Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Nuevo método de ESPERANTO
Subtitolo:para clases y autodidactas
Aŭtoro(j): DIEGO, de Fernando
Eldonejo:GRAM - Madrid, 2001. (3a eld,)
ISBN:84-88519-07-9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 12,30 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):hispana
Nia opinio:La gramatik-centra lernolibro, nuntempe taksata la plej bona por hispanlingvanoj konsilindas kaj por kursoj kaj por memlernantoj, havantaj sperton en la lingvolernado kaj celantaj ellerni ne tiom da komunikado kiom da strukturo de la internacia lingvo.
Post la enkondukaj informoj pri E-o kaj fonetikaj, gramatikaj resumoj venas tuj la unua, sufiĉe komplika dialogo (estas entute 10 en la libro) en flue parolata stilo kun paralela traduko al la hispana lingvo. La gramatiko estas traktata post la dialogo en punktoj, elirante el frazfragmentoj en la vicordo de ilia apero en la teksto (ofte ne laŭ la tradicia vicordo, kiun necesigus la laŭpaŝa, tuteca traktado de priskriba gramatiko, sekvanta la principon: de facilo al malfacilo. La fenomenoj kaj reguloj estas eksplikataj en la nacia lingvo. Post tiu parto venas listo de utilaj esprimoj, tradukekzercoj tien kaj reen (solvo donita fine de la libro) kaj laste dulingva vortolisto.
En la fina parto de la libro, (tute ne kutime al la aliaj lernolibroj) estas paĝoj pri ortografio, poetiko, falsaj amikoj, kaj kelkaj tre seriozaj sciencaj artikoloj por pruvi ke ĉion eblas esprimi en E-o.
Verŝajne ankaŭ ellerni E-on laŭ tiu libro. Ni atendas la spertojn de tiuj, kiuj lernis helpe de ĝi!
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:34235
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Rubeno Fernández Asensio je 2002-01-12 16:41:24    

Per tiu libro mi eklernis Esperanton. Ankoraŭ memoras kiel ridis antaŭ tiuj falsaj dialogoj, bombastaj, frazecaj, kaj ankoraŭ pli malnaturaj en la barokeca hispana traduko: ŝajnas preskaŭ la hispana lingvo de la epoko de Don Kiĥoto.
Sed mi ankaŭ memoras kiel avide mi ellegis la bonegajn lingvoklarigojn, absolute trafajn, kiuj videbligas la spertecon de profesia tradukisto.
Aliflanke la tradukekzercoj ĉe la fino mallogis min, kaj per la teksto de la solvitaj taskoj ĉe la fino de la libro uzis ilin tute same kiel la komencajn dialogojn, por lerni la lingvostilon per komparo. Traduki estas peza laboro por profesiulo, ne helpas al flua parolado de fremda lingvo. Estas multe pli utilaj la kolektetoj de parolaj esprimoj en ĉiu ĉapitro (kvankam ilia esperantigo ne ĉiam aspektas sufiĉe internacie).
Mi rigardas ĝin plej taŭga por memlernantoj kun sufiĉa scio pri lingvoj kaj sperto pri ilia profesia uzo, sed ne imagas kiel estas uzebla por klasoj; necesus malpezigi la dialogojn de sia literatura stilo, ekzemple, uzante surbendigojn de veraj dialogoj inter bonaj parolantoj pri pli esperantaj temoj. Tiel eblus ekspluati bazan principon, tiu estas, ekzerci komencantojn unue al kompreno.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.