Katalogo

Al la komenco

Titolo:Kroze-proze
Subtitolo:Literatura esearo
Aŭtoro(j): JOHANSSON, Sten
Eldonejo:Eldona Societo Esperanto, Stockholm 2013
ISBN:978-91-85288-40-3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):eseo - studoj
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 17,70 EUR (sen varimposto)
FEL: 18,00 EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:14 eseoj pri esperantlingva literaturo.
Komento de Valentin Melnikov:
Sten Johansson faris (kaj faras plu) kolosan laboron, treege utilan por nia literaturo. Li prizorgas plej aŭtoritatan retejon "Originala Literaturo Esperanta", konatan por ĉiu serioza literaturŝatanto, ankaŭ mem verkis plurajn recenzojn kaj eseojn. Nun tiuj valoraj tekstoj aperas libroforme. Kvankam paperaj libroj jam iom eksmodas, estas oportune kaj agrable havi tiun bonegan gvidlibron pri E-literaturo …

La enkonduka eseo Kial ekzistas literaturo en Esperanto aperis en Libera Folio.

Rigardu la ENHAVTABELON
Recenzoj:En Libera Folio legeblas intervjuo kun la aŭtoro okaze de la aperigo de la libro legeblas ĉi tie
Filmita recenzeto de P.S. Viana: en nia Filmejo
Kreodato:2013-12-04 23:45:47
Lasta redakto:2014-09-09 16:16:13
Montroj:14500
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Strukturo

Enkonduko: estas
Enhavo: Pri la Esperanta literaturo
Pri verkoj kaj aŭtoroj Esperantaj:

Ivan Ŝirjaev – la evoluo de verkisto
Scenoj el Siberio
Kiel legi – ĉu legi – Stellan Engholm?
Londonaj universoj
Stilisto inter sudo kaj nordo
La granda romano
Orientiĝi en absurda mondo
Bohemia amoro
Animigas la vortojn
Pri la Esperantaj krimromanoj:
Kvin krimaj kvaropoj kaj kelkaj kromaj kadavroj
Pri verkado kaj legado de prozo:
Loko kaj tempo en prozo
Dialogo kaj scenigado en prozo
Vidpunkto kaj voĉo en prozo
Fikcio kaj realo en prozo
Pri la aŭtoro

Ekstera formato

Mezuro: 14 x 20
Paĝnombro: 158
Koloreco: nigra-blanka
Ilustraĵoj: neniu
Legebleco: tre bona
Kunligmaniero: bindita
Ĝenerala aspekto: alloga

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
paulosviana je 2014-09-15 01:19:37    

Mi tre shatas tiun libron kaj ech produktis filmeton por diri tion:
https://www.youtube.com/watch?v=-Z3n9zkHu0o

Kopirajto © 2001 - 2017 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.