Katalogo

Al la komenco

Titolo:Pasporto al la tuta mondo (DVD-versio)
Subtitolo:Kompleta kurso por instrui kaj lerni la internacian lingvon Esperanto
Aŭtoro(j): GUBBINS, Paul
Eldonejo:Esperanto-U.S.A
Tipo(j):dvd, ekzercaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 57,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 99,99 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 80,00 USD
Lingvo(j):angla, ĉina, Esperanto, franca, germana, hispana, hungara, itala, japana, korea, malta, persa, pola, portugala, rumana, rusa
Nia opinio:La videokurso konsistas el 16 filmitaj lecionoj de po 30 minutoj. Distra, sed tamen didaktikcele konstruita historio, simila al televid-stila "sap-opero" pri, por kaj en Esperanto. La filmo uzeblas por memstudado kaj ankaŭ por grupa instruado.
La ekzercoj, pretigitaj de Stefan MacGill helpas la prilaboradon de la materialo.

Detala prezento de la materialo
en Esperante)
in English:

Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo estas nova Esperanto-kurso, kiu konsistas el 15 lecionoj (po 30-minutaj), celitaj al individua aŭ grupa studado, plus 16a leciono kiu enhavas resumon, historion de la projekto, kaj originalan muzikon. La pedagogie bazita distra rakonto faciligas kaj ĝojigas la lernadon. Ĉiu leciono okazas tute en Esperanto kaj enhavas tri partojn: enkondukon, dialogon, resumon.

DVD-versio nun haveblas kiu konsistas el kvar DVD-diskoj po kvar lecionoj plus du kompakt-diskoj; unu KD enhavas la lecionojn en PDF-formato kaj unu enhavas la ekzercojn, same en PDF-formato. La DVD-versio haveblas de ELNA (vidu sube).

En ĉiu leciono, enkonduko farita de instruisto prezentas mallongan supervidon de la antaŭa leciono kaj skizas la ĉefajn gramatikajn erojn instruotajn. En la vidbendoj, tiu prezento estas tute en Esperanto; sed en la DVD-versioj subtitoloj por la parolita teksto ekzistas en kelkaj lingvoj: Esperanto, angla, hispana, franca, portugala, itala, germana kaj japana. Oni nun laboras por aldoni subtitolojn en aliaj lingvoj por aliaj regionoj de la mondo.

La dramo daŭre kreas intereson pri la karakteroj kaj historio dum la multaj intrigturniĝoj tra la 15 lecionoj. La daŭro de situacio kaj evoluiĝo de karaktero de televid-stila dramo fervorigas studantojn sekvi la aventurojn de la familio Bonvolo kaj ties amikoj kaj konatoj. La familio Bonvolo ne estas ordinara familio. La patro, Georgo, estas greka filozofo kaj la patrino, Filisa, dancistino. La harmonio en ĉi tiu iom eksterordinara familio estas ĝenata kiam juna ŝafisto, kune kun ŝafo, decidas utiligi la Pasportan Servon kaj venas por restado. La rezultaj komplikaĵoj kaj miskomprenoj donas la bazon por rapidmova kaj viveca dialogo, kiu tenos la atenton de la lernantoj -- kaj de pli spertaj parolantoj de Esperanto --ĝis la ferma kanto en leciono 16. Oni povas trovi fotojn de la aktorojn kaj priskribojn de la rolojn ĉi tie.

Por plifortikigi kaj praktiki la novan materialon enkondukitan en ĉiu leciono, la resumo detale traktas la ĉefajn gramatikajn erojn prezentitajn en la dramo, kaj preparas la lernanton por la skribitaj ekzercoj kiuj akompanas la kurson. La skribitaj ekzercoj, kompilitaj de Stefan MacGill, komplementas la lecionojn kaj donas la praktikon en legado kaj skribado esenca por lerni iun lingvon.

Celoj
Pasporto estas zorge gradigita enkonduka kurso, kiu celas konduki komencanton tra la ĉefaj etapoj de akiro de la lingvo Esperanto.

Vortprovizo, frazoj kaj gramatiko enkondukiĝas nature per la dialogo. Jam je la fino de la 15 lecionoj la lernanto devus povi:
- konversacii memfide kaj precize en rango de ĉiutagaj situacioj;
- kompreni parolatan Esperanton en diversaj kontekstoj kaj de diversspecaj parolantoj kun moderaj naciaj akĉentoj;
- rekoni la ĉefajn ecojn de Esperanta gramatiko kaj utiligi ilin en parola kaj skriba komunikado;
- identigi kaj kompreni aspektojn de la Esperanta kulturo;

En la sekcio INSTRUMATERIALOJ vi trovas ekzercojn por la lecionoj.
Al la filmoj estas pretigitaj subtekstoj en deko da lingvoj.

La unuan lecionon vi povas spekti en nia FILMEJO.

Prezoj
DVD-versio (4 DVD-diskoj + 2 KD-j): US$90
Vidbendo kun presitaj materialoj: US$80 (inkluzivas sendokoston)
(*) Eŭropanoj rajtas mendi ekzempleroj de UEA kontraŭ 90 Eŭrojn. Je mendo de pluraj ekzempleroj estas rabato.

Pli da informo estas havebla de ELNA ĉe [510] 653-0998 (e-poŝto: elna@esperanto-usa.org ) aŭ de la Komisiito pri Aŭd-Vida Instruado, Lusi Harmon, ĉe [510] 531-8393 (e-poŝto: LusiHarmon@aol.com ) aŭ per telefakso ĉe [510] 531-0152.
Kreodato:2011-09-07 07:46:03
Lasta redakto:2014-01-02 22:37:50
Montroj:47959
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Strukturo

Enkonduko: estas
Enhavo: 4 DVDoj + 2 KDoj
16 duonhoraj lecionoj en facila kaj amuza formo
Ekzercoj kaj testoj por instruado aŭ memstudado
Internacia teamo de aktoroj el 13 landoj
====================================
Gramatikeroj estas subtenataj per rango da imagecaj ekzercoj, kiuj celas substreki la novajn elementojn enkondukitajn en la videokurso. Ĉefaj gramatikaj punktoj inkluzivas la jenajn:

Leciono 1: : Substantivoj (singularaj/pluralaj); adjektivoj; -as; numeroj 1-10
Leciono 2: : -is, -os; pronomoj; adjektivoj (pluralaj); tagoj de la semajno; numeroj super 10
Leciono 3: : -u; mal-; plaĉas, mankas al . . . ; alfabeto kaj prononcado de Esperanto
Leciono 4: : akuzativo; Esperanta vort-farado
Leciono 5: : akuzativa verboj, transativaj/ne-transativaj verboj; flekseblo de Esperanto; korelativoj (la tabelvortoj)
Leciono 6: : modoj; por + infinitivo; pli pri korelativoj; kunmeti verbojn
Leciono 7: : akuzativo por movado (kie/kien); sufiksoj -et, -eg, -uj
Leciono 8: : komparo; nominativo post la verboj taksi, opinii, ktp; sufiksoj -an, -ad, -obl
Leciono 9: : nerekta parolo; -i; -iĝ ke
Leciono 10: : relativaj pronomoj; refleksivoj
Leciono 11: : -us, se kaj la kondiĉa modo; sufiksoj -um, -ad, -ar
Leciono 12: : voli ke + u; ig
Leciono 13: : pli pri ig; Esperanto-proverboj
Leciono 14: : participloj
Leciono 15: : ĝenerala resumo; logiko de Esperanto; proponoj por plua partoprenado
Leciono 16: : Historio de la kreado de la kurso; originalaj kantoj; resumo de kial oni lernu Esperanton
Sufiksoj, prefiksoj kaj korelativoj estas enkondukitaj daŭre tra la kurso kaj preskaŭ ĉiuj estos traktitaj antaŭa la fino de la kurso.
Unuoj: 15 lecionoj
Longeco de unu unuo: ĉ. 1 horo

Enhavo de la tekstoj

Tipo de teksto: ĉenrakonto kun samaj rolantoj
Kulturkonoj: Kulturo : Pri la riĉega enhavo de movadaj informoj en septembro 2011 estis defendita studfina laboraĵo de Edmond Plutniak, verkita por la Instruista trejnseminario en Poznan. La laboraĵon vi povos legi tre baldaŭ en la DOSIERUJO.

Metodo

Metodnomo: rekta
Metodkomentoj: Metodo
Esperanto estas uzata ekskluzive tra la videokurso; individuaj instruistoj decidu kiom da klarigado uzi en nacia lingvo. La rekta metodo -- ekskluziva utiligo de la cellingvo -- signifas ke la lernanto estas rivelita dekomence al Esperanto kiel praktikata tra la mondo. Tiucele la geaktoroj en Pasporto venas el diversaj lingvaj fonoj: Angla, Ĉina, Dana, Hispana, Japana, Kroata kaj aliaj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2017 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.

Programado kaj aspektigo
de Studio GAUS.