Fotoalbumoj

Foto: Stella Plage, Francio - nov. 2013

← Al ĉiuj albumoj | Al la albumo

Titolo: Stella Plage, Francio - nov. 2013 (39 el 58)
Albumo: KER-diplomitoj
Montroj: 2246
Kategorio: KER-ekzamenoj
Priskribo:
Disdono de la atestiloj de la dua tutmonda sesio de la kandidatoj de Arras kaj tiu de Islando kaj Kastelaro por finnaj kandidatoj

Opinioj kaj komentoj (3)

1. Katalin je 2014-11-02 17:46:18

Mi ĵus eksciis ke Richard S. la sinjoro dekstre sur la foto forpasis pro koratako. Mi estas tre trista, ja de longaj jaroj mi konas lin. Richard estis tre ĝentila, modesta kaj tre bonkora viro. Partoprenis miajn kursojn ofte en Stella Plage, kaj se la kurso estis je pli malalta nivelo ol la lia, li venis simple observi mian laboron. Li trapasis plurfoje KER-ekzamenojn, ankaŭ sur la foto li transprenas sian atestilon.
Kara Richard, ripozu en paco. Mi konservos vian memoron en mia koro, kaj same konservos vian donacon, la montril-skribilon, per kiu vi intencis plifaciligi mian laboron. Triste mi kondolencas al niaj samideanoj en norda Francio kaj al la familio.

2. Sylvain je 2014-11-02 20:47:38

Same mi tristas kaj elkore kondolencas liajn familianojn kaj karulojn.

3. Arlette je 2014-11-03 20:09:06

Richard estis unu el la plej fidelaj klubanoj de Arras-Esperanto, li fieris parkerigi la esperantan himnon, mankos al ni lia rideto, lia afableco, sed ĉefe lia granda volo perfektigi sian elparoladon. Li amis Esperanton kaj multaj esperantistoj amis lin. Vi restos en niaj koroj Richard
Arlette kaj Edmond Plutniak

Aldoni la komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.