Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Ken'iti Huzimaki
Vivtempo:1954 -
Devenlando:Japanujo
Prezento:Ken'iti Huzimaki naskiĝis en 1954 en gubernio Gunma, Japanio kaj diplomiĝis ĉe filozofia fakultato de la universitato Sophia en 1977.

Laboris en la oficejo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) ekde 1978 ĝis 1980. Transloĝiĝis al urbo Numazu kaj fondis malgrandan kursejon de la angla lingvo kaj matematiko por geknaboj en 1983. Organizis enkondukan korespondan kurson por japanlingvanoj en 1983. Eldonis japanlingvan libron "Elementa Lernolibro de Esperanto" (JEI) en 1993. Eldonis japanlingvan libron "Elementa Lernolibro de Esperanto" (JEI) en 1996. Fariĝis oficiale agnoskita kursgvidanto de JEI en 1996. Organizis mezgradan korespondan kurson por japanlingvanoj en 1998. Eldonis japanlingvan libron "Manpleno da Esperanta Gramatiko" (JEI) en 2001. Eldonis reviziitan version de "Elementa Lernolibro de Esperanto" (JEI) en 2001. Laboris kiel salajrata sekretario de Komitato por la Japana Jarcento-Jubileo de Esperanto (JJJ), ekde 2002 ĝis 2006. Laboris kiel salajrata sekretario de Landa Kongresa Komitato (LKK) de la 92a Universala Kongreso de Esperanto, ekde 2005 ĝis 2007. Laboris kiel salajrata sekretario de Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio, de 2010 ĝis 2011. Eldonis reviziitan version de "Manpleno da Esperanta Gramatiko" (JEI) en 2012. La nombro de la aliĝintoj de la enkonduka korespoda kurso atingis mil, en la komenco de 2013. Ĝis la unua de decembro 2013, la enkonduka koresponda kurso akiris 1027
lernantojn. Kaj el ili efektive finis la kurson 433. La mezgrada koresponda kurso akiris 433, kaj efektive finis 169. Ĉirkaŭ 40 procentoj de la eklernintoj atingis la lastan lecionon de la kursoj. En marto 2014 eldonos japanlingvan libron "Perfektiga Lernolibro de Esperanto por Memlernantoj" (JEI).

Retadresoj: esperanto@thn.ne.jp/huzimakikeniti@gmail.com
Poŝtadreso: Okaisiki 501, Numazu-si, 410-0012 Japanio
Retpaĝo: http://www2.tokai.or.jp/esperanto/

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
leejungkee je 2013-12-15 14:49:26

Estimata s-ro Ken'iti Huzimaki, Kiel via najbara landano mi kore gratulas vian panteonaniĝon. Laŭ azia kutimo, oni gratulas najbaron,kiu estas benita aŭ sukcesa, ĉu ne? Mi esperas, ke via ĝisnuna kontibuado por japana movado daŭros kaj rikoltos. Amike via, Jungkee el Koreio

1.
isksanjo je 2013-12-15 09:12:27

Gratulon al s-ro Huzimaki, ke oni elektis vin unu el la 15 eminentaj instruistoj kaj ke vi nun estas "loĝanto" de Panteono! Via longjara gvidado pere de koresponda kurso kaj eldono de kelkaj bonaj lernolibroj vere meritas ĉi-fojan premion. Mi konas multajn esperantistojn, kiuj lernis en via kurso. Mi esperas, ke vi daŭre gvidos japanajn lernantojn kaj faros ilin bonaj esperantistoj. ISIKAWA Tieko

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.