Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Materialoj pri la nuna uzado de la akuzativo
Subtitolo:Priesperanta gramatika eseo
Aŭtoro(j): MOIRAND, Daniel
Eldonejo:FEL - Antverpeno, 1990.
ISBN:90-71205-35-5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lingvistika libro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 7,92 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 15,20 USD
Nia opinio:La lingvistika libro provas klarigi la uzadon de la akuzativo laŭbaze de 43 selektitaj verkoj, ampleksantaj proksimume 6750 paĝojn, verkitaj plejparte inter 1969 kaj 1980. La aŭtoro ne celas starigi normojn, ne preskribas kiel devus esti uzata la 'dua kazo' de la internacia lingvo. Konsciante pri la malfacileco de la ĝusta uzo li ne 'kondamnas', li simple kolektis centojn da akuzativ-ekzemploj, grupigis ilin laŭ iliaj funkcioj aldonante ĉe ĉiu kazo klaran gramatikan klarigon. La aŭtoro traktante la ekzemplojn simple konstatas faktojn, kelkloke 'miras' pri strangaj uzmanieroj, sume: priskribas la ĉiutagan (skriban) lingvon. Kiel legeblas en la enkonduko la aŭtoron gvidis praktikaj celoj, kaj ne intencis doni teoriajn lingvajn starpunktojn. Ĝuste pro tiu manko por lernantoj de la lingvo kaj por komencantaj instruantoj (espereble nur en kelkaj dubaj kazoj) ne vere servas la libro kiel praktika helpilo, nur kiel plua 'timigilo' pro la multflankeco de la akuzativo kaj pro la pluraj ebloj (mis)uzi ĝin (mal)respektante la belan kaj modelan stilon. La kompleksan verkon ni konsilas nur al lingvistoj, instruistoj, gramatikemuloj kaj - pri la ĝusta uzo de la akuzativo - konsciaj esperantistoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:20398
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.