Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto pro dĕti
Aŭtoro(j): MELICHÁRKOVÁ, Jana
Eldonejo:KAVA-PECH, 2003
ISBN:80-85853-64-7
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 5,10 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):ĉeĥa, Esperanto
Nia opinio:La eldonaĵo estas nove ellaborita baza lernolibro de e-o por infanoj (6-12 jaraj), kie la tekstoj estas akompanataj de abundaj kaj ĉarmaj ilustraĵoj. Kvankam la libreto estas celita por ĉeĥaj infanetoj, ĝi estas bone uzebla ankaŭ internaciskale, ja nur lecionkomence la titoloj kaj la vortolistoj estas dulingvaj.
La 30 paŝetoj (bone ellaboritaj kaj dozitaj) plenigas nur unu paĝon (vidu la 5an), la kvanto de la materialo estas digestebla kaj tio donas sukcesosenton dum la lernado.
Post tiuj paĝoj sekvas kelkaj poemetoj kaj rakontetoj, dek paĝoj da tondeblaj kaj kunmeteblaj kartetoj. La dupaĝa uzkonsilaro estas ĉeĥlingva, sed baldaŭ aperos esperantlingva aldonaĵo.
La libreto mendeblas ĉe la eldonejo KAVA-PECH kie vi povas informiĝi ankaŭ pri rabatkondiĉoj.
En 2006 aperis la dua volumo de la libro kun titolo: Esperanto por infanoj 2
Kreodato:2003-06-09 00:00:00
Lasta redakto:2006-04-11 17:19:34
Montroj:49759
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 5; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 5
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

2.
Stefan MacGill je 2004-12-09 12:09:28    

Libro ĉefe bona pro abundaj ilustraĵoj kaj bona enpaĝigo. Alloga komenca lernilo por infanoj. Mi sopirus vidi pli da verboj prezentitaj pli frue, kaj pli da modelaj dialogetoj per kiuj lernantoj povos vere komuniki unu kun la alia. La tekstoj ĉefe priskribas.

1.
Josef Voj᣸ek je 2003-06-23 06:46:28    

Ĝuste tia lernolibro por infanoi mankis. Dank' al desegnaĵoj estas la teksto bone komprenebla por infanoj. Tia instruilo bone helpos instruadon al infanoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.