Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Mogens Rude Andersen
Edukado-ensalutnomo:stelamiko
Vivtempo:1936 -
Devenlando:Danujo
Agadlando(j): Danujo, Finnlando, Svedujo
Prezento:Sur Kopenhaga strato posttagmeze la 20-an de januaro 1936 subite 'elfalis' el mia patrino malforta bebo, 8 semajnojn tro frue. La alvokita familia kuracisto ne kuraĝis sendi la 'li-eton' al hospitalo por tie homiĝi en kovilo. "Li ne postvivus la transporton!" d-ro Weeke diris kaj konsilis al mia patrino meti la fruenaskiton sur argilan litvarmigilon kaj ŝanĝi al nova varma akvo ĉiun duan horon; jen mia kuŝejo dum 24 monatoj. Onklino Gerda ricevis la taskon triki vestojn je grando porpupa, taŭgajn por la haŭtkovrita ostetaro sur la malmola matraco. Kia enmondiĝo! – Iom strange: Ĉe la bapto la etulo ricevis la nomon Mogens, la dana formo de Magnus, t.e. 'granda'! Ĝis la antaŭlasta klaso de la popola lernejo mi restis unu el la plej malaltaj; hodiaŭ la mezurilo indikas 182 cm.

Post la mezgrada ekzameno en 1952 mi havis diversajn laborojn kaj vivis tre ŝpareme por akiri kiel eble plej bonan ekonomian bazon por komenci la 4-jarajn studojn (1954-1958) ĉe la Kopenhaga ŝtata porinstruista seminario Emdrupborg. Mi specialiĝis pri fiziko kaj kemio kun astronomio kiel persona specialo, krome trapasis altnivelan aldonan ekzamenon pri la germana lingvo. Akirinte la instruistan diplomon mi deĵoris 3 jarojn en Store-Heddinge (60 km sude de Kopenhago) kaj same en Helsingør (Elsinoro) (40 km norde de la ĉefurbo), antaŭ ol mi en 1964 venis al nova lernejo en Espergærde (7 km sude de Helsingør); estis ties vicestro 1967-1995. – Tra la jaroj mi ofte faris kompletigajn studojn ĉe la Dana Instruista Altlernejo, Kopenhago: germana lingvo, matematiko, fiziko, kemio, astronomio, pedagogio kaj didaktiko; ĉe la Stokholma koresponda lernejo NKI-skolan: matematiko; ĉe la Popola Universitato, Kopenhago: astronomio; ĉe la Germana Societo por Eksterlando, Lübeck: germana lingvo.

Aŭtune 1966 mi aĉetis favorpreze de la komunumo terpecon, kaj Paske de la sekva jaro komencis la memkonstruadon de unufamilia domo; tuj antaŭ la someraj ferioj 1967 mi estis petita transpreni la vicestran funkcion de la lernejo; tio forte malakcelis la domkonstruan laboron. Ĝi finiĝis en 1975. – En 1968 mi edziĝis al ŝparbankistino; ni havas du filinojn: Annette (* 1974), kuracisto, kaj Birgitte (* 1975), psikologo.

Absolute nenion mi sciis pri la ekzisto de Esperanto, ĝis kiam mia patro aŭtune 1953 montris al mi malgrandan anoncon de ŝtatsubvenciata koresponda lernejo, kiu en sia vasta programo havis ankaŭ du kursojn de Esperanto. Mia patro bone rimarkis, kiom da ĝojo portas al la tiutempe ne tre babilema membro de la familo lia perletera kontakto kun samaĝuloj per la dana, angla kaj germana lingvoj. Mia patro ne estis esperantisto, tamen rakontis tiel interese pri la lingvo, ke mi ne hezitis mendi kurson. Kompare kun la hodiaŭo la tiutempaj lerniloj havis aspekton primitivan; mi tamen estis ravita post 2-3 studkajeroj. Frapis min la genia strukturo de la lingvo, ĝia simpla gramatiko, la mirinda sistemo de vortfarado per afiksoj; verdire, vortfabriko. Per Esperanto mi esperis baldaŭ akiri pli vastan reton de internaciaj leterkontaktoj, ol mi sukcesis per la supre menciitaj lingvoj. Mi ne seniluziiĝis. Korespondado estis mia unua aplikado de la Internacia Lingvo (1955 =>) kaj ankaŭ hodiaŭ mia plej ŝatata per-Esperanta okupiĝo.

Post la du 20-lecionaj korespondaj kursoj sekvis en 1959 kaj 1960 partopreno en la Internaciaj Aŭtunferiaj Esperanto-Kursoj de Lorenz Friis en la Sporta Altlernejo en Vejle (Jutlando), kie mi multon lernis en la Perfektiga Studrondo sub la lerta gvidado de Franc Moravec. – Memstudado.

1961-1963: Instruado de Esperanto al infanoj:
Aŭtunferie 1961 en Vejle
Somerferie 1962 en Helsingør (75 gelernantoj el Danlando, Svedio kaj Finnlando)
Aŭtunferie 1963 en Piispanristi, Finnlando (2a-6a klasoj)

1962-1964: Vicprezidanto de Kleriga Konversacia Klubo, Kopenhago
Redaktoro de la monata membrogazeto 'Kuriero'
UK 1962 en Kopenhago (libroservo, ekskursa servo, 'kurknabo')

1963-1970: Kunfondinto de Dana Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Prezidanto 1963-1966, estrarano 1966-1970
Transpreno de la Lerneja Kampanjo en Danlando

1990-2008: Membro de la Dana Esperanto-Ekzamena Komisiono
Ellaboro de novaj ekzamenaj reguloj por la elementa kaj meza niveloj
Ellaboro de ekzamenaj taskoj
Organizado de ekzamenoj; ekzamenanto/kontrolanto

Ekde 1962 mi multe prelegis kaj alimaniere kontribuis kun la celo iom plialtigi la ĝeneralan kulturan nivelon de la loka esperantista kluba vivo: Kleriga Konversacia Klubo, Elsinora Esperanto-Societo, DEFA-Kopenhago (fervojista grupo) kaj antaŭ ĉio Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo; iom sporade en diversaj danaj, sveda kaj finnaj Esperanto-societoj. – Lige al la gastinstrua laboro aŭtune 1963 en la kampara baza lernejo Rauvolan koulu, Piispanristi, Finnlando, kie la Internacia Lingvo estis oficiala, deviga lernobjekto ekde la 2a klaso, i.a. mi informis pri Esperanto al la gestudentoj de la finnlingva Pedagogia Altlernejo de Turku. – Inter lernejanoj kaj geinstruistoj mi ofte rakontis pri la lingvo.

Okaze de la 100-jara jubileo de Dana Esperanto-Asocio mi aranĝis por la Dana Jarkunveno 2008 la ekspozicion 'Esperanto en Danlando'. Ĝin filmis Alexandre Kogan, kaj post la redaktado li metis la rezulton en la Interreton. La 5-parta filmo estas spektebla per la Liberaj Studoj de edukado.net (kun aldonaj testdemandoj).

En la semajno de la UK 2011 en Kopenhago mi organizis kun Torben Svendsen, prezidanto de la Esperanto-Kulturgrupo, por invitita internacia grupeto ekskurson al Norda Selando. Tiucele estis ellaborita ampleksa skriba materialo pri la verkistino Karen Blixen (1885-1962), la astronomo Tycho Brahe (1546-1601), la arkta esploristo Knud Rasmussen (1879-1933) kaj ‘la Patro de la dana Esperanto-movado’, Frederik Skeel-Giørling (1876-1910). La ekskurson filmis Alexandre Kogan. Ankaŭ tiu materialo nun estas parto de la Liberaj Studoj de edukado.net.

Tra la jaroj mi havis la plezuron kontrollegi la manuskripton de diversaj Esperanto-lernolibroj kaj plurajn aliajn tekstojn, inter ili la 20-lecionan Interretan kurson de edukado.net: 'Kultura vojaĝo al Vjetnamio'. Mi ankaŭ iom helpis pri la ellaborado de demandoj por la projekto: RISKO-ludo.

Ekde la unua renkontiĝo kun Ivo Lapenna printempe 1956 tiu elstara personulo min forte impresis kaj inspiris, kaj li daŭre estas mia granda modelo. Per 'Oriono – la Giganto' mi modeste kontribuis al la festlibro 'Sciencaj Studoj kaj Salutoj omaĝe al Prof. D-ro Ivo Lapenna' okaze de lia 75-jariĝo en 1984.

Diversaj aliaj prespretaj manuskriptoj miaj:
• Paĝoj el la Ĉiela Bildlibro (1981)
• Okaze de . . . (1987)
• Perseo – la Heroo. Iom da astronomio kaj stelfolkloro pri la aŭtunaj konstelacioj (1988)
• Fiŝhoko de Maui. Iom da astronomio kaj stelfolkloro pri Skorpio (1991)
• El Mia Finnlanda Taglibro 1963-1964 (1998)
• Levu la rigardon ĉielen! (1999)
• 1954 – 10 Decembro – 2004
50-jara Datreveno de la Montevidea Rezolucio favore al Esperanto (2007)
• Ŝpinilo de Freja. Iom pri la semajnotagoj – mitologie – folklore – astronomie (2012)

La Unesko-manuskripto krome enhavas materialon el la malgranda ekspozicio lige al la 2-vespera programo de la Esperanto-Kulturgrupo pri la historio malantaŭ la Montevidea Rezolucio, miajn paroladojn la 11-an de decembro 2004 dum la Zamenhof-Festo de la Kulturgrupo kaj la 15-an de decembro 2004 okaze de la aranĝo 'Zamenhof kaj Unesko' en la Pola Ambasadejo en Kopenhago.

Mogens Rude Andersen
Espergærde, Danlando
22.04.2013

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 15; | Aldoni propran komenton

15.
Bettyc234 je 2016-01-20 17:28:39

Kara Mogens, Mi deziras al vi feliĉan naskiĝtagon! Sanon, feliĉon kaj ĉion bonan! Amike Betty

14.
frans je 2016-01-20 15:58:32

Kara Mogens. El Tampere tutkore gratulas Sylvia kaj Veli kaj deziras al vi aktivajn kaj sanajn jarojn. Veli jam havas 80 jarojn, al mi mankas kelkaj. Mi divenas, ke vi ankoraŭ esploras kaj -os iujn interesajn temojn, kun kiuj ni povos konatiĝi en edukado.net. Dankon anticipe.

13.
Sylvain je 2016-01-20 14:27:14

Kara Mogens, elkore mi deziras al vi plej belan tagon. Mi vere tre valorigas vian grandan helpon al Edukado.net tiujn pasintajn jarojn, kaj rememoras kun granda plezuro niajn renkontiĝojn dum la UK en Danio. Sylvain

12.
autuno je 2016-01-20 10:06:16

Kara Mogens Rude Andersen, En tiu ĉi Jubilea Tago via, mi rememoras mian ŝuldon al vi pro via redaktado, kaj bela prezentado de Kultura Vojaĝo en Vjetnamio. Mi esprimas mian admiron pro via organizo de la datreveno de Montevideo-60, kaj mian dankon pro via intereso pri mia rilato kun Prince Henrik de Danio kiam mi estis samklasano kun li en Hanojo. Grandegan kontribuon vi faris al Esperantujo, kaj mi estas certa, ke multaj fruktodonaj sukcesoj antendas vin en la venontaj jaroj.. Amike, Thu

11.
vmel je 2016-01-20 07:35:04

Kara Mogens!
Mi tutkore gratulas vin okaze de via jubileo. Mi deziras al vi sanon, optimismon, inspiron kaj realigon de ĉiuj viaj revoj kaj streboj.
Via multflanka Esperanto-agado estas vere granda kaj nesubtaksebla. Instruado, verkado de demandoj por RISKO-ludo, prizorgo de niaj kulturaj valoroj... kaj tutcerte plejparton mi eĉ ne scias. Por mi ĉiam estas treege interese kaj plezure legi viajn longajn leterojn, ankaŭ ricevi valorajn literaturpecojn, kiujn alimaniere ne eblus akiri.
Amike kaj sincere - Valentin Melnikov, Rusio.

10.
Monika je 2016-01-20 06:49:08

Kara Mogens,
Mi deziras al vi tre feliĉan naskiĝtagon, bonan sanon, ĝojon kaj multe da tempo por ĉio tio, kion vi ŝatas fari!

9.
Katalin je 2016-01-19 23:53:39

Kara Mogens,
hodiaŭ estas via 80-jara datreveno kaj mi deziras saluti vin kore okaze de tiu bela jubileo. Mi dankemas al vi pro la multaj helpoj, por la vjetnama kurso, aliaj valoraj materialoj kaj programoj, kaj nelastokaze pro la valorega helpo en la ludo RISKO. Sen vi mi ne sukcesus teni ĝin funkcianta. Mi deziras al vi bonan sanon, multe da amo en la familio, multe da tempo por viaj hobioj, la astronomio, plantoj, birdoj kaj naturo.. kaj ankaŭ por nia kara lingvo. Kore brakumas vin kaj dankemas pro via amikeco, Katalin

8.
Katalin je 2014-02-01 20:40:25

Mesaĝe venis al la redaktejo opinio de Birthe Lapenna
"Okaze de la elekto de Mogens Rude Andersen, kiu nun troviĝas sur la listo de meritplenaj personoj de la Panteono, mi tutkore gratulas lin. Li absolute meritas tion, ĉar li estas tre diligenta, lerta kaj preciza persono, kiu ĉiam estas preta helpi multajn esperantistojn. Efektive li estas unu el la plej kompetentaj esperantistoj en Danio. Laŭ mi la danoj ne sufiĉe utiligas lian talenton.
Ĝenerale ankaŭ ne la gvidantoj de la cetera Esperanto-Movado bone scias utiligi la mondfamajn sciencistojn kaj aliajn grandajn personecojn, kiuj perfekte regis/as la Internacian Lingvon, Esperanto, kaj eĉ multege laboris/as por ĝi. La esperantistoj tute ne komprenas aŭ - pro diversaj motivoj - tutsimple ne(!) volas kompreni, ke ili estus povintaj fari la plej bonan "reklamon" por la lingvo, SE ili scius utiligi la bonegan ŝancon havi tiajn nomojn/personecojn en la sino de la Esperanto-Movado mem, sed kompreneble nur se ili scius lerte informadi la mondon ekster la Esperanto-Movado. Per tia metodo oni estus povinta fari mirindan progreson pri la Internacia Lingvo, sed tio postulas, kompreneble, sufiĉe kapablan organizanton.
Birthe Lapenna"

7.
frans je 2013-12-22 16:38:47

Kara Mogens! Mi gratulas vin kaj ĝojas, ke vi nun estas membro en la Panteono. Antaŭ du jaroj mi neatendite ricevis la okazon pliriĉiĝi de viaj prelegoj kun larĝa krommaterialo. Dum la jaroj ankaŭ la surĉiele fiksitaj "rakontoj" fariĝis konataj al mi pere de vi. Sed ĉu vi kulpas pri la neeblaj demandoj en RISKO? Aŭ ĉu estas Katalin? Pri tiuj mi ne gratulas vin. Bonan Kristnaskon al vi kaj via edzino! Dez. Sylvia

6.
stelamiko je 2013-12-17 19:01:16

Karaj Katalin, Monika, Alexandre, Betty kaj Jorma,
Elkoran dankon pro la tre varmigaj vortoj okaze de mia en-Panteon-iĝo. En la bela Zamenhofa Tago – de frua mateno ĝis preskaŭ noktomezo – miaj pensoj migradis al la multaj personoj dise en la mondo, kun kiuj dum nun 60 jaroj mi havis la plezuron, la privilegion, esti en kontakto kaj kunlabori dank' al la scio de la Internacia Lingvo. Verdire, Esperanto estas genia kreaĵo.

Mogens Rude Andersen, Espergærde, Danlando

5.
farton je 2013-12-17 17:14:20

Kara Rude

Kompreneble estis vera plezuro rimarki vian nomon en Panteono. Nia sukcesa kaj fruktodona kunlaboro komenciĝis jam 1963, kiam vi vizitis en Finnlando kaj instruis Esperanton en elementa finna lernejo dum unu semajno kiel gastinstruisto.
Vian prezenton mi surpaperigis kaj atente tralegos plurfoje. Laŭ mia kalkulo ni jam kune aktivis 50 jarojn. Do - indas tosti por tiu feliĉa fakto.
Havu vi fortojn daŭrigi vian vojmontran, pioniran plugadon sur la pedagogia kampo.
Amike kun bondeziroj - via finna kolego kaj amiko -
Jorma Ahomäki ĉe Piispanristi proksime al la urbo Turku en la sudokcidenta Finnlando.

4.
Bettyc234 je 2013-12-16 08:16:00

Kara Mogens, Sinceran gratulon pro via elstara agado.
Mi estas unu el la bonŝancaj esperantistoj, kiu profitis kaj profitas de via apogemo. Pro la fakto, ke ni ne menciis la bonkoran helpon donite al la Kopenhaga Esperantisto-klubo (KEK) aŭ la altnivelajn festenojn okaze de Zamenhoftagoj, mi tiel faras.
Koregan dankon pro ĉio.

3.
Forigita uzanto je 2013-12-15 19:43:30

Multajn varmajn bondezirojn al vi kara amiko! Mi tre shatas nian kunlaboron kaj viajn brilajn prelegojn kaj ekspoziciojn.

2.
Monika je 2013-12-15 13:31:58

Kara Mogens, akceptu miajn elkorajn gratulojn!!!
Amike, Monika

1.
Katalin je 2013-12-14 23:23:58

Kara Mogens, Mi ne konis multajn tiom precizajn kaj diligentajn personojn kia vi estas. Estas honoro koni vin, labori kune kaj havi vian konstantan kaj fidindan subtenon en mia laboro. Dankon por la kunkreado de la reta kurso Kulturvojaĝo al Vjetnamio, kompilado de aliaj interesaj materialoj por Liberaj studoj kaj certe dankon pro la plurcent demandoj, kiujn vi enmetis en la ludon RISKO.
Bonan sanon kaj feliĉon al vi, Amike, Katalin

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.