Katalogo

Al la komenco

Titolo:Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj
Aŭtoro(j): Pluraj aŭtoroj
NOSKOVA, Katarina
BALÁŽ, Peter
Eldonejo:Partizánske, 2013
ISBN:9788089366217
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):eseo - studoj
Nivelo:B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 9.00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Kolekto de kontribuaĵoj prezentitaj dum la Konferenco "Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko", kiu okazis en Modra en novembro 2012.
Prelegoj
Dum KAEST 2012 okazos pluraj sciencaj prelegoj en Esperanto. La detalan programskemovi povas vidi ĉi tie.

La kontribuaĵo de Katalin Kováts pri Retaj kursoj ĉe edukado.net legeblas en la Dosierujo.
Recenzoj:Recenzo de Stefan MacGill el IPR, 13/4. Paĝoj 36-38.
Unue, kio estas KAEST? ‘Konferenco: Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teknologio.’ Tiu okazas regule tra deko da jaroj, unue en Ĉeĥio, nun en Slovakio. La sesio de novembro 2012 havis la temon rekte interesan por instruistoj kaj ILEI, kies kvino da estraranoj partoprenis la tri-tagan aranĝon.
Komence aperas resumo pri la nunaj agadoj de E@I, sekvas resumoj de 19 pritemaj prezentaĵoj kaj 10 alitemaj. Ĉiu el ili havas kelklinian nacilingvan resumon en la angla kaj slovaka kune kun biografiaj notoj kaj foto de la kontribuinto. Du referaĵoj aliris la temon vaste: Peter
BALÁŽ starigas la demandon: ‘Moderna edukado – ĉu tempo por ŝanĝo de paradigmoj?’ Respondon donis Katarina NOSKOVÁ per ‘Lingvolernado per modernaj interretaj teknologioj: specifecoj, avantaĝoj kaj tiklaj punktoj’. Okazis kelkaj prezentaĵoj pri retaj lerniloj, ekzemple ‘ViVo’ kaj ‘Kono’ (ambaŭ de Bart DEMEYERE), ‘Duolingo’ (Miroslav HRUŠKA), retkursoj ĉe edukado.net (Katalin KOVÁTS) kaj Muzaiko (Veronika POÓR). Du prelegoj temis pri specifaj instrumetodoj: ‘BEK-umado’ (Magdalena FEIFIČOVÁ) kaj la Zagreba metodo (Zlatko TIŠLJAR).
Du intervenoj liveris superrigardojn pri kursoj aperintaj aŭ aperantaj: La unua estas la 32-lingve presita kurso ‘Esperanto per rekta metodo’ de Stano MARČEK; la dua estas la retkurso ‘Esperanto etape’ (pli frue nomita e125) de Stefan MACGILL. Interese, ili donas respektive 22 lecionajn resumojn kaj 26 etapajn resumojn, do eblas tuj kompari la malsaman vicordigon de la materialo, frape malsaman ekzemple ĉe la demandovorto ’Ĉu’, kaj specifa trakto de la kategorioj de la verbo (transitiva/netransitiva).
Klarigis pri Vikipedio en Esperanto Marek BLAHUŠ; pri E-agado inter triaaĝuloj Petr CHRDLE, pri la E-lernejo ĉe Eventoj en Budapeŝto László
SZILVÁSI, pri la Biblioteko en la E-urbo Herzberg Zsófia KÓRÓDY kaj pri eduk-terminologiaj problemoj Miroslav MALOVEC. Iomete parenca al
terminoj estas onomatopeoj kaj interjekcioj en Esperanto (prezento de Konstantin TIĤOMIROV) kaj vortaroj – pri kio prelegis Vinko MARKOVO,
sub la titolo ‘La radikoj de la Plena Ilustrita Vortaro kaj ilia kontribuo al la eduka rolo de SAT’.
Entute la libro eternigas la prezentaĵojn el valora densprograma renkontiĝo.
Kaj la eldonaĵo kaj la renkontiĝo estas ambaŭ rekomendindaj.
Kreodato:2013-09-26 14:42:54
Lasta redakto:2014-01-14 20:34:14
Montroj:12519
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 30; Viaj elŝutoj: 0

Enhavo kaj antaŭparolo  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 30
Kreodato: 2013-11-04 10:21:38

Strukturo

Enkonduko: estas
Enhavo: La enhavon de la prelegoj, sekve ankaŭ de la artikoloj, vi povas konsulti en la paĝaro de la aranĝo:
http://kaest.ikso.net/pmwiki/pmwiki.php?n=Main.Prelegoj

ĈEFTEMAJ PRELEGOJ ..................................................................................... 7

E@I - ĝia vojo en Esperanto-movado ...................................................................... 8
Peter Baláž

Enkonduke ............................................................................................................... 6

DeepDict: Konteksta reta vortaro de vera lingvouzo ............................................. 15
WikiTrans: La angla Vikipedio en Esperanto ........................................................ 28
Dr. phil. Eckhard BICK

Literumkontrolilo por Esperanto ........................................................................... 42
Marek Blahuš

Du gravaj serioj de sciencteknikaj aranĝoj en meza Eŭropo ................................ 49
(SAEST – AEST – KAEST)
Petro Chrdle

Komputlingvoscienca kaj logika analizado de matematikaj tekstoj ..................... 60
Marcos Cramer

ViVo ....................................................................................................................... 70
Bart Demeyere

Semantem-baza interlingvo por maŝina tradukado ................................................ 74
Sean Healy

Perkomputila tekstokompreno: ĉu pli facile en Esperanto? ................................... 81
Konstantin Ĥlyzov

Esperanto en komputa lingvistiko – retrorigardo................................................... 91
Ilona Koutny

Terminologiaj registraĵoj ...................................................................................... 105
Mélanie Maradan

Sonlibroj en Esperanto ......................................................................................... 115
Stano Marček

Apertium kaj Esperanto. Maŝintradukado al kaj el Esperanto per malfermitkoda platformo .............................................................................................................. 117
Jacob Nordfalk Hèctor Alòs I Font

Lexicon silvestre en nova aspekto – Vikipedio-Projekto ..................................... 126
Stefan Panka

Korpusoj kaj paralela tekstaro en Esperanto ........................................................ 137
Sonja Petrović Lundberg

Pola Radio en Esperanto ..................................................................................... 149
Red. Barbara Pietrzak

ESPSOF - videbligi morfemstrukturon surekrane ............................................... 157
Toon Witkam

GugloKVEK – por vidi veran vortuzon hodiaŭ en la reto ................................... 163
Toon Witkam


ALITEMAJ PRELEGOJ .................................................................................. 169

Festlibroj – nova fakliteratura ĝenro en Esperanto – kun aparta konsidero pri la festlibro por Humphrey Tonkin .................................................................. 170
Detlev Blanke

Interlingvistika agado sur landa nivelo: spertoj de la germana „Societo pri Interlingvistiko“ ................................................................................................... 184
Detlev Blanke

Publike paroli - personaj observoj kaj kelkaj proponoj ....................................... 198
Wera Blanke

Statistika pruvo pri kongrueco inter parola kaj skriba KER-ekzamenoj ............. 207
Iván Bujdosó

Pri sociologia esploro de Esperanto-movado ....................................................... 214
Zbigniew Galor

Kuracaj plantoj ..................................................................................................... 224
Stano Marček

Memregaj aŭtomobiloj: spertoj el la Urba Defio de DARPA kaj lastatempaj evoluoj.................................................................................................................. 239
Francesco Maurelli

Hardi metalajn materialojn per hejttraktado Hejttraktado per la ekzemplo de perprecipitaĵa hardado .......................................................................................... 253
Johannes Mueller

INNOTRANS – kio estas foiro hodiaŭ? .............................................................. 260
Jan Uldal Niemann

Valenta modelo de verbo el kontrasta vidpunkto en la slovaka, la germana kaj en Esperanto.............................................................................................................. 266
Bc. Katarína Nosková

Fiask-sekureco kaj difekt-toleremo en elektromekanikaj sistemoj ...................... 284
Konstantin Obraztsov
Ivan Odnokopilov

Esperanto kaj speleologio .................................................................................... 293
Ján Vajs

Sciencfikcio kaj robotoj ....................................................................................... 304
Toon Witkam


Trarigardo de la prelegkolektoj el la seminarioj kaj konferencoj AEST ......... 311
Unuoj: 29 artikoloj
Longeco de unu unuo: variaj
Indekso: ne estas

Ekstera formato

Mezuro: 15x21 cm
Paĝnombro: 239
Koloreco: nigra-blanka
Ilustraĵoj: kelkaj
Legebleco: bona
Kunligmaniero: bindita
Ĝenerala aspekto: alloga

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2017 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.