Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Xiaofeng GONG
Kromnomo:Arko
Vivtempo:1962 -
Devenlando:Ĉinujo
Prezento:GONG Xiaofeng, profesoro pri media scienco kaj inĝenierado, doktoro pri Nutra scienco, estas vicprezidanto de ILEI (2013-) kaj prezidanto de Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj (2009-).

Ŝi naskiĝis en 1962 en malgranda urbo en suda Ĉinio kaj kiam ŝi estis unu jaron kaj duonon aĝa, ŝia maldekstra kruro suferis de poliomjelito, pro tio ŝi preskaŭ estis rifuzita de universitatoj, sed finfine ŝi sukcesis kaj studis kemion en Jiangxi-a Universitato en 1978. Ŝi ekkonis Esperanton de ĵurnala afiŝo kaj esperantistiĝis en la jarfino de 1980. Diplomiĝinte en 1981, Ŝi komencis labori kiel kemia analizisto en konstrua mekanika fabriko. Du jarojn poste loka E-grupo hazarde renkontis ŝin kaj invitis ŝin aliĝi al la grupo; du monatojn poste ili elektis ŝin kiel la grup-estrinon kaj redaktorinon de la revuo “verda burĝono” pro ŝia lingvokapablo. Dum la unuaj 7 jaroj ŝi estis tre vigla organizanto en la regiona E-movado. Poste ŝi decidis reveni al la universitato por plu studi, kaj sukcese trapasis la tutlandan ekzamenon por magistraj studentoj.

En la jaro 1994 ŝi magistriĝis kaj ricevis postenon en sia universitato pro sia eminenta kapablo. Poste ŝi doktoriĝis kaj profesoriĝis (2004). Tia celo estas pli malfacile atingebla por handikapulo en Ĉinio, eĉ inter sanaj samaĝuloj nemultaj povas ricevi la samajn titolojn kiel ŝi. Pro tio, ŝi multe laboris kaj silentis preskaŭ 10 jarojn en Esperantujo, tamen ŝi ankoraŭ korespondadis de tempo al tempo kun kelkaj alilandaj esperantistoj kaj enlandaj famkonataj esperantistoj. En la jaro 1997, invitite de tiama prezidanto de Jiangxi-a E-asocio, ŝi revenis kaj estis elektita kiel vicprezidanto de la provinca E-asocio. Ŝi fariĝis la prezidanto (2006-) kaj organizis famajn sesiojn de Lushan-forumoj de Esperanto dum la jaroj 2008-2011.

En 2006-2007 ŝi laboris kaj esploris kiel vizitanta profesoro en Universitato Cardiff, Britio. Ŝi aliĝis al loka E-klubo kaj aktive partoprenis ne nur lokajn E-aktivadojn, sed ankaŭ Britan E-kongreson kaj Skotlandan E-kongreson. Ŝi partoprenis la 50-an Internacian Semajnon (IS) en Germanio, dum kiu ŝi sukcese trapasis la ekzamenon pri lingva kapableco organizitan de Germana Esperanto-Instituto. Post tio ŝi faris E-vojaĝon en Francio, Germanio, Svislando, Nederlando kaj Belgio, kaj multe praktikis la lingvon. Reveninte al Ĉinio, ŝi tuj komencis instrui Esperanton en sia Universitato, ĝis nun sume pli ol 500 studentoj lernis Esperanton. Ŝi helpis siajn gestudentojn fondi E-asocion en Universitato de Nanchang en la jaro 2011, nun estas pli ol 50 membroj. Ŝi ne nur instruas Esperanton al la studentoj, sed ankaŭ gvidis ilin partopreni seminariojn kaj diversajn trejnkursojn en Kantono, en Hajnano, kaj en Tianjin, ktp.

En la jaro 2008, ŝi klopodis por restarigi ĉinan sekcion de ILEI, kaj finfine sukcesis en marto 2009. De tiam ILEI-CN kreskis rapide kaj havas 90 membrojn (en 2013). Kiel estro de ILEI-CN ŝi ĉeforganizis seminariojn pri E-instruado kaj trejnkursaron en diversaj urboj, ekzemple: ILEI-seminarioj en Lushan, 2009; Taiyuan, 2010; Tianjin, 2011; Kunming, 2012; la 1-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA) (en Tianjin, 2011); la 2-a ISOA (en Kunming, 2012). E-kursaro: La 1-a Vintra E-Kursaro(VEK) en Hajnano (2010), la 2-a VEK en Guangzhou (2011) kaj la 3-a VEK (E-insulo) en Hajnano (2012, kunorganizanto), 1-a E-kursaro en Xi’an internacia somera E-lernejo (2013), sume 160 el Usono, Nederlando, Japanio, Hispanio, Koreio, Bulgario kaj Ĉinio partoprenis la seminariojn kaj faris entute 40 prelegojn, pli-malpli ol 200 gelernantoj el universitatoj, elementaj lernejoj kaj mezlernejoj partoprenis la kursaron. En la jaro 2012, ŝi sukcese ĉeforganizis la 45-an ILEI-konferencon en Kunming, kiun ILEI alte taksis. Ŝi partoprenis la 89-an kaj 97-an UK-ojn. En 2013, ŝi organizis KER-ekzamenon en Zaozhuang, kadre de la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Ŝi mem sukcese trapasis KER-ekzamenon por C1 en la jaro 2012.

Retadreso: arko.gong@qq.com, xfgong2002@hotmail.com
Tel: +86-186-0791-0758

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 5; | Aldoni propran komenton

5.
pauljuno je 2013-12-21 15:12:33

Ankau mi elkore gratulas, kaj deziras sanon, kaj forton daŭrigi vian estmindan laboron!
Paŭlo

4.
Forigita uzanto je 2013-12-21 03:44:51

Elkore gratulon.

3.
Arko je 2013-12-16 02:11:06

Koran dankon al ĉiuj gesamideanoj! Mi daŭre klopodos por nia afero dumvive.

2.
leejungkee je 2013-12-15 11:59:37

Kara prof.Arko, Mi kore gratulas vian pateonaniĝon kiel ĉina gvidanto. Kiel sekciestro de Ĉina ILEI vi brile gvidis ĉinan movadon kaj nun kiel estrarano de ILEI. Esperante vian daŭran kontribuon mi bonvenigas vin. Via, Jungkee

1.
edmond je 2013-12-15 11:47:09

GRATULOJN pro via grandega kaj sukcesa laboro !
Ni esperas revidi vin dum la UK en Lille en 2015.
Edmond kaj Arlette PLUTNIAK el Norda Francio.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.