Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Egaleco kaj paco per Esperanto
Subtitolo:Nybörjarkurs i Esperanto
Aŭtoro(j): FORSMAN, Lars
Eldonejo:Karlskoga, 1993.
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 9,60 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):finna, sveda
Nia opinio:Precipe je gramatikaĵoj konstruita materialo, kiu konsistas el gramatikaj resumoj, ekzercoj, tekstoj kaj dulingva (E-sveda) vortolisto. La tuto ne estas dividita je klare distingeblaj lecionunuoj. La komprenon helpas la nacilingvaj klarigoj, flanke aperantaj vortoj.La intrigo: amikiĝo, korespondado inter sveda kaj itala geesperantista paro, prezentataj en mallongaj, simplaj tekstoj, konstruitaj servi gramatikajn instrucelojn. Librofine troviĝas tre bonaj resumtabeloj, solvo de la ekzercoj, kaj dulingva vortolisto.
La libro estas tradukita kaj adaptita ankaŭ al la finna lingvo.
Rekomendita akompana materialo povas esti por svedlingvanoj Esperanto gramatiko, verkita de la sama aŭtoro.
La materialo aĉeteblas ankaŭ ĉe la aŭtoro
Recenzoj:Lernolibroj de Lars Forsman, IPR, 2002/2.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-12-21 10:24:33
Montroj:17381
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 0; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 0
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Raita Pyhälä je 2006-06-27 11:01:43    

Kvankam modesta, la libro utilas al ĉiutagaj celoj, enhavas ankaŭ humuron, kiun ne ĉiu rimarkas. Eblas komenci per ĝi semajnfinan kurson kaj, dankon al librofinaj solvoj, partoprenintoj povos poste memstare daŭrigi se ili tion deziras. (Finniginto)

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.