Fotoalbumoj

Foto: Profesoro Renato Corsetti (IT-GB)

← Al ĉiuj albumoj | Al la albumo

Titolo: Profesoro Renato Corsetti (IT-GB) (70 el 83)
Albumo: Poznan - Grupo 2014 -2017
Montroj: 1385
Kategorio: Eventoj - aranĝoj

Opinioj kaj komentoj (1)

1. Katalin je 2017-02-19 18:02:37

Renato Corsetti: Ĉu vi volas lerni la araban? Pri la roloj de instruanto kaj lernanto
La prelego unue parolas pri la plej bona instruanto kaj la plej bona lernanto tute ĝenerale kaj pri iliaj respektivaj roloj, kvalitoj kaj faroj.
Due ĝi alfrontas la problemon pri la adaptiĝo de la instruanto al la lernantoj. Tio estas abunde pritraktita en la literaturo pri instruado. Sed oni apenaŭ parolas en la literaturo pri la adaptiĝo de la lernantoj al la instruanto. Evidente tio estas io, kion lernantoj malfacile povas realigi, sed evidente en kelkaj situacioj tio estas bezonata (ĉefe en neformalaj instruaj situacioj kiel ĉeestaj kursoj de Esperanto instruataj de neprofesiaj instruistoj).
Sekvas ekzemploj el ŝajne rektametoda instruado de la araba, kio en la praktiko iĝis gramatika-traduka laŭ enhavo sed proponata laŭ rekta metodo, kun postulo de adaptiĝo al la instruanto, kiun ne multaj lernantoj povis fari.

Aldoni la komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.