Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Konversationsbuch Deutsch - Esperanto
Subtitolo:Konversacia libro
Germana - Esperanta
Aŭtoro(j): BLANKE, Detlev
DAHLENBURG, Till-Dietrich
Eldonejo:Wien - IEM, 1998 (2a, kompletigita eld.)
ISBN:3-901752-13-7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):konversacia libro
Nivelo:B2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 12,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 12,00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):germana
Nia opinio:La libro estas la plej ampleksa kaj aktuala E-germana frazaro, enhavanta ĉ. 5000 frazojn, ne nur pri la ĉiutaga vivo kaj ties parolturnoj, sed ankaŭ pri speciala leksika temo, kiel ekz. la lingvaĵo de instruhoroj (inklude ankaŭ gramatikajn terminojn) kaj pri esprimoj, grupigitaj laŭ la modalaj verboj de la germana lingvo (wollen, zollen, dürfen, müssen, können, mögen, ktp) esprimante la intencon de la parolanto.Freŝa, moderna leksiko, utilaj esprimoj. La orientiĝon kaj serĉadon helpas librofina germanlingva laŭvorta indekso.Same librofine troviĝas ankaŭ kelkpaĝa gramatika resumo kaj literaturlisto.
Recenzoj:Monato, 1999/12. 26p.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2011-01-10 22:20:21
Montroj:54976
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Dieter Dungert je 2004-12-09 10:49:13    

Tiu konversacia libro por germanlingvuloj, aktualigita eldono de 1998, estas vere ampleksa prezento de dialogoj el ĉiuj gravaj imageblaj situacioj. Ĝi estas aparte grava por instruistoj, ĉar ĝi enhavas multajn parolturnojn, kiujn oni povas uzi en paroligaj ekzercoj. Ankaŭ gramatika suplemento kaj literatura indekso enestas. Ne ekzistas multaj tianivelaj konversaciaj libroj esperantlingvaj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.