Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Xuan Thu NGUYEN
Kromnomo:Aŭtuno
Vivtempo:1932 - 2017
Devenlando:Vjetnamujo
Agadlando(j): Vjetnamujo
Prezento:Curriliculum vitae de Nguyen Xuan Thu
Nomo: NGUYEN Xuan Thu (en la vjetnama skribo: NGUYỄN Xuân Thu)
Sekso: viro
Naskiĝdato: 1932-08-23
Esperantistiĝis en 1957
Membro de UEA, de ILEI, kunlaboranto de edukado.net, de la listo “La bona lingvo” gvidata de Renato Corsetti, kontribuanto de Tatoeba.
Ĝenerala sekretario de VEA de 2004 al 2010.
Membro de Centra Komitato de Vjetnama Esperanto-Asocio (VEA), estro de Trejna Komisiono de VEA.
Lingva nivelo: C1-C2
Atestilo pri meza nivelo laŭ UEA-ILEI: 2004.
Atestilo pri C1 nivelo laŭ KER: 2012.
Atestilo (diplomo) de Boris Kolker pri finstudo de “Internacia Perfektiga Koresponda Kurso” (IPKK) per la libro “Vojaĝo en Esperanto-lando”, “havante sufiĉajn konojn por instrui Esperanton en elementa kaj mezgrada kursoj”. Septembro 2004.
Lingve kontrolis la vjetnamajn versiojn de la “Zagreba Metodo” (2006) kaj “Esperanto per Rekta Metodo” (2008)
Atestilo konfirmita de s-ino Mireille Grosjean pri aparteneco al Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE) de UEA-ILEI ekde Oktobro 2006.
Julio-Aŭgusto 2012: UK-97 LKK-ano pri informado kaj Gazetara servo.
Tradukanto kaj redaktoro de la esperanta versio de “Taglibro de Dang Thuy Tram”, eldonita en 2011.
Kompilanto kaj redaktanto de aperonta en 2013 Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro .
Redaktoro de retpaĝo de VEA: http//e.vea.vn
Kontribuis per artikoloj al Esperanto en Azio, La Revuo Orienta, publikaĵoj de s-ro Hori Yasuo, per intervjuoj al Radio 3ZZZ de Aŭstralio kaj El Popola Ĉinio, Ĉina Radio Internacia.
Kontribuis al la rubriko “Mozaiko” de la malnova paĝaro de edukado.net
Kontribuis al la kurso “Kultura Vojaĝo en Vjetnamujo” de edukado.net en 2011.
Kontribuis en Esperantologio Konferenco en UK-97 per prelego “Esperantigo de personaj nomoj kaj loknomoj – La kazo de Vjetnamio”.
Kontribuis al la “Tago de Vjetnamio” kadre de UK per prelego pri “Tradicia Medicino kaj Medicinaj Plantoj el Vjetnamio”.
Tradukis “La Unuan Libron” de L.L. Zamenhof en la vjetnaman kun vortaro Eo-Vn kaj Vn-Eo omaĝe al la Jubileo de Esperanto kaj por ekzpozicio de diversaj versioj de la Unua Libro en Bjalistoko.
Prezentis planon por vjetnama versio de Projekto Esperanto-125 konsistanta el 5x5x5 = 125 eroj.
Regule intruas Esperanton je niveloj A2-B1 ene de Fremdlingva Universitato- Hanoja Nacia Universitato, kaj precipe por trejni volontulojn-helpantojn por IJK-63, UK-97kaj IJK-68.
Skribas ekzamen-testojn kaj ekzamenas je A2 kaj B1 niveloj por enlanda movado.
Instigis aliĝon al ILEI kaj kreadon de landa sekcio ĉefe por junaj esperantistoj.
Instigis junulojn partopreni al RITE kursaro de edukado.net
Instigis junulojn ekzameniĝi je B1-B2 kaj C1 niveloj de KER ekzameno dum UK-97.
Dum la 102a UK en Koreio sinjoro Thu estis distingita kiel HONORA MEMBRO de UEA.


Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 15; | Aldoni propran komenton

15.
Heidi_Goes je 2017-10-22 07:51:41

Mi tre bedaŭras kaj kondolencas al amikoj kaj familianoj. Ni kunlaboris rilate al "Taglibro de Dang Thuy Tram", kies tradukon mi provlegis. En decembro 2016, kiam mi estis en Orienta Timoro, li tiom impresiĝis pri mia laboro tie, ke li invitis min veni al Vjetnamio, pli precize Dangang-urbo en 2018 aŭ 2019. La celo estus trejni volontulojn por la 10a Kongreso de Esperanto en la lando. Mi neniam imagis ke mi ne plu povos renkonti lin.

14.
Boris je 2017-10-19 23:51:22

Ho, kia malfeliĉo! Thu estis certagrade mia lerninto per “Vojaĝo en Esperanto-lando”. Li mem instruis en Vjetnamio per tiu perfektiga kurso.

13.
Monika je 2017-10-19 10:56:54

Mi tristas kaj elkore kondolencas.

12.
Renatocorsetti je 2017-10-19 10:52:14

Jen homo antaŭ kiu la tuta movado devas klini siajn flagojn! Ni daŭrigu lian agadon! Renato

11.
anna_lowenstein je 2017-10-19 09:43:41

Mi ege bedaŭras ekscii pri la morto de nia kara Thu. Kiel membro de la Sekcio pri kontrolado de lerniloj en la Akademio li estis aktiva, kaj fakte li laste sendis al mi sian komenton pri la teksto, kiun ni diskutis, en la pasinta majo. Ĉar li estis tiel mense vigla, mi eĉ ne imagis, ke li estas 85-jaraĝa, kaj malkovras tiun fakton kun surprizo nur nun. Li ege mankos ne nur en la laboroj de la Akademio, sed ankaŭ kiel ĝentila kaj afabla homo.

10.
Mireille je 2017-10-19 09:02:14

Mi estas trista. Sinjoro Thu estis kolego kaj amiko, kun kiu mi fojfoje diskutis per skajpo. Dum unu el tiuj agrablaj momentoj komunaj el du anguloj de la mondo Sinjoro Thu diris al mi: "Ĉu ni povus por momenteto paroli en la franca?". Mi jesis. Kaj mi devis miri: li parolis kiel denaskulo! Mi donus al li C2 atestilon por liaj konoj de la franca, senhezite. Estas fakto, ke li studis en sia lando en sia infanaĝo kaj en universitato en epoko, kiam Vjetnamio estis kolonio de Francio. Siajn konojn li volis montri al mi, li volis, ke mi sciu, kaj tuj ni reiris al Esperanto kompreneble kaj al movadaj temoj. Mi sendas miajn plej elkorajn kondolencojn al lia familio kaj al la vjetnama movado.

9.
probal53 je 2017-10-19 04:41:19

Karaj, mi kondolencas al la familianoj kaj aliaj plej rekte, plej persone trafitaj de la forpaso de akademiano Xuan Thu NGUYEN la 18an de oktobro. Mi kunsentas kun la vjetnama movado, por kiu la perdo estas grava bato. Mi bedaŭrinde ne havis la honoron persone koni lin. Tial, omaĝante al tiu korifea figuro kiu servis al lando kun longe establita graveco sur la esperantuja mapo, mi preferas atentigi pri lia nefinita tagordo. Akademiano NGUYEN estis en la Akademio direktoro de la Komisiono pri Homaj Nomoj. Rekandidatiĝante por tiu posteno en 2016, li skribis interalie jenajn gravajn vortojn:
"La Komisiono pri Homaj Nomoj kolektis 23 respondojn fare de akademianoj, korespondantoj kaj aliaj respondintoj al la tiutema enketilo. La kolekto, ĝisdatigita je la 16a de septembro 2015 estis sendita al ĉiuj membroj de la Komisiono.
_Plano por 2016-2018_
La ĝisdatigita kolekto ampleksas respondojn el 14 landoj: Anglio, Bahreino, Barato, Filipinoj, Finnlando, Germanio, Irano, Islando, Israelo, Italio, Japanio, Malto, Rusio, Sauda Arabio, Usono. Tiuj landoj kovras grandan parton de la kulturaj regionoj de la mondo.
Tamen, mankas respondoj el gravaj landoj (laŭ kultura, esperantaj vidpunktoj) kiel Hispanio, Koreio (nur unu tre konciza); kaj landoj, kie [la] Esperanto-movado ankoraŭ ne viglas, kiel Kamboĝo, Malajzio, Indonezio, kaj multaj landoj el Afriko. Mankas landoj [en] Norda Ameriko (kiel Kanado), en Latina kaj Suda Ameriko."
Mi volus peti vin ĉiujn, kiuj omaĝas al li, kunmeti viajn fortojn por ŝtopi tiujn breĉojn en la laboro farita de akademiano Nguyen. Fini lian laboron estos la plej taŭga montro de nia serioza admiro al liaj atingoj.
Amike kaj kunfunebre
Probal

8.
gravuristo je 2017-10-19 03:13:32

Ni, la frenezaj geavoj, kondolencas .................ploras, ploregas la forpason de sinjoro Thu................ Ni vojaĝis 4 foje en Vjetnamio kaj amikiĝis kun li. Ni partoprenis kurson kreita de li (Kultura vojaĝo al Vjetnamio)............Plor, plor, plor...........

7.
gravuristo je 2017-07-24 15:54:28

Gratulegoooooooooooooooooooooojn sinjoro Thu (aŭtuno) de la frenezaj geavoj. Ĉu vi memoras ke ni ploris antaŭ ol rehejmeniri post nia renkontiĝo en Hanojo........... Ni enamiĝis Vjetnamion, kaj kompreneble danke al homoj, kiel vi.

6.
Boris je 2017-07-23 19:30:43

Gratulegon, Nguyen Thu! Mi ĝojas, ke mia kolego kaj granda ŝatanto de "Vojaĝo en Esperanto-lando" ricevis tiun honorigon de UEA!

5.
stelamiko je 2012-12-18 12:37:49

Kara Sinjoro Thu

Via tre ampleksa agado por la bono de la Internacia Lingvo preskaŭ senspirigas min. Kiel unu homo kapablas tiom atingi verdire mirigas min. Tre juste ke vi venis en la Panteonon. Varman gratulon. Per la Interreta kurso "Kultura vojaĝo al Vjetnamio", pri kies realigo mi estis tre modesta radeto, mi multon lernis pri via lando kaj elkore dankas. Multajn prosperajn jarojn deziras al vi

Mogens Rude Andersen

4.
salutnomo je 2012-12-18 10:14:23

Mi estas tre danka al s-ro Aŭtuno, pro la belega kurso pri la vjetnama kulturo, kiun li ĉiĉeronis kun entuziasmo kaj afableco. Mi aprezis tre multe ankaŭ liajn tradukaĵojn el la vjetnama literaturo. Varman gratulon kaj bondezirojn por novaj estontaj agadoj!
Amike,
Luiza CAROL

3.
Sylvain je 2012-12-18 09:32:28

Elkore mi omaĝas al Thu kiu estas ne nur atestanto kaj aktoro de multaj paĝoj de la historio de sia lando, sed ankaŭ modelo de afableco, modesteco kaj kono por ĉiuj ni, gejunuloj - bone estas povi enkalkuli sin en tiun tutrelativan grupon :-) ... Gratulojn, Thu. Ke ni ankoraŭ tre longe povu ĝui vian karan lumon.

2.
Myntsy je 2012-12-16 17:50:26

Dum la Kultura Vojaĝo vi vere multe instruis al mi pri via lando kaj dum la UK dum la prelegoj. Preskaŭ ĉiu tage post la kongreso mi parolis al iu finnandano pri Vjetnamio, dank' al scioj, kiujn vi instruis al mi en esperanto. Ankaŭ mi povis konstati, ke viaj gelernantoj diligente lernis la lingvon kaj nun estas entuziasma juna generacio de esperantistoj en Vjetnamio.

1.
Boris je 2012-12-15 01:52:54

Xuan Thu NGUYEN estas unu el miaj plej prifierindaj lernintoj. Gratulegon al vi, Thu, kaj pluajn sukcesojn!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.