Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:500 samyh vaĵnyh slov jazyka esperanto
Aŭtoro(j): GUDSKOV, N.L.
Eldonejo:AST. Moskva. 2006
ISBN:5-17-038544-7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĉeteblo:UEA: 3,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):rusa
Nia opinio:La maldika poŝlibreto estas ero de serio, eldonita por rusaj memlernantoj de fremdaj lingvoj.
La kajero entenas la 500 plej gravajn vortojn de Esperanto, leksikajn unuojn, prezentitajn en laŭtemaj tabeloj, en kies du unuaj kolumnoj legeblas la rusaj vortoj kaj ties esperanta traduko. En la tria kolumno troviĝas la transskribita prononco de la E-vortoj.
La 46 temoj plejparte rilatas al nocioj, ĉiutagaj esprimoj, sed fine de la libreto aperas ankaŭ gramatikaj listoj de koloroj, numeraloj, adjetivoj, verboj, pronomoj ktp.
La orientiĝon ene de la temoj, serĉadon de konkreta vorto bedaŭrinde helpas nek enhavtabelo, nek iu logika vicordo, nek alfabeta aranĝo en ajna lingvo. Ilin vi povas vidi en al sekva paĝo.
Same ne rimarkeblas „ordo” ene de la temoj; la tieaj ĉ. 10-15 vortoj viciĝas sen interna logiko.
Ni scivolas pri la sekretoj de la elekto de la vortoprovizo kaj decido pri la aranĝoj.

La libro mendeblas ankaŭ ĉe la eldoneja paĝaro.

La aliaj tri eroj de la serio:
Jazyk Esperanto za odin mesjac
Elementarnaja grammatika jazyka esperanto
Strana Esperantija - Karmannaja enciklopedija
Recenzoj:Katalin Kováts: Rusa kvarteto ESPERANTO julio-aŭgusto 2007 1205 (7-8)
Kreodato:2007-02-07 19:56:13
Lasta redakto:2007-06-28 09:33:40
Montroj:24242
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.