Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:L'esperanto con il metodo diretto - (PDF+ MP3)
Subtitolo:Grammatica di esperanto per italiani
Aŭtoro(j): MARČEK, Stano
Eldonejo:Martin. 2011.
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 15,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):itala
Nia opinio:La libro L'esperanto con il metodo diretto nun aperis sur kompakta disko, kiu entenas la tutan libron en printebla kaj projekciebla pdf-formato kaj en la dosiero "Modela elparolo" (Pronuncia) troviĝas la laŭtlegitaj tekstoj de la lernolibro aranĝitaj en MP3-formato, prezentataj de la aŭtoro. Vidu sube specimenon.

La materialo jam ekzistas en Esperanto, franca, angla kaj hispana versioj.
Mendeblas kontraŭ 15 eŭroj ĉe la aŭtoro, kie eblas ricevi trionan rabaton por revendistoj.
Vidu la plej freŝan oferton de la aŭtoro pri liaj instruhelpiloj.
Kreodato:2011-02-25 15:23:43
Lasta redakto:2011-03-15 14:15:42
Montroj:44460
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
anna_lowenstein je 2011-03-03 10:20:34    

Mi nun uzas ĉi tiun libron por instrui kurson por komencantoj en Romo. Mi uzas ĝin kombine kun la Cseh-metodo: mi instruas la strukturojn laŭ la Cseh-metodo, sekvante la sinsekvon en la libro, kaj poste la lernantoj kune legas la koncernan ĉapitron kaj faras la ekzercojn. Fakte ĝi estas perfekta kurslibro por la Cseh-kurso: ĝuste tio, kio ĉiam mankis!

Ĝi estas tre simpla sed rapide prezentas ĉiujn bazajn strukturojn de la lingvo kun iom da baza vortprovizo. La lingvouzo estas senriproĉa, laŭ la klasika stilo. Mi bedaŭras, ke la personaj nomoj ne estas esperantigitaj (mi scias, ke tio okazis pro teknikaj kialoj). Unu kritiko: la legoekzercoj estas banalaj. Eĉ uzante limigitan vortprovizon eblus verki pli fantaziajn ekzercojn kaj tekstojn! Sed ĉiuokaze, mi certe rekomendus ĉi tiun libron al instruistoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.