Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Gramatika ABC-mempraktikilo
Aŭtoro(j): DAMME Van, E.
VLEMINCK De, Ch.
Eldonejo:FEL, 1993.
ISBN:90-71205-47-9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:B2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 16,80 EUR (sen varimposto)
FEL: 17,11 EUR (inkl. la varimposton)
Nia opinio:La libro estas bone uzebla je mezgrada lingvonivelo ne nur por memlernantoj, sed ankaŭ dum kursa instruado. La unuopaj gramatikaj problemoj praktikeblas plurnivele per travideblaj, bone aranĝitaj ekzercoj. Modeloj enkondukas la laboron, plurloke desegnaĵoj ilustras kaj vigligas la paĝojn. La plej oftaj ekzercotipoj estas dialogoj kaj kompletigendaj frazoj.
Uzu ĝin kun ABC-gramatiko de la samaj aŭtoroj.
Recenzoj:Monato, 1994/3.(p.24.)
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:20569
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 9; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 9
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

2.
Iwona Kocieba je 2005-01-22 22:24:27    

Post iom da hezito mi tamen donas kvin stelojn (mi pensis pri 4,5 ;-) ĉar ĝis nun ne eperis iu simila, komparebla libro. La libro enhavas multajn interesajn ekzercojn kaj gramatikajn resumojn (ofte prezentitaj tabelforme).Unu rimarko: la aùtoroj prezentas foje 'kuraĝajn' solvojn, kiuj estas malpli malofte uzataj ekz. alveni sur la merkato/alveni en la urbo. Plej ofte oni uzas akuzativon en tiuj kazoj sed mi supozas, ke la 'du skoloj' iusence pravas kun siaj argumentoj....do, mi kuraĝus diri: uzu kion vi preferas, sed klopodu argumenti tion. Same pri ata/ita kaj akuzativo post prepozicioj.Tiuspecaj gramatikaĵoj ĉiam diskutigas miajn gelernantojn...Tiu ĉi libro ofte inspiras min prezenti al miaj gekursanoj iun gramatikan temon aù verki ekzercojn. Verdire,ĝi estas aĉetinda libro(mi eĉ dirus aĉetenda) por tiuj, kiuj volas instrui la lingvon aù mem profundigi sian lingvokonon.

1.
Sylvain Lelarge je 2002-07-09 00:36:59    

Kion mi ege ŝatis estis la eblo laŭ miaj propraj bezonoj lerni. La nomo estas ABC, sed mi estis tute libera BCA-umi. Ĉu mi havis dubon pri iu gramatikaĵo? Tuj fari la ekzercojn (sufiĉe spritajn kaj tamen bone strukturitajn) kaj miaj duboj forflugis. Mi dankemas al la aŭtoroj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.