Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Kratko râkovodstvo s gramatika i priloĵenija
Subtitolo:Konciza gvidlibro kun gramatiko kaj aldonoj
Aŭtoro(j): ĈALJOVSKI, Jordan
KURTEV, Todor
Eldonejo:BEA. Sofia. 2003
ISBN:ISSN 0204-9651
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 2,10 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):bulgara
Nia opinio:La poŝlibreto estas verkita por bulgarlingvanoj kaj celas esti manlibreto pri la lingvo mem, pri ĝia movado, kulturo kaj universalaj lingvopolitikaj problemoj kaj ties solvoj. La librokomenca konversacia parto laŭ parolintencoj kaj temoj grupigas komunikunuojn, farzojn, plurfoje listigante la samsencajn formojn (kelkfoje elektinte ne la plej oftan kaj ne seneraran varianton). La gramatika parto prezentas E-on en koncizaj punktoj, donante klarajn ekzemplojn kun traduko. La ĉapitro pri praktikaĵoj sur kelkaj paĝoj prezentas proverbojn, korespondesprimojn, salutformojn kaj fragmentojn el Esenco kaj estonteco de la ideio de lingvo internacia kaj La vojo de Zamenhof.Se malfermante la parton Dialogo vi atendas ĉiutagajn esprimojn, vi eraras. La parto prezentas interparolon de la du aŭtoroj pri la esenco kaj funkcioj de "lingvo", pri lingvopolitiko kaj la celoj kaj funkcioj de "internacia" kaj "universala" lingvo, pri lingvoproblemo de la vokala/kanta muziko kaj operprezentaĵoj ktp. La polemiko povus esti tro ideologia kaj peza parto por simpla lingvolernanto, kiu aĉetante la poŝlibreton esperis gramatikan kaj leksikan prezenton de E-o. Aliflanke ĝi utilas al propagand- kaj edukceloj. Por malpezigi la finan parton de la verko oni trovas kelkajn kantotekstojn tie. Iom surprize, la E-a traduko de la enkonduko troviĝas ĝuste antaŭ la fina vortara parto, ĉu eble ĉar la uzanto legante ĝis tiu parto la dulingvan libreton jam komprenos la nur esperantlingvan tekston? La vortolisto E-o-bulgara kun ĉ. 1000 kapvortoj, dum la bulgara-E-o kun ĉ. 550 kapvortoj finas la libreton. Konciza gvidlibro do ne similas al la kutimaj mallongaj "ŝlosil-eldonaĵoj" sed legendas kun celo de "aŭtodidakta aŭ kolektiva konatiĝo kun la plej perspektiva internacia lingvo Esperanto".
Kreodato:2006-03-29 00:45:12
Lasta redakto:2010-08-31 06:39:01
Montroj:27418
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.