Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Pasporto al la tuta mondo (DVD-versio)
Subtitolo:Kompleta kurso por instrui kaj lerni la internacian lingvon Esperanto
Aŭtoro(j): GUBBINS, Paul
Eldonejo:Esperanto-U.S.A
Tipo(j):dvd, ekzercaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 57,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 99,99 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 80,00 USD
Lingvo(j):angla, ĉina, Esperanto, franca, germana, hispana, hungara, itala, japana, korea, malta, persa, pola, portugala, rumana, rusa
Nia opinio:La videokurso konsistas el 16 filmitaj lecionoj de po 30 minutoj. Distra, sed tamen didaktikcele konstruita historio, simila al televid-stila "sap-opero" pri, por kaj en Esperanto. La filmo uzeblas por memstudado kaj ankaŭ por grupa instruado.
La ekzercoj, pretigitaj de Stefan MacGill helpas la prilaboradon de la materialo.

Detala prezento de la materialo
en Esperante)
in English:

Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo estas nova Esperanto-kurso, kiu konsistas el 15 lecionoj (po 30-minutaj), celitaj al individua aŭ grupa studado, plus 16a leciono kiu enhavas resumon, historion de la projekto, kaj originalan muzikon. La pedagogie bazita distra rakonto faciligas kaj ĝojigas la lernadon. Ĉiu leciono okazas tute en Esperanto kaj enhavas tri partojn: enkondukon, dialogon, resumon.

DVD-versio nun haveblas kiu konsistas el kvar DVD-diskoj po kvar lecionoj plus du kompakt-diskoj; unu KD enhavas la lecionojn en PDF-formato kaj unu enhavas la ekzercojn, same en PDF-formato. La DVD-versio haveblas de ELNA (vidu sube).

En ĉiu leciono, enkonduko farita de instruisto prezentas mallongan supervidon de la antaŭa leciono kaj skizas la ĉefajn gramatikajn erojn instruotajn. En la vidbendoj, tiu prezento estas tute en Esperanto; sed en la DVD-versioj subtitoloj por la parolita teksto ekzistas en kelkaj lingvoj: Esperanto, angla, hispana, franca, portugala, itala, germana kaj japana. Oni nun laboras por aldoni subtitolojn en aliaj lingvoj por aliaj regionoj de la mondo.

La dramo daŭre kreas intereson pri la karakteroj kaj historio dum la multaj intrigturniĝoj tra la 15 lecionoj. La daŭro de situacio kaj evoluiĝo de karaktero de televid-stila dramo fervorigas studantojn sekvi la aventurojn de la familio Bonvolo kaj ties amikoj kaj konatoj. La familio Bonvolo ne estas ordinara familio. La patro, Georgo, estas greka filozofo kaj la patrino, Filisa, dancistino. La harmonio en ĉi tiu iom eksterordinara familio estas ĝenata kiam juna ŝafisto, kune kun ŝafo, decidas utiligi la Pasportan Servon kaj venas por restado. La rezultaj komplikaĵoj kaj miskomprenoj donas la bazon por rapidmova kaj viveca dialogo, kiu tenos la atenton de la lernantoj -- kaj de pli spertaj parolantoj de Esperanto --ĝis la ferma kanto en leciono 16. Oni povas trovi fotojn de la aktorojn kaj priskribojn de la rolojn ĉi tie.

Por plifortikigi kaj praktiki la novan materialon enkondukitan en ĉiu leciono, la resumo detale traktas la ĉefajn gramatikajn erojn prezentitajn en la dramo, kaj preparas la lernanton por la skribitaj ekzercoj kiuj akompanas la kurson. La skribitaj ekzercoj, kompilitaj de Stefan MacGill, komplementas la lecionojn kaj donas la praktikon en legado kaj skribado esenca por lerni iun lingvon.

Celoj
Pasporto estas zorge gradigita enkonduka kurso, kiu celas konduki komencanton tra la ĉefaj etapoj de akiro de la lingvo Esperanto.

Vortprovizo, frazoj kaj gramatiko enkondukiĝas nature per la dialogo. Jam je la fino de la 15 lecionoj la lernanto devus povi:
- konversacii memfide kaj precize en rango de ĉiutagaj situacioj;
- kompreni parolatan Esperanton en diversaj kontekstoj kaj de diversspecaj parolantoj kun moderaj naciaj akĉentoj;
- rekoni la ĉefajn ecojn de Esperanta gramatiko kaj utiligi ilin en parola kaj skriba komunikado;
- identigi kaj kompreni aspektojn de la Esperanta kulturo;

En la sekcio INSTRUMATERIALOJ vi trovas ekzercojn por la lecionoj.
Al la filmoj estas pretigitaj subtekstoj en deko da lingvoj.

La unuan lecionon vi povas spekti en nia FILMEJO.

Prezoj
DVD-versio (4 DVD-diskoj + 2 KD-j): US$90
Vidbendo kun presitaj materialoj: US$80 (inkluzivas sendokoston)
(*) Eŭropanoj rajtas mendi ekzempleroj de UEA kontraŭ 90 Eŭrojn. Je mendo de pluraj ekzempleroj estas rabato.

Pli da informo estas havebla de ELNA ĉe [510] 653-0998 (e-poŝto: elna@esperanto-usa.org ) aŭ de la Komisiito pri Aŭd-Vida Instruado, Lusi Harmon, ĉe [510] 531-8393 (e-poŝto: LusiHarmon@aol.com ) aŭ per telefakso ĉe [510] 531-0152.
Kreodato:2011-09-07 07:46:03
Lasta redakto:2014-01-02 22:37:50
Montroj:61749
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.