Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esu Esperanto eilinis
Subtitolo:Mi estas soldato de Esperanto
Aŭtoro(j): URBONAS, Aloyzas
JEGOROVAS, Povilas
Eldonejo:Eldona Instituto pri Sciencaj kaj Enciklopediaj Libroj. Vilnius. 2003
ISBN:5-420-01528-5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 12,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):litova
Nia opinio:La libro estas unu el la bele eldonitaj libroj de la Litova Esperanto-Asocio, per kiu ĝi preparas sin kaj ankaŭ la popolon de sia lando por la akcepto de UK en jaro 2005.
En tiu ĉi litovlingva libro la legantoj povas legi konversaciojn kaj intervjuojn kun famaj esperantistoj de Litovio kaj eksterlando. Dekoj da fotoj proksimigas la enhavon al la legantoj.
Ni volonte legus opiniojn pri la libro, verkitajn de litovlingvaj legintoj de la verko.
Kreodato:2004-11-15 00:00:00
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:33586
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Povilas JEGOROVAS je 2005-01-18 13:01:31    

La suban prezenton nia redaktoro trovis ĉe hejmpaĝo de LEA

Fine de la Jaro 2003 en Vilnius prestiĝa Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj aperigis en litova lingvo popularan libron de ĵurnalisto Aloyzas URBONAS kaj prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas JEGOROVAS "Esu Esperanto eilinis" (Mi estas soldato de Esperanto). libro aperis en 2000 ekz. Ĝi konsistas el konversacioj kaj intervjuoj kun dekkelkaj famaj esperantistoj de Litovio kaj proksimume kun la sama kvanto de konataj eksterlandaj esperantistoj. Tiuj konversacioj okazis en kelkaj UK-oj (Prago, Adelajdo, Montpeliero) kaj dum aliaj renkontiĝoj. Parto de tiuj konversacioj en formo de artikoloj jam estis aperintaj en diversaj litovaj gazetoj.

Krom antaŭparolo la libro enhavas renkontiĝojn kun jenaj litovaj esperantistoj - Albertas STABINGIS, Petras CELIAUSKAS, Konstantinas PUODENAS, Antanas MEKYS, Petras RUKSENAS, Vytautas SILAS, Pranas GAVENAS, Zenonas SABALYS, Stasys GAIDAMAVICIUS, Ruta VAICIUNAITE, Aloyzas GUDAVICIUS, Juozas VAICIUS, Arimantas RACKAUSKAS, Emanuelis DVARIONAS, Algimantas PILIPONIS, Laurynas Algimantas SKUPAS, Sigita STAISIUNAITE, Ricardas LIAUDANSKAS, Vladas ZUROMSKIS. Krome, en tiuj raportoj estas menciitaj multaj aliaj litovaj esperantistoj. En speciala ĉapitro "Dialogo apud mapo" fine de la libro, oni povas legi pri multaj aliaj litovaj esperantistoj, loĝantaj en grandaj urboj kaj en provinco.

En la dua parto de la libro oni povas legi pri jenaj eksterlandaj esperantistoj - Maryvonne kaj Bruno ROBINEAU, Piter MILES, Gyorgy NANOVFSZKY, Almir kaj Zilda FEREIRA, Kirsten TOVE-THURO, Osmo BULLER, Amri WANDEL, Spomenka STIMEC, Josep FRANQUESA SOLE, Roman DOBRZYNSKI, Aristophio ANDRADE ALVES FILHO, Anton ZACHARIAS, Atilio ORELLANA ROJAS, Aleksas MASIUKAS, Tatuo HUZIMOTO (pri Ito KANZI - Ludovikito), Mikaelo BRONSTEJN, Trevor STEELE, Renato CORSETTI, Halina GORECKA, Aleksander KORJHENKOV, LEE Chong-Yeong, Ulrich LINS. Estas menciitaj ankaŭ multaj aliaj famaj eksterlandaj esperantistoj.

En du lingvoj (litova kaj Esperanto) oni povas legi ampleksajn tekstojn pri la aŭtoroj de la libro. Same titolpaĝo estas dulingva. Entute la libro estas 208-paĝa, el ili 32 paĝoj konsistas el la plej diversaj fotoj (entute 82 fotoj). Libron redaktis Mecislovas GRIKPEDIS. Tiu ĉi libro estas la dua el seplibra serio de tiu ĉi eldonejo. Ĝi havas komunan kovrilon, faritan de profesia pentristo Albertas BROGA. La libro estas eldonita renkonte al la 90-a UK en Vilnius en 2005. Libron oni povas akiri ĉe UEA aŭ ĉe Litova Esperanto-Asocio. Ĝi estos vendata tra Litovia ĝenerala librovendeja reto. La libro estas bona propagandilo de Esperanto.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.