Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Doroteo Holand
Vivtempo:1920 -
Devenlando:Usono
Prezento:Dorothy Burnham naskiĝis la 28-an de majo 1920 en Chicago, Illinois, Usono. Edziniĝis kun Roy Holland la 7-an de januaro 1945.

La rolo de Esperanto en mia vivo
S-ino Doroteo Holland rakontas por la Panteono

La vorton "Esperanto" mi unue renkontis en ekzameno pri inteligenteco kiam mi estis mezlernejano. Multajn jarojn poste mia edzo Roy Holland rimarkis artikolon pri Esperanto en Chicago-tagĵurnalo. Temis pri letero kiun la urbestro ricevis el fremda lando en nekonata lingvo, kiun oni finfine identigis kiel Esperanton (Roy klarigis al mi ke dum li estis junulo lia patro, kiu estis pastro, ricevis gazeton religian en kiu aperis serio de artikoloj pri Esperanto, inkluzive komencajn lecionojn). Do, Roy kontaktis la Esperantiston kiun la artikolo menciis, kaj laŭ ties sugesto trovis en librovendejo brokantan lernolibron, kiu inkluzivis respondojn al ĉiuj lecionaj demandoj. Tuj ni ambaŭ ekstudis ĝin, mi dum miaj ĉiutagaj vagonaraj veturoj al Chicago, kie mi laboris kiel sekretario de fervoja kompanio, kaj Roy post sia instruado de scienco kaj muziko ĉe loka mezlernejo. Kaj ĉiun vesperon ni kune diskutis unu lecionon.

Ĉirkaŭ 1946, kiam ni finstudis la lernolibron, ni rekontaktis la Esperantiston en Chicago kaj kune refondis la Esperanto-Societon de Chicago, kiu ekĉesis funkcii dum la Dua Mond-Milito. Poste, dum niaj ĉiumonataj kunvenoj, ni praktikis parole la lingvon. Intertempe ni serĉis korespond-amikojn, kaj trovis multajn. Dum la somero de 1960 ni vizitis 26 el ili en 13 Eŭropaj landoj. Ĉiu kontakto estis vera aventuro! Ekzemple:

Finnlando: Niaj unuaj spertoj kun "saŭno"...
Svedio: Taglumo dum la tuta nokto dum ni estis gastoj ĉe nia korespondantino...
Norvegujo: Ŝip-ekskurso en fjordoj laŭ kies ŝtonaj muroj abundis akvofaloj...
Danlando: Pupet-prezentado ĉe la fama parko "Tivoli".
Nederlando: Dum ni preparis montri al Esperanto-grupo filmon pri Usono, nia projekciilo rifuzis funkcii. Do, la problemo estas solvita kiam ĉeestanta pastro piedbategis la projekciilon!
Hispanio (Barcelona): Veturante per aŭto kun nia kuracisto-korespondanto dum li vizitis la hejmojn de siaj pacientoj, ni preterpasis subterajn domojn (kun elektro!), kiujn oni unue konstruis kiam Hispanio estis konkerita de la maŭroj, kaj kiujn homoj ankoraŭ okupas.
Germanio (kiam Usonanoj ne rajtis eniri la Orientan regionon): Esperantistoj ebligis ke ni vizitu plurajn Esperanto-grupojn tie. Ĉe unu, iu diris ke siaopinie ili tie ĝuas sekurecon (nepre havas loĝejon, laboron, ktp), kaj en Usono oni ĝuas liberecon....
Italio: En sia hejmo en Bolonjo nia korespondanto gastigis nin per spic-plena rostita bovaĵo. Ankaŭ en Bolonjo ni ĉeestis nian unuan Universalan Esperanto-Kongreson, dum kiu parolis la fama oratoro Ivo Lapenna. Mi komprenis nur kelkajn malgravajn vortojn kiujn li diris (ekzemple "tamen" kaj "eble"). Sed unu tutan frazon mi neniam forgesos. Temas pri liaj spertoj kiam li proponis Esperanton al UNESKO en Montevideo, pri kio li diris: "Vi povas imagi kiel batis mia koro!"

Entute mi partoprenis 18 Universalajn Kongresojn de Esperanto, la lasta el kiuj estis en Tel-Aviv, Israelo, en 2000.

En 1962(?) mia edzo kaj mi fondis la Esperanto-Rondeton de Santa Barbara, kiu dufoje gastigis la Tut-Kalifornian Esperanto-Konferencon. ERSB ankoraŭ kunvenas unufojon ĉiumonate, kaj ĝin mi ankoraŭ estras.

Notoj:
Instruis Esperanton (plejparte komencgrade en privataj hejmoj) en ĉiu urbo kie mi loĝis (en la ŝtato Illinois: urboj Chicago kaj Naperville; en la ŝtato Arkansas: urbo Fayetteville; kaj en la ŝtato Kalifornio: urbo Santa Barbara), inkluzive du oficialajn komencgradajn klasojn ĉe la Universitato de Kalifornio en Santa Barbara en 1970-71.
Mi plurfoje partoprenis someran kurson ĉe "NASK" (Nord-Amerikaj Someraj Klasoj).
1963: iĝis membro de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE).
Ekde 1963 ĝis februaro 2011 redaktis la AAIE-Bultenon. Dum multaj jaroj (kaj nuntempe) estris/estras la Korespondan Sekretarion de AAIE.
Ekde 1969 estras la Esperanto-Rondeton de Santa Barbara, kiu kunvenas unufojon ĉiumonate, kaj kiu gastigis plurajn Tut-Kaliforniajn Esperanto-Konferencojn.
1984: Kun la edzo Roy Holland fondis la Usonan Ekzamenan Servon kaj ankoraŭ administras la tri nivelojn de ekzamenoj, kiujn ili kreis.
1995(?): starigis la unuan nivelon de Perkoresponda Kursaro, kiu nun havas tri nivelojn, sed ne estas multe uzata ĉar eblas lerni Esperanton per komputilo.
2010: iĝis "honora membro" de AAIE.
Ekde 2011(?): Ïnstruas sian solan nunan Esperanto-klason (je supera nivelo) unufojon ĉiusemajne, dum kiu ŝi kaj la du klasanoj kunlegas kaj diskutas Esperanto-tradukojn de tiaj romanoj kiaj "Winnie-la-Pu" kaj "Alico en Mirlando". Nuntempe (2013) niaj legadoj estas el noveloj de Szilágyi.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
emilia je 2016-12-17 19:26:13

Gratulon! Doroteo. Amike. Guadalupe.

1.
Koninda je 2013-12-15 19:57:36

Doroteo estas elstara instruisto kaj organizanto rilate al ĉio eduke en Usono, kaj pli vaste. Sen ŝi, mi dubas ke ekzistus la usona fako de ILEI, AAIE. Pro ŝi, multaj homoj havis pozitivan sperton pri la lernado de Esperanto, kaj pluraj fariĝis dumvivaj aktivuloj. Aldone al ĉiuj gravaj atingoj, ŝi estas ĉarma kunulo, sprita ŝercisto, kaj bona dancanto.

Kopirajto © 2001 - 2017 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.