

5.
leandro_abrahao je 2014-12-15 15:07:36

Estimata s-ro Jozefo, mi heredis de amiko jarkolektojn de la revuo IPR el la 90aj jaroj. Mi tralegis ĉiujn numerojn kaj povas nun diri, ke mi multe lernis, multe progresis, kaj ankoraŭ konservas plurajn ekzemplerojn, kiujn de tempo al tempo mi proponas al geamikoj esperantistoj. Korajn salutojn kaj gratulojn el Brazilo.

4.
jozefonemeth je 2014-12-15 14:26:00

Koran dankon al Boris kaj Ivan pro la gratuloj kaj al Katalin pro la distinga en-Panteon-igo!

3.
Katalin je 2014-12-15 09:25:47

Kara Jozefo,
En la nomo de ĉiuj Esperanto-instruistoj, abonantoj kaj legantoj de IPR, membroj de edukado.net mi kore salutas vin okaze de la 20-a jardatreveno de tio, ke vi estas nia redaktoro. Ni kore dankas vin pro la farita laboro, per kiu vi disponigis al ni valorajn materialojn. Ni tre aprecas, ke dum tiu periodo la revuo ĉiam seninterrompe kaj akurate aperis.
****
Kaj jen miaj privataj pensoj, kara Jozefo.
Mi kiel via instruistino en la Esperanto-fako en Szombathely (1991-1994) tre fieras pri vi kaj via laboro. Kiam antaŭ 20 jaroj nececis, ke iu pluportu la torĉon kaj IPR ne perdiĝu, mi proponis vin kiel redaktoron, konante viajn kvalitojn. Mi ne eraris. La iama diligenta studento, kiu ĉiam strebis je precizeco, akurateco kaj bona laboro, same agis ankaŭ kiel redaktoro de IPR. Kvankam mi en la unuaj 10 jaroj kiel vicredaktoro staris apud vi, la plimulton de la taskoj ĉiam vi faris. Viaj praktika laboro kaj spertoj, kiel tiuj de instruisto de Esperanto en elementa lernejo, tiuj de organizanto de deklamkonkursoj kaj internaciaj klasinterŝanĝoj, kursoj kaj aliaj programoj donis al vi vastajn okulojn por rimarki kaj apreci la multflankan laboron de niaj kolegoj dise en la mondo. Tial ni havas en IPR teoriajn artikolojn, raportojn pri eventoj kaj priorganizajn materialojn en bona proporcio. Vi estas unu el inter ni.
Mia persona deziro por la bono de la komunumo estas, ke vi restu ankoraŭ longe la redaktoro, scivolu elprovi novajn vojojn kaj formojn kaj kuraĝu intertrakti kun la kolegoj laŭ iliaj meritoj kaj malfortoj, por povi atingi la komunan celon.

2.
bujdoso je 2014-12-15 08:29:22

Gratulon al la meritplena distingo

1.
Boris je 2014-12-15 02:25:59

József Németh estas vaste konata en Esperantujo unuavice kiel redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo, kion li faras dum 20 jaroj (nekredeble!). Li sukcesas trovi bonajn aŭtorojn, gravajn artikolojn, interesajn novaĵojn por la revuo. Kiel li sukcesas fari samtempe amason da aliaj gravaj Esperato-aferoj, mi ne povas imagi. Brave!
== Boris Kolker

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.