Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Nouveau Cours d'Espéranto (3a eld.)
Subtitolo:La langue internationale
Aŭtoro(j): LUDWIG, Edmond
TRIOLLE, Renée
Eldonejo:Esperanto-France, 2001.
ISBN:2-9507376-4-1
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 21,00 kun kasedo EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):franca
Nia opinio:La lernilo de la du spertaj geinstruistoj kaj verkistoj estas verkitaj por kursa kaj memlerna uzo. Kaj prave: estas malmultaj lerniloj, kiuj vere tiom taŭgas por memlernado, kiel tiu ĉi. Aŭtodidaktoj post mallonga trakuro de la gravaj reguloj de e-o (ĉu helpe de la librokomencaj paĝoj, ĉu per alia libro) povas komenci la studadon laŭlecione, eĉ se la tekstoj je la unua vido ŝajnas esti tro komplikaj, longaj kaj informriĉaj. (Por franclingvanoj certe ne estas problemo kompreni la enhavon.)
La konstruo de la lecionoj estas la sekva: teskto, demandoj al ĝi, dulingva vortolisto, utilaj esprimoj, diversaj ekzercoj, gramatika klarigo.
La tekstoj estas interesaj, modernaj, tute ne kutimaj al tiuj de e-lerniloj, spegulas la ĉiutagan vivon, uzas adekvatan lingvaĵon kaj leksikon. La ekzercoj estas utilaj, kiuj helpas alproprigi ne nur gramatikajn regulojn, sed instruas ankaŭ multajn utilajn fraz-strukturojn kaj esprimojn, ekzercigas ilin helpe de donita modelfrazo. Aparta atento estis donita al la falsaj amikoj por franclingvanoj. Por la multnombraj ekzercoj troveblas ankaŭ solvoj librofine.
La gramatikaĵoj estas klarigitaj en la franca akompanate de sufiĉe da ekzemploj.
En la dua parto de la libro troveblas antologio, kun fragmentoj de literaturaj verkoj (vidu la enhavtabelon sur la sekva paĝo) kaj ankaŭ ties legado estas helpata de mallonga vortolisto kaj atentigo pri interesaj esprimoj kaj lingvaĵoj. La libron finas utilaj informoj ne nur pri la lingvo, sed ankaŭ pri ties uzebloj kaj uz-ejoj.
La bonan lernilon ni konsilas ne nur por la studantoj de la lingvo, sed ankaŭ al la kolegoj kun la celo ĉerpi ideojn, gramatikajn ekzercojn (krom unu : 8/44 en kiu « reciproke » estas ekzercigata anstataŭ la pli klara « unu la alia(n) ».
Aĉeteblas ankaŭ elektronika versio de la libro kun franca-esperanta (8500 kapvortoj) kaj esperanta-franca (6400 kapvortoj) vortaroj eldonita de Christian Bertin.
Libreto kun disketo por PC kun Vindozo 95-98 mendeblas en la KATALOGO de la hejmpaĝo de Christian Bertin aŭ pere de retmesaĝo.
Kreodato:2003-05-09 00:00:00
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:39142
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.