Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Spomenka Štimec
Vivtempo:1949 -
Devenlando:Kroatujo
Agadlando(j): Francujo, Italujo, Kroatujo, Svedujo, Usono
Prezento:Naskiĝis en 1949 en Orehovica, proksime de Čakovec en Kroatio.
Aǔtoro, instruisto, organizanto de kulturaj aranĝoj.

Postenoj:
1972-1994 oficis en Internacia Kultura Servo, Zagreb, respondeca por eldona agado, evoluo de instrumaterialoj, organizo de kulturaj eventoj.
1994-1995 oficis en Ambasadejo de Malajzio en Kroatio.
1995-2012 profesia sekretario de Kroata Esperanto-Ligo.

Esperanton lernis en gimnazio en Varaždin en 1965.

Diplomiĝis en Filozofia fakultato en Zagreb 1972 pri la germana kaj franca lingvoj.

Instruis en diversaj kursoj en Kroatio, Francio, Italio, Svedio, Koreio kaj en Usono en Universitato Hartford 1993 kaj 1994.

En Nordamerika Somera Kursaro ŝi instruis en 1995 kaj 2000 en San Francisco en San Francisco State University, en 2003 en School for International Training, Brattleboro en Vermon, en 2009 en University of California en San Diego kaj en 2012 en University of Texas-Dallas.
En Internacia Kultura Servo kunaŭtrois lernolibron lau la Zagreba Metodo (ekde 1979).

Ŝi verkas en Esperanto.

Verkoj:

Ombro sur interna pejzaĝo, romano, 1984. du eldonoj
Vojaĝo al disiĝo, novelaro, 1989
Nesenditaj leteroj el Japanio, 1989
Geografio de miaj memoroj, vojaĝlibro 1992
Tena – hejmo en Mezeǔropo, romano, 1996
Tilla, romano 2002
Hodler en Mostar, romano 2006

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; | Aldoni propran komenton

3.
Forigita uzanto je 2012-12-19 07:35:41

kara Spomenka,
Vi forgesis diri, ke vi skribis la libron "Kroata milita noktlibro", tre gravan verkon, kiun mi francigis en 2004.
Vi ne nur estas talenta, vi estas modesta. Kore salutas
Ginette
Ankaŭ la lernlibroj verkitaj de vi tre gravas:
La zagreba metodo, verkita de kvaropo en kiu vi estis.
Esperanto ne estas nur lingvo

2.
herzbergcentro je 2012-12-17 03:27:50

Elkore gratulas Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar el Herzberg!

1.
Boris je 2012-12-15 02:04:20

Spomenka Štimec havas nesupertakseblajn meritojn en Esperantujo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.