Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ni semas kaj semas ...
Subtitolo:Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj 1921-2011
Aŭtoro(j): Hämäläinen, Sylvia
Eldonejo:ELFI-Helsinki, 2012
ISBN:978-952-0364-9
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Nia opinio:La libron prezentas al la legantoj de edukado.net Jorma Ahomäki el Finnlando

"Ni semas kaj semas..."

Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj publikigis sian historion pri 90 jaroj 1921-2011. La libro aperis en marto 2012. Verkis ĝin instruistino Sylvia Hämäläinen el la urbo Tampere. Scivoleme mi komencis foliumi ĝin kaj poste avide tralegis la tutan verkon. Kvankam mi vagadis kun la tutlanda asocio pli ol kvindek jarojn, sur la paĝoj de la eldonaĵo mi trovis multajn interesajn surprizojn. El la tuta koro mi rekomendas la kreaĵon de Sylvia, kiu cetere ricevis subtenan, kuraĝigan stipendion de Fondumo-Esperanto en Helsinki. Indas tuj mencii, ke la publikaĵo havas resumon en la finna kaj sveda.

Estis agrable ekscii pri la aktiva agado de instruistoj dum naŭ jardekoj. Ĉiam oni invitis eksterlandajn gastojn por gvidi kursojn kaj klasinstruadon. Eblas citi nur kelkajn nomojn. La spaco ne permesas listigi ĉiujn konatajn fakulojn. Multaj Cseh-instruistoj modelis sur instrua kampo en Finnlando. Nepre menciindas Andreo Cseh (1895-1979) mem kaj lia disĉiplo Tiberio Morariu (1901-1987). Al la hungara skolo apartenas jenaj gastinstruistoj: István Szerdahelyi, Ferenc Jáki, István Morocz, Márta Kovács kaj Katalin Kováts. Polaj ´stelsemantoj´ estis Andzej Pettyn kaj Stefania Palica. Ni ne forgesu svislandanon Claude Piron. Detale kaj multflanke Sylvia Hämäläinen raportas pri atingaĵoj en la kadroj de la instruista asocio. Indas mem propraokule studi trankvile kaj atente la menciitan monografion. Efike plugis la instruan kampon ankaŭ dano Mogens Rude Andersen.

Finnaj pedagogoj abundas sur la paĝoj de la libro: Vilho Setälä, Joel Vilkki, Niku Tumi, Hannes Koivu, Raita Pyhälä kaj multaj aliaj. Tre palan bildon mi kapablas doni pri la fazoj de ELFI. Varman gratulon meritas Sylvia Hämäläinen pro sia persistema laboro kaj tre fruktodona rezulto. La libro havas 109 paĝojn kaj ĝi plenplenas pri raportoj koncerne diversajn projektojn kaj entreprenojn en lernejoj kaj someraj kursoj.

Eksperimenta instruado en la mezlernejo de Somero dum kvin jaroj 1958-1963 nepre estas notinda pro fruktodonaj rezultoj, kvankam oni ne povis daŭrigi la laboron post la retiriĝo de rektoro Joel Vilkki. Gravaj estis poste kursoj en la Someraj Universitatoj de Turku kaj Jyväskylä. La Universalaj Kongresoj en Helsinki 1922 kaj 1969 kaj Tampere 1995 plivigligis agadon sur pedagogia tereno en la lando. Sekvis
intensa agado en vesperaj lernejoj. Aperis novaj lernolibroj, kiuj pliriĉigis kolektojn de publikaj bibliotekoj. Gastinstruista agado ĉiam estis tre vigla. EŬ malfermis Eŭroscola-projekton, kiu ebligis al finnaj lernantoj partoprenon en aranĝoj en Strasburgo kaj Verona.

Laŭ statistikaj ciferoj la instruista organizaĵo neniam estis forta, sed tamen ĝi tre efike plugis instruan terenon kaj flegis fekundajn internaciajn kontaktojn kaj kunlaboron. Ni devas esti tre kontentaj, ke Sylvia Hämäläinen sukcesis kolekti gravan materialon kaj distribui faktojn libroforme al ĉiuj. Veli Hämäläinen forte subtenis en la agado. Ni ĉerpu ideojn por pluporti la torĉon. Persista agado de pasintaj generacioj ne povas lasi nin indiferentaj. Ni kaptu la okazon kaj daŭrigu la laboron laŭ niaj eblecoj. Unue necesas tralegi ĉi-tiun interesan historion de ELFI. Nur tre supraĵe mi sukcesis rakonti pri ĝi.

Jorma Ahomäki (6a de majo 2012)

Redaktora rimarko: pri aĉeteblo kontaktu la aŭtorinon ĉe Sylvia Hämäläinen.
Kreodato:2012-05-04 17:18:27
Lasta redakto:2012-05-06 10:11:51
Montroj:16237
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Raita je 2012-05-06 15:44:04    

La libro bone montras la revojn kaj persistan laboron de Esperantoligo de finnlandaj instruistoj dum 90 jaroj. Konsilo al aliaj: Zorgeme konservu dokumentojn, agadplanojn kaj ties realigon, por poste havi fidindajn faktojn pri la agado.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.