Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Konfuziloj
Subtitolo:vortoj, kiuj faras nian (langon), lingvon malfacila
Aŭtoro(j): WIERZBOWSKI, Przemysław
Eldonejo:espero, 2017
ISBN:ISBN 978-80-89366-22-4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro, gramatika libro, lernolibro
Nivelo:B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 13.50 EUR (sen varimposto)
FEL: 14.20 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Niaj legantoj certe bone memoras la sekcion de nia Fotoalbumo, en kiu ni prezentis la ĝenajn vortparojn, en ilustrita maniero, en la realigo de Przemek Wierzbowski. La bildoj kun la malfacilaj, ofte malĝuste uzataj vortoj havis grandan sukceson. Ni kun Sylvain kreis el ili kursmaterialon kaj sukcese uzis ilin dum niaj kursoj.
Jam delonge mi instigis la aŭtoron trovi manieron kaj formon eldoni tiun riĉan kolekton. Kaj jen, nun ĝi okazis. Danke al la slovaka eldonejo ESPERO aperis libroforme la kolekto de tiuj ĝenaj vortoj, entute sur 152 paĝoj lernendaj vortparoj, vort-triopoj, kelkfoje kvaropoj. La ilustraĵoj ne ĉiam estas la samaj, kiaj ili estis en la versioj, aperigitaj en nia retejo, sed ĉiuokaze la belaj kaj trafaj bildoj multe helpas la enparkerigon.
La eldonaĵon mi konsilas akiri kaj uzi por kursgvidantoj, klubgvidantoj kaj konsciaj lernantoj cele de plialtigo de ĉies lingvonivelo.

La libro aĉeteblas ĉe la eldonisto kontraŭ 12 eŭroj. Por libroservoj la prezo estas 9 eŭroj.

Enkonduko de la aŭtoro: Bonvenon en la mondo de konfuziloj - malicaj vortoj, kiuj faras Esperanton iomete malpli facila ol atestas niaj propagandaj broŝuroj. Sur 152 paĝoj de ĉi tiu libreto kolektiĝis vortoj konfuzaj jen pro la similsoneco (knari, knali), jen pro la etimologio kaj similo al vortoj nacilingvaj (rezolucio, pampelmuso), ĉiuj kun ilustraĵoj kaj difinoj bazitaj ĉefe sur Plena Ilustrita Vortaro.
La ideo pri ĉi tiu kolekto naskiĝis pro personaj kialoj. Ekzistas en nia lingvo vortoj, kies difinojn mi parkerigis kun granda malfacilo, kaj por faciligi la aferon kreis ilustritajn kartojn. Ĉar similan problemon havas pluraj samideanoj, miajn konfuzilojn mi komencis metadi en retan albumon. Ĉirkaŭ la projekto kolektiĝis granda aro da interesitoj proponantaj novajn vortojn kaj difinojn, al kiu mi elkore dankas.
Grava inspiro por mi estis aparte riĉa vortokolekto en la libro Esperantonimoj de Marinko Ĝivoje, kiu prezentas multegajn antonimojn, homonimojn, paronimojn kaj sinonimojn de Esperanto. Mi tre reko-mendas ĝin legi.
Kompreneble, ĉi tiu verko neniam povas esti centprocente kompleta. Mi esperas, ke ĝi estos nur paŝo por kolektado de forigendaj dirmanieroj, plibonigado de la lingvokono kaj evitado de vorto-misuzado. La ofte uzataj formoj „manĝi dezerton”, „rezolucio de ekrano”, „ŝpuroj sur neĝo”, „leteroj de alfabeto” kaj „pagi impoŝton” meritas malaperon.
Przemysław Wierzbowski

Recenzoj:Prezentoteksto en simpla lingvaĵo, farita de Maurizio Giacometto por UEA.Facila
Kreodato:2017-08-23 11:36:36
Lasta redakto:2024-02-07 13:16:27
Montroj:17517
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 65; Viaj elŝutoj: 0

Ekzemplopaĝo  PNG .png
Elŝutoj sume: 65
Kreodato: 2017-08-23 12:17:26

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.