Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:ESPERANTO ¿Una cura para las heridas de Babel?
Subtitolo:Evolución histórico-política del movimento esperantista como actor internacional
Aŭtoro(j): BATTIG, A.
SARTOR, R.
Eldonejo:deaŭno.com
ISBN:978-987-1581-77-1
Akireblo:aĉetebla
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):hispana
Nia opinio:LEA-LERNEJO ESPERANTO-ARGENTINA, (I.G.J. Resolucio N° 1067/2007) instrua organizo de AEL-Argentina E-Ligo, decidis eldoni manlibrojn por studentoj kaj por publike pli disvastigi la internacian lingvon
Pro la manko de libroj pri Esperanto ĝenerale en la hispana lingvo, oni decidis unue eldoni “Esperanto: una cura para las heridas de Babel?, (Ĉu Esperanto kuracado al vundoj de Babel?) kiu estas universitata monografieto pri la evoluo historio-politika de la internacia movado. Interesa teksto verkita de ne-esperantisto, kaj reviziita de la editoro, kiu aldonis kelkajn bazajn dokumentojn ne facile troveblajn en hispana lingvo.
Jen resume la enhavo de la verko:
-Prologo kaj enkonduko pri la celo de monografio kaj tiu ĉi libro..
-Historia skizo pri la deveno de Esperanto, ĝia aŭtoro kaj la E-Movado.
-Esperanto dum jarcento de militoj kaj politikaj reĝimoj.
-Disvastigo de la internacia lingvo kaj ĉefe Esperanto en Argentino.
-Esperanto: Kristianismo kaj Internaciaj Organizoj.
-Esperanto nun en la interreta erao kaj la defio al la internacia anglalingvo.
-Kronologio de la vivo de Zamenhof.
-Bulogna Deklaracio pri esperantismo.
-Z: “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia”
-Manifesto de Prago..

La eldonentrepreno internacia uzas la novan sistemon DEAUNO.COM : t.e. vi povas aĉeti unu ekzempleron aŭ pli, rekte pere de interreto, kaj per poŝto aŭ elektronike estos sendotaj al la tuta mondo.
http://www.elaleph.com/libro/Esperanto-Una-cura-para-las-heridas-de-Babel-de-R-Sartor-A-Battig/247047
La profitoj de la vendado iros rekte al la bankkonto de la Lernejo, sendepende de la aŭtoroj.
La librojn oni vendos ankaŭ en kelkaj librovendejoj en Argentino, en Esperantaj asocioj, UEA kaj fare de la aŭtoroj.
--------------
Se vi deziras ke mi rekte sendu al vi ekzempleron bv kontaktu Roberto Sartor ĉe rosartoro(heliko)@gmail.com

Ni dankas al Robero Sarto, ke li sendis donacekzempleron de la libro al nia KATALOGO.
Kreodato:2011-01-26 14:58:35
Lasta redakto:2014-01-02 22:12:52
Montroj:51618
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.