Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperantoa ikasgai
Aŭtoro(j): ARANA, Aitor
Eldonejo:Hots. Legazpi. 1990
ISBN:84-404-8244-2
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 11,40 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto, eŭska
Nia opinio:La atentokapta (nun ne plu nova) libro, konstruita laŭ la gramatika-traduka metodo, estas baza lernilo pri Esperanto por membroj de lingva minoritato, por euskoj (vaskoj). Por la kompilado de sia libro la aŭtoro (rekonata verkisto, ĉefe de infan- kaj porjunulaj libroj) uzis plurajn konatajn E-kursmaterialojn, inter aliaj: Elementa kurso de Esperanto, Kompleta Lernolibro de regula Esperanto de Mimó de Diego, La Tuta Esperanto de Seppik, Nuovo metodo de Esperanto de Fernando de Diego ktp. . La libro komenciĝas per detala enkonduko pri interlingvistikaj kaj movadaj informoj. La 12 lecionoj strukturiĝas jene: prezentoj de kelkaj gramatikaĵoj kun trafaj ekzemplofrazoj (ĉiam kun traduko al la eŭska) kaj grafika eligo de la novaj materialoj. Lecione estas traktataj po 5-6 gramatikeroj. Tiun prezenton sekvas tradukekzerco, kiu igas apliki la lernitaĵojn. La solvon eblas kontroli librofine. Ĉiu leciono finiĝas per paĝo de komiksa serio, kie eblas sperti la funkcion de la lingvo kaj aplikon de la gramatikaj eroj. Bedaŭrinde tiu grava parto de la libro malbone legeblas, kio malfaciligas la ĝuon de la dialogoj. Kvankam librofine troviĝas relative ampleksa E-eŭska (vaska? baska?) vortaro, la tuta materialo ne sufiĉus por aŭtodidakte alproprigi Esperanton, certe ne ĝian praktikan funkciadon. La uzantoj de la materialo post ekkono de bazaj informoj (prefere kun helpo de kursgvidanto) turnu sin al aliaj iloj, ĉu libroj, eventoj aŭ retaj kursoj kaj babilejoj. La verko, ne el metodika vidpunkto, tamen havas gravecon el lingvopolitika vidpunkto, ĉar liveras rektan E-lernilon al minoritata lingvogrupo. Vidu (ankaŭ) pri tio la ĉi-suban recenzon de Wim Jansen, kiun la redaktoro de edukado.net ankaŭ ĉi-loke dankas pro la atentigo pri la libro kaj ĝia donacita ekzemplero.
Recenzoj:Wim Jansen: Mejloŝtono por du minoritatoj, en Esperanto, decembro 1992.
Kreodato:2008-10-16 16:38:27
Lasta redakto:2011-09-07 06:51:53
Montroj:36509
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 3; | Aldoni propran opinion

1.
Wim Jansen je 2008-10-18 14:42:54    

Mi pledus por ‘eŭska’, se ni volas respekti la nomon, kiun la popolo donas al si mem (‘euskaldunak’), kaj por ‘baska’, se ni volas aliĝi al internaciaj kutimoj. Por mi, ambaŭ terminoj estas validaj kaj ambaŭ estas uzeblaj, eventuale en diverstipaj kuntekstoj. La PIVa formo ‘vaska’ respegulas la latinan kaj hispanan ortografiojn kaj iusence la greklatinan interpreton aŭ misaŭdon de la sinidentigo de la lokaj tribanoj kiel ‘oŭaskonos’. Ĉar la prononco [oŭa-] aŭ [va-] havas pure klasikhistorian signifon (en la moderna hispana, ‘v’ estas ja prononcata kiel [b]), la radiko ‘bask-’ estus tre preferinda.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.